• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-16 15:31:01    
Produktejo de ginsengo (foto)

cri

En la nordoriento de Ĉinio estas la malgranda urbo Ji'an. Norde de la urbeto kuŝas Changbai-montaro kaj sudoriente de ĝi fluas Yalu-rivero. La koreinoj ambaŭborde de la rivero ofte iras al la rivero kun vazo sur sia kapo por ĉerpi akvon. Ĉe la renkontiĝo ili ofte salutas unu alian kaj iam eĉ babilas pri la ĉiutaga vivo, sed en aŭgusto kaj spetembro la virinoj de Ji'an ne havas tempon por tion fari. Tiam, ĉerpinte akvon, ili rapidas hejmen por helpi sian ekzon rikolti ginsengon.

La ginsengaj ĝardenoj ĉiuj estas sur montodeklivoj. Ginsengo-kultivistoj atenteme elfosas rizomojn de ginsengo, ilin enkorbigas kaj lavas ĉe la rivero, portas klasifikitajn rizomojn hejmen kaj sekigas ilin en ombra loko malantaŭ la domo.

Iu virino diris al mi, ke bonkvalita ginsengo estas granda kaj belforma kun firma rizomo. Por bone kreskigi ginsengon oni devas atenteme flegi ĝin. Tion dirinte, ŝi invitis min rigardi ginsengidojn kun rizomo dumilimetra en ŝia ĝardeno. Ŝi diris al mi, ke ginsengo kreskas tre malrapide. Ĝi, ĝenerale dirite, maturiĝas post 8 jaroj. Ĝia sana kresko bezonas fekundan kaj malkompaktan teron. Ĝi ŝatas nefortan sunlumadon. Por ĝin protekti oni devas ŝirmi per plasta membrano la ginsengajn bedojn altajn je duono de la homa kresko. Por eviti malvarmon en la nokto oni devas kovri ilin per pajla ŝirmilo. Post 3 jaroj, kiam ĝi floras, oni devas transplanti ĝin en alian lokon.

Ginsengo estas tre tonika kaj refreŝiga. Se gracilaj kaj lacegaj homoj ĉiutage tenas unu aŭ du maldikajn pecojn da ginsenga rizomo en la buŝo, malrapide maĉas kaj fine englutas ilin, tio estas tre utila al la homa revigliĝo. Moderna medicino konigas, ke ginsengo havas elementon kontraŭ kancero. De antikve la ĉinoj scias multe da manieroj utiligi ginsengon; trinki infuzaĵon de ĝia pulvoro, prepari eliksiron el ĝi kaj stufi viandon kun ĝi. Oni povas ankaŭ tranĉi ĝin en maldikajn pecojn kaj infuzi ilin por trinki. Antaŭe, kadre de Ĉinio, ginsengo kreskis nur en primitivaj arbaroj en profundaj montoj de la nordoriento kaj estis tre malfacile trovebla, sekve de tio ĝi estis tre valora. La Ji'an-anoj antaŭ tre longe provis kultivi ĝin, sed sukcese rikoltis ĝin en granda areo nur antaŭ nelonge.

Rigardante la vastan kampon de ginsengo, maljunaj ginsengo-kultivistoj estis kontentaj. Rememorante la pasintaĵon, iu el ili diris: "Antaŭe ja estis multe da reguloj por kolekti sovaĝajn ginsengojn. Antaŭ ol suriri monton, oni devis unue respektoplene bruligi incenson por kulti la prapatrojn kaj en la monto estis malpermesate diri malbonaŭgurajn vortojn. En ĝi oni devis serĉi signojn faritajn de antaŭaj ginsengo-kolektantoj sur arboj kaj atente aŭskulti kanton de bastono-birdo. Ginsengo havas formon de homo aŭ bastono. Estas griza birdo, kiu ŝatas manĝi ginsengajn fruktojn, tial oni nomas ĝin bastono-birdo. Kien ili flugas, tien ili portas ginsengajn semojn. Dank' al ilia disvastigo, sovaĝaj ginsengoj povas reproduktiĝi." Laŭ la signoj sur arboj aŭ kanto de bastono-birdo la kolektantoj povas trovi ginsengon. Antaŭ ol elfosi la ginsengon, ili devas ĉirkaŭigi ĝin per ruĝa fadeno kun kupra monero, por ke ĝi ne "forkuru". Se ĝi estas tre juna, ili do faras signon sur apuda arbo kaj elterigos ĝin post kelkaj jaroj, tamen ili neniel devas tuŝi ĝian kapon, alie ĝi ĉesos kreski. La sovaĝa ginsengo kreskas ĝis 15 cm post pluraj jarcentoj, dume ĝi asimilas ĉiom da nutro el la grundo, tial en la loko, kie oni estas elteriginta sovaĝan ginsengon, ne eblas kreskado de ginsengo en la venontaj 10-2- jaroj. Eĉ en ginsengaj ĝardenoj, rikoltinte ginsengon, oni devas lasi la grundon ripozi 20-3- jarojn kaj nur post tiu periodo oni povas refoje kulturi ĝin. La kolektantoj de sovaĝa ginsengo devas vivi en profundaj montoj, venki ĉiujn malfacilojn kaj ofte okazas, ke dum pluraj jaroj ili estas trovintaj neniun bonkvalitan ginsengon, sed, trovinte maljunan sovaĝan ginsengon, ili povas vendi ĝin kontraŭ alta prezo kaj eble riĉiĝos pro tio.

La maljunuloj, kiuj kolektis sovaĝajn ginsengojn, daŭre portas nigran malnovfasonan pantalonon. Ili estas alte respektataj de la vilaĝanoj, kiuj ĉiam solenas la datrevenon de ilia naskiĝo, kaj en ĉiuj festotagoj on kultas la antaŭulojn, kiuj lerte kolektis sovaĝajn ginsengojn siatempe.

Post abunda rikolto de ginsengo Ji'an-anoj celebras feston de ginsengo. Tiam gejunuloj prezentas diversajn ludojn por alilokaj vizitantoj: ludi sur trapezo kaj balancilo. Por ludi sur balancilo paro da junuloj staras ĉe la du ekstremoj de longa tabulo. Ili saltas alterne. Kiam ili saltas pli kaj pli alten, ili povas fari transkapiĝon en la aero kaj post tio fali ĝuste sur la mallarĝan tabulon. Inter la vizitantoj estas kaj eksterlandaj komercistoj kaj alilokaj dungitoj, kiuj helpas la lokanojn kulturi ginsengon kaj revenas hejmen en vintro. Ja tiamaniere Ji'an fariĝis ilia dua hejmloko.