• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-15 15:14:31    
Noveloj de la ĉina dinastio Tang

cri

Karaj amikoj, vi eble jam scias, ke en la tempo de la dinastio Tang deantaŭ pli ol mil jaroj la poezia verkado atingis kulminon. Aperis multegaj enimentaj poetoj kaj iliaj poemoj atingis perfektecon lingve, arte kaj eĉ pense. Tiutempaj poemoj estas brilega perlo en la ĉina literatura trezorejo. Krome ankaŭ la novela verkado de tiu ĉi tempo okupas tre gravan lokon en la ĉina klasika literatura historio.

En la tempo de la dinastio Tang ege disvolviĝis la ĉina kulturo kaj la ĉina socio. Pro la sukcesa trabato de la fama Silka Vojo, ege vigliĝis la interfluoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj en Azio kaj Eŭropo en diversaj flankoj. La enkonduko de fremdaj kulturoj kun la hinda budaismo kiel la ĉefa pluralismigis la ĉinan indiĝenan kulturon. Senprecedence vigliĝis la pensoj de la homoj, sekve prosperis la verkado de noveloj kun kuriozaj temoj. Tiuj noveloj ege plaĉis al la vastaj ordinaraj popolanoj, sekve novelo fariĝis plia ŝatata literaturaĵo krom poezio.

Ĉinaj mitrakontoj, fabeloj kaj legendoj aperis jam delonge antaŭ la tempo de la dinastio Tang. La fama klasika geografia verko Kuriozaj Rakontoj pri Montoj kaj Maroj ja estis rudimento de novelo. En la tempo de la dinastio Tang pro reciproka kunfandiĝo de la hinda budaismo kun la ĉina taoismo, ege vastiĝis la temoj de noveloj. Krom laikaj temoj, aperis multaj noveloj, en kiuj rolis dioj, feoj fantomoj kaj ankaŭ fikciaj superhomoj.

Amo estas grava temo de tiutempaj noveloj. Ĉefaj verkoj de tiutemaj noveloj estas La Amo de la Fraŭlino Cui Yingying, Biografio de la Fraŭlino Huo Xiaoyu kaj la Honordamo s-ino Li Wa. Inter ili La Amo de la Fraŭlino Cui Yingying estas originalo de la ĉina senmorta dramo ĉe la Okcidenta Ĉambro. Temas pri kortuŝa amo inter intelektulo kaj bela fraŭlino renkontiĝantaj en iu templo. La intrigo disvolviĝis zigzage kun forta drameco kaj riĉa sentimentala nuanco.

Fikcio estas vaste uzata en tiutempaj noveloj. Ĉiflanka ĉefa verko estas la Sonĝo de la Prefekto de Nanke. Ĝi estas ĉarma fabelo por plenkreskuloj. Temas pri iu plebano, kiu ebriiĝinte sonĝis sin veni en iun regnon nomatan Nanke kaj sperti mirindan vivon tie. Komence li edziĝis al la filino de la reĝo kaj poste fariĝis altranga oficisto. Li vivis riĉan vivon dum 20 jaroj kaj liaj 5 filoj kaj du filinoj ankaŭ plenkreskis kaj vivis plezure. Lia tuta familio estis enviata de aliaj. Sed neatendite malfeliĉoj atakis lin unu post alia. Unue lin trafis militista ribelo, poste lia edzino forpasis. La reĝo komencis suspekti lin kaj fine sendis lin al la hejmloko. Reveninte li trovis, ke la hejmloko restis malriĉa kiel antaŭe. Li estis ege surprizita. Tiamaniere li vekiĝis kaj komprenis, ke ĉio estis sonĝo kaj tie kien li iris estas nur formikejo sub soforo. Tiu historieto fariĝis poste proverbo, per kiu oni figure priskribis fantaziulojn.

Rakontoj pri bravuloj kaj fantomoj estas plia grava enhavo de tiutempaj noveloj. La heroinoj de iuj noveloj estis eksterordinaraj virinoj justecamaj kaj kuraĝaj. Ili posedis mirindan luktarton, kuraĝis batali kontraŭ kruelaj perfortuloj kaj senkoraj riĉuloj kaj helpi malfortulojn kaj malriĉulojn. Tiuj figuroj ĉiam estas prfunde ŝatataj de legentoj. Iu novelo kun fantomo kiel la heroino priskribis la historieton, ke iu ordinara viro edziĝis al iu feino transformiĝinta el vulpo. Tiu novelo servis kiel pioniro de la noveloj kies herooj estas vulpoj kaj fantomoj. Centojn da jaroj poste en la dinastio Qing la fama novelisto Pu Songling verkis la faman novelaron Mirrakontoj de Liaozhai. La libro entenis 488 rakontojn, kies herooj estas fantomoj, flor-spiritoj, vulpo-spiritoj kaj aliaj. Tiu libro estas unu el la ĉinaj klasikaj romanoj de Ĉinio.

Ĝeneraldirite, la noveloj de la dinastio Tang estis vasttemaj, metafore spegulis la realan vivon aŭ per fikciaj rakontoj esprimis la idealon de la aŭtoroj. La noveloj atingis relative altan nivelon ankaŭ lingve. Ili profunde influis la posttempan novelan kaj romanan verkadon de Ĉinio. Preskaŭ ĉiuj noveloj de tiu tempo estis adaptitaj de la posteuloj en diversspecajn ĉinajn lokajn operojn. Tiuj operoj estas tre ŝatataj de ĉinaj spektantoj eĉ hodiaŭ.