• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-15 16:54:42    
Foiro de Tria Monato de la Bai-a Nacieco

cri
La Foiro de Tria Monato estas antikva foiro de okcidenta Yunnan kaj ankaŭ solena festo de la bai-a nacieco, unu el la 55 naciminoritatoj de Ĉinio. De la 15-a ĝis la 20-a de la tria monato ĉiujare laŭ la luna kalendaro, oni svarmas ĉe la piedo de Cangshan-monto, kie okazas la soleno. Ili interŝanĝas varojn, faras ĉevalvetkuron kaj distras sin per kantado kaj dancado.

Origine la foiro estis kunveno de budhistoj. Poste la loko, kie oni recitis sutron, fariĝis foirejo. Kun la disvolviĝo de komerco la loko de la Foiro de Tria Monato fariĝis iom post iom komercejo sur la Suda Silka Vojo.

La foiro havas longan historion. Legendo diras, ke en la periodo de Nanzhao-regno de la oka ĝis la deka jarcneto, Avalokiteŝvaro faris predikadon en Dali je la 15-a de la tria monato. Poste en tiu dato ĉiujare la kredantoj de budhismo starigis budojn, faris kulton kaj deklamis sutron, samtempe faris ankaŭ negocon. Tiu legendo montras, ke la apero de la Foiro de Tria Monato koncernas la budhisman aktivadon. Kun la evoluado de la socia ekonomio, ĝi iom post iom fariĝis komerca foiro kaj solena festo kun forta nacieca nuanco.

La antikva ĉina granda vojaĝisto Xu Xiake iam spertis la Foiron de Tria Monato. Li pririgardis du tagojn kaj skribis en notlibro: "En la foiro vendiĝas diversaj varoj de multaj provincoj kaj ankaŭ de Yunnan loĝata de naciminoritatoj, kaj dense punktiĝas standoj. Ĉirkaŭ ili svarmas viroj kaj virinoj. La standoj ofertas ĉefe drogherbojn, feltojn, teksaĵojn, bronzaĵojn kaj lignaĵojn." El tio videblas, ke jam en Ming-dinastio (1368 -1644), en la foiro regis granda vigleco. Tiam en ĝi negocis komercistoj ne nur el centra Ĉinio, la provincoj Jiangsu, Zhejiang kaj Tibeto, sed ankaŭ el Birmo.

De la lastaj jaroj pliprosperiĝas la foiro. Kamparanoj plejparte aĉetas en ĝi ĉiutagajn bezonaĵojn. Bai-aj knabinoj venas aĉeti doton por si. Multaj alilokanoj ŝatas delikatajn pajloplektaĵojn, marmoraĵojn kaj tradiciajn plektaĵojn de bai-oj. La ĉinaj drogherboj, vendataj en la foiro, ĉiuj estas produktitaj en Yunnan. Sako post sako da drogherboj amasiĝas sur monto-deklivo kaj ĉie sterniĝas strioj de ruĝa ŝtofo kun laŭdvortoj pri la ofertaĵoj. La sakoj altiras multajn klientojn. Nokte la vendantoj ripozas inter la sakoj.

La ĉevala konkurso estas la plej interesa aktivado en la festo, ankaŭ la ŝanco por bai-aj junuloj montri sian kapablon. Fortikaj kaj bravaj rajdistoj el diversaj lokoj kolektiĝas ĉe la piedo de Cangshan-monto. Tuj je la ordono, ĉiuj ĉevaloj sin pafis sage antaŭen. Transsaltinte muretojn kaj fosaĵojn, ili galopas antaŭen.