• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-15 16:46:20    
La bela urbo Xiamen

cri
Xiamen estas insulo situanta sur la marbordo de sudorienta Ĉinio. Okcidente kuŝas la ĉeftero, oriente Taiwan-markolo kaj la provinco Taiwan. La klimato tie estas subtropike varma tutjare.

La formo de la insulo similas al fluganta egreto kaj estis efektive, antaŭ centoj da jaroj, senhoma insulo, kie tiuj birdoj nestis. Popol-rakontoj priskribas batalojn inter la egretoj kaj venenaj serpentoj por rego sur la insulo. La identigo de la insulo kun la birdo estas tiel forta, ke Xiamen havas ankaŭ la nomon Egret-insulo.

Fine de Ming-dinastio en la 17-a jarcento, Xiamen estis la bazloko de generalo Zheng Chenggong (1624-1662). Li estis lojala al Ming-imperiestro, direktis la trejnadon de la mararmeo tie kaj batalis kontraŭ nederlandanoj en Taiwan trans la markolo. En 1661, sub lia komando la ĉina armeo reprenis Taiwan, kiun invadis nederlandanoj. Hodiaŭ estas parko memore al li.

La fino de la Opia Milito en 1842 estigis eksterlandajn koncesiajn kvartalojn en la loko, kiam Xiamen fariĝis unu el la kvin komercaj havenoj malfermitaj al la Okcidento. La ĉeestado de eksterlandanoj rezultigis starigon de novaj entreprenoj, restoracioj, trinkejoj, opio-fumejoj, bordeloj k.s. Xiamen tamen restis tre malriĉa ekonomie, kun malabundaj terkulturaj produktaĵoj kaj malgranda nombro da fabrikoj.

Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, la situacio pliboniĝis. Kvin kilometrojn longa dig-vojo el ŝtono konstruiĝis por interligi la insulon kun la ĉeftero; ŝoseo kaj fervojo nun servas al la kreskanta industria urbo. La havenurbo akceptas ŝipojn el ĉiuj partoj de la mondo. La insulo restas turista ripozejo; la maro kaj la montoj ofertas al vizitantoj ravaĵojn de la naturo.

Gulangyu, insulo sudokcidente de Xiamen, estas nomata Ĝardeno sur la Maro pro la florado de arbedoj dum la tuta jaro. Sur la supro de la Drako-kapa Monteto oni vidas maron de verdaj arboj kaj ruĝe tegolitaj tegmentoj. Domoj kaj stratoj estas konstruitaj sur la deklivoj, ŝtupare aranĝitaj. Sur la supro de la monteto estas la Sunbrila Roko. Aroj da ŝtonplatoj kun surskriboj de kaligrafoj staras laŭ la vojeto al la kresto. La supro de la roko havas 49 kvadratajn metrojn, kaj de tie generalo Zheng Chenggong superrigardis la trejnadon de siaj trupoj. Tuj malsupre estas kaverno kun groteskaj ŝtonoj kaj rokoj. Vento kirliĝas tra la kaverno, estigante sonon similan al tiu de muĝantaj ondoj de la oceano. La malvarma aero donas al ĝi la nomon Kaverno de Someruma Ripozejo. Pli malsupre estas la ĝardeno Shuzhuang kun maljunaj banjanoj, kiuj donas ombrojn al la vojetoj kondukantaj de densaj verdaj laŭboj al pitoreskaj pavilonoj, kaj floroj en mirinda vario brilas ambauflanke de la vojetoj. De la ĝardeno Shuzhuang zigzaga vojeto kondukas al la marbordo kun 300 metrojn longa strando de mola sablo.

La popolo de Gulangyu havas apartan amon al muziko. Vespere en la aero ŝvebas muziko de voĉoj kaj instrumentoj. Kanto-festivaloj kaj koncertoj ofte okazas kaj la talento de la artistoj el Gulangyu estas vaste konata.

Jimei estas universitata urbeto sur apuda eta duoninsulo. Ĝi estas speciala centro de edukado, ĉar ĝi estis evoluigita de patriota elmigrinta ĉino Chen Jiageng (1874-1961), por ke liaj samlandanoj tra la tuta sudorienta Azio povu reveni hejmen por studi kaj ĝui sian komunan heredaĵon.

La Suda Templo Pudu estis konstruita antaŭ pli ol mil jaroj ĉe la monto Wulao. La tegmento kaj tegmentrandoj de la ĉefa halo estas ornamitaj per gravuritaj flugantaj drakoj, homfiguroj kaj floroj. Delikate faritaj statuoj de bodisatvoj, en malsamaj esprimoj kaj pozoj, sidas en la halo. La Halo de Kompato staras ok metrojn alta. Tiu ok-angula ligna konstruaĵo havas tri-tavolan tegmenton, sur kiu estas gravuritaj flugantaj drakoj kun vosto svingiĝanta en la aero. Du respektindaj sagupalmoj, pli ol mil jarojn aĝaj, havas siajn radikojn en kolosaj vazoj. Altaj rokaĵoj flankas la Sonorilan Turon.