• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-15 15:08:33    
Pri Velka Arbo

cri

Sur konstruata ŝoseo staris velka arbo. Iuj konstruantoj proponis, ke oni faligu ĝin per buldozo. La estro de la konstrua teamo timis, ke tio kaŭzos al ili ion malagrablan, li do telefonis al koncerna unuo. La unuo diris, ke oni sendos observi la cirkonstancon en la konstruejo kaj la konstrua teamo ne havas rajton faligi ĝin.

En tiu posttagmezo alvenis iu maljuna dikulo. Rigardinte la arbon li sin turnis kaj volis foriri, kaj tiam la teamestro haltigis lin:

"Sed fine kion fari, bonvolu diri?"

"Mi ne povas fari decidon, la superulo diris nur, ke mi rigardu."

La sekvantan tagon, kiam la suno estis subironta, la teamestro flamis de malpacienco vidante la konstruilojn kuŝantajn apud la velka arbo. Li denove telefonis al la koncerna unuo. La unuo respondis, ke la kaduko signifas, ke ĝi havas longan historion. Oni devas tralegi materialojn por koni ĝian valoron. La teamestro kontestis:

"Ne faru tion nun! La ŝoseo ne malpli valoras. Pro la velka arbo la konstruo haltas jam du tagojn." Post diskutado la unuo konsentis refoje sendi specialan personon al la konstruejo.

La alveninto ŝajnis erudiciulo. Li ĉirkaŭiris la arbon kaj fotografis ĝin. Antaŭ ol foriri li diris, ke ili atente esploros. La teamestro tute ne komprenis:

"Morta arbo! Por kio ĝin esplori?"

"Se ĝi estus mortinta, jam ne estus problemo!" dirinte la homo foriris. La konstruantoj rigardis longe, sed ili ne povis konstati, ke la velka arbo ankoraŭ vivas.

Post du tagoj ĝi ankoraŭ staris tie. Estis tago venta kaj pluva. Ĉiuj konstruantoj plendis, ke la estro mem malfaciligis la aferon. La estro jam ne povis elteni, li biciklis for.

Maljunulo Ĝang de la unuo varme akceptis la teamestron. Li afable prezentis cigaredon kaj teon, kaj diris:

"Ni jam esploris kaj decidis konservi la arbon." La teamestro ne kredis eĉ siajn orelojn. Li diris:

"Ĉu pro la velka arbo vere kurbiĝos la rekta ŝoseo? Kiom da labortagoj kaj kiom da materialoj estos malŝparitaj vane?"

"Jen la foto," la maljunulo elprenis foton de la arbo, "sur ĝia branĉeto kreskas ankoraŭ tri folioj, kiuj montras, ke la arbo ne mortis kaj havas eblecon kreski pli prospere."

Tiam la estro nenion diris. Li eksentis tumulton en la kapo, kvazaŭ jam vidinte, ke la rekta ŝoseo kurbiĝas kil ŝnuro.

Subite eksonis la telefono, kaj la teamestro prenis la aŭdilon. Li eksplodis per ridego kaj residiĝis. Li donis la aŭdilon al la maljunulo.

Maljunulo Ĝang stuporis. La arbo jam falis pro ventego.