• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-16 16:40:16    
Mirinda 89-a UK
El Informa Bulteno de Blonja Esperanto Grupo

cri
Je la ferma ceremonio de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino, 24 – 31. 07. 2004, la reelektita UEA-prezidanto Renato Corsetti esprimis la plej varmajn dankojn kaj gratulojn al la LKK-anoj kaj kunhelpantoj (preskaŭ 200) pro la plensukcesa kongreso, dirante la frazon "Mi dezirus ke ĉi UK daŭrus pli longe ol nur unu semajno".
Fakte la 89-a UK estis vere impona kaj granda ĉar la ĉinaj esperantistoj bonege aranĝis ĝin kun interesaj kaj plezurigaj programeroj; la aliĝintoj estis 2 034 el 51 landoj, la plej multaj, kompreneble, estis la aziaj kongresanoj kiuj kun siaj ĉarmaj plurkoloraj popolkostumoj igis la internacian etosan kunestadon kiel grandan ĉielarkon.
La kongresa programo, kiel kutime dum UK, estis plenplena de kunvenoj, variaj aranĝoj, rendevuoj, pro tio kelkfoje ne eblis ĉeesti ĉiujn, kiel oni dezirus.
La solena inaŭguro estis vere impona kaj prestiĝa, multaj estis la ŝtataj kaj urbaj aŭtoritatuloj, kiuj salutis la kongreson per gravaj kaj kuraĝigaj esprimoj favore al la movado kaj al Esperanto, vere taŭga glueca ilo por pliforitgi la internacian amikecon kaj interkompreniĝon inter la popoloj.
Ĉeestis ankaŭ ambasadoroj kaj aliaj oficistoj, el multaj ambasadorejoj. Alvenis salutmesaĝoj de la ĝenerala vicdirektoro de Unesko kaj de aliaj gravaj instancoj, salutleteron sendis ankaŭ Zaleski- Zamenhof, nepo de nia Majstro; krome vekis grandan emocion la persona saluto al la ĉeestantoj de ĉina 91-jaraĝa Zhang Qicheng, iama LKK-prezidanto de la 71-a UK en 1986. La kongrresa temo Lingva egaleco en internaciaj rilatoj estis vaste pritraktata dum la kunvenoj fare de pluraj internaciaj eminentuloj.
Krom la jam menciitaj kulturaj aranĝoj, pri kiuj vi povas detale legi en la plej gravaj Esperanto-gazetoj, mi ŝatas mencii la distrajn kaj amuzigajn aranĝojn de la kongresa programo: menciindaj teatraj vesperoj kun plezurigaj prezentadoj, en la "Nacia kaj Junulara Vesperoj" oni ĝuis agrablajn ĉinajn muzikajn kaj folklorajn aranĝojn. En la "Internacia arta vespero" partoprenis diverslandaj grupoj kun bravaj popolaj dancistoj, kantistoj, aktoroj, ĉion aprecis la multnombra publiko, la popolajn muzikojn kaj dancojn prezentitajn; precipe tiujn de la aziaj landoj Ĉinio, Koreio, Nepalo, Mongolio, kun belaj virinaj plurkoloraj vestaĵoj. Precipe tre amuzigaj estis la juna kaj dinamikeca korea grupo kiu per longa, bruanta kaj gaja tamburado invitis la ĉeestantojn kune danci sur scenejo kaj en la salono.
Menciinda estas la granda ekspozicio en la kongresejo titolita "Konu Ĉinion, vizitu Belan Pekinon", esperantlingve oni montris la kulturon kaj la evoluon de la nuntempa Ĉinio. Belaspekta estis ankaŭ la ekspozicio de Ĉina Radio Internacia pri la 40-jara agado de la Esperanto-redakcio. Oni organizis por la aŭskultantoj oficialan akcepton en la palaco de ĈRI kun premiado de tri diverslandaj aŭskultantoj pri la konkurso "Mi kaj Esperanto-elsendoj de ĈRI".
Okaze de la 89-a UK la Ĉina Poŝto emisiis tre interesan poŝt-mark-blokon, en eleganta kartona koverto enhavante 16 poŝt-markojn, krome en la dua emisio troviĝas du poŝtkartoj kaj leter-koverto kun speciala UK-stampo. Granda estis la ĝojo de la filatelistaj kolektantoj (ankaŭ mi), ĉar tio estas la plej elstara poŝta emisio ĝis nun aperinta. Ĉu ni sukcesos en Italio tion atingi en 2006 dum la 91-a UK en Florenco? Sufiĉus almenaŭ unu Esperanto-poŝtmarka emisio!
Vere tre plezurigaj estis la interesaj eksksursoj kaj vizitoj de la urboj por admiri la antikvajn historiajn vidindaĵojn de la granda ĉefurbo Pekino kaj alilokajn mirindaĵojn.
Memorinda estis la tuttaga ekskurso al la Granda Muro dum kiu sub la forta suno oni promenis kaj laciĝis por admiri, laŭlonge de la antikvaj ŝtonoj, la historian grandan konstruaĵon.
Tre interesaj estis ankaŭ la vizitoj de la vasta Tian'anmen-placo, la belegaj konstruaĵoj de la Ĉiela Altaro, la Imperiestra Palaco, la Templo de la Granda Sonorilo; krome mirindaj estis la promenadoj en la grandaj kaj vere bonordigitaj parkoj kaj ĝardenoj de Pekino, kie laŭlonge de la aleoj, sub la multspecaj arboj, eblis ŝirmi de la varmeco kaj ĝui freŝigajn kaj ripozigajn vizitojn.
Okazis ankaŭ la prezentado de la venontjaraj UK-oj: venontjare en Vilnius kaj en 2006 en Florenco; la itala LKK prezentis inviton per bildprojekciado kun belaj kolorbildoj pri la urbo , pri ĝiaj monumentoj kaj artaĵoj kiuj vekis grandan intereson inter la ĉeestantoj.
Venis la kongresa fermo, post la raportoj pri la laboroj, kaj pri la kunvenoj, la UEA-prezidanto Corsetti esprimis varmajn dankojn al la LKK-anoj pro la plensukcesa mirinda kongreso, sekvis la transdono de la kongresa flago al la venontjara kongresurbo Vilnius kun la kora invito al la 2005-rendevuo en Litovio.
La 89-a Pekina UK estis vere tre interesa kaj admirinda kongreso por mi kaj aliaj 5 geamikoj de nia kunvojaĝa grupeto. Tie mi renkontis novajn kaj malnovajn gekonatulojn kun kiuj ni travivis tre agrablan ne forgeseblan restadon en vera internacia amikeca etoso.
Post la UK ni restis 5 kromajn tagojn en Pekino, tiel ke, perte de konataj ĉinaj amikoj, al kiuj ni esprimas niajn plej korajn dankojn. Profesoro Li Shijun, Li Changlu, kaj Zhan Xuede, Shi Guang de la Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia, ni povis viziti kaj admiri interesajn kaj belajn vidindaĵojn, monumentojn, muzeojn, parkojn kaj aliajn belaĵojn. Al nia eta grupo kuniĝis aliaj 4 personoj, do ni estis 9 el pluraj italaj urboj. En ĉiuj tagoj la ĉinaj amikoj kondukis nin tra la urbo-vidindaĵoj.
Plezurigis nin la bongustaj manĝaĵoj en la diverstipaj, tradiciaj restoracioj kiujn la ĉinaj amikoj konsulis kaj kie ni kune manĝis.
Dum la tuta restado en Pekino mi multe filmis kaj fotis por konservi agrablajn memoraĵojn pri la 89-a UK krom la pekinajn belaĵojn kaj la popolajn tradiciojn kaj por prezenti ilin en nia klubejo.
Karaj amikoj, la Informa Bulteno de Blonja Esperanto Grupo ankaŭ konigis pri la 72-a Kongreso de Itala Esperantista Federacio.
La artikolo pri la kongreso diras:
Trevizo, la bela kaj antikva urbo, gastigis la 72-an Esperanto-Kongreson de la italaj esperantistoj, kies temo estis "25 landoj – eblas facila dialogo en Eŭropo".
La kongresa inaŭguro okazis en universitata salono (iama preĝejo), kie la IEF-prezidanto Grassini bonvenigis la multnombrajn kongresanojn substrekante la gravecon de la kongresa temo kaj de la laboroj, precipe por la organizado de la 91-a Universala Kongreso en Florenco 2006. ĉeestis la UEA-prezidanto Renato Corsetti, kiu raportis pri la mirinda 89-a Pekina UK, krome li parolis pri la graveco de la eŭropa dialogo substrekante ke Esperanto estus la plej taŭga solvo se oni plej forte, precipe en la politika eŭropa medio, antaŭenpuŝu ĝin.
Sekvis la salutoj de la fakaj asocioj de la junularo, katolikoj, fervojistoj, blinduloj, instruistoj; nome de la eksterlandanoj d-rino Eva Boyadjieva salutis la kongreson.
Apartan emocion vekis la saluto de la centjara s-ino Zoraide Carubba, el Romo, kiu per klara voĉo rememoris la pasintecon de sia Esperanta vivo.
Post la malfermo de la kongreso prezidita de IEF-prezidanto Grassini, tuj sekvis du interesaj prelegoj pri la temoj "Kial oni ne plu aŭdas paroli pri Esperanto?" de profesoro Davide Astori kaj pri "La valido de Esperanto en Eŭropa Unio" de profesoro Federico Gobblo. Ambaŭ prelegantoj kaptis la atenton de la ĉeestantoj pri la interesaj kaj gravaj (eĉ provokaj) argumentadoj al kiuj sekvis debato kun pluraj intervenoj.
La kongresa programo daŭris en la komforta kongresejo Hotelo "Al Forger"; gravaj estis la diverstemaj prelegoj: Carlo Sarandrea raportis pri sia komenciĝanta esplorado rilate la italan Esperanto-movadon kaj pri iamaj pioniroj. "Pri la ĉiutaga plurlingvismo en Bruselo", pritraktis d-ro Guido Ricci; pri "Lingvoj kaj Eŭropo", profesorino Anna Maria Campogrande, membro de Internacia Observatorio de la Franca Lingvo, ne esperantistino, kiu favore argumentis pri Esperanto por la solvo de la lingva problemo. "Plurlingveco/plurlingvismo kaj Esperanto" prelegis kun vasta kaj klera ekspozicia argumentado inĝeniero Ranieri Clerici. La prezenton de novaj eldonaĵoj faris Umberto Broccatelli kiu anoncis la baldaŭan aperon, en oktobro, de Dizionario Esperanto-Italiano-Italiano Esperanto, nova vortaro Itala-Esperanto Esperanto-Itala, de la grava eldonejo Zanichelli.
La plej atendita kunveno estis tiu pri la organizado de la 91-a UK en 2006 en Florenco; la membroj de la Landa Kongresa Komitato pridiskutis la diversajn problemojn rilate al la tuta kongresa organizo kaj invitis la italajn esperantistojn kunlabori por la bona sukceso de la tre grava okazontaĵo.
Krom la laborprogramoj la kongresa programo enhavis ankaŭ plezurigajn programerojn, precipe por la tri agrablaj koncertoj: de Ĉambromuzika Ensemblo pri Artoj, de Koruso "Nova Aŭroro", kaj de surstrata muzika enseblo Bandaradan.
Tre interesaj estis la vizito de la urbo kaj la ekskursoj al la belaj vidindaĵoj de Stra, Asolo, Possagno kaj la tuttaga ekskurso al Venecio.
Varmajn gratulojn pro la bona organizado al juna LKK-prezidantino, s-ino Flavia Dal Zilio kaj ŝiaj kunlaborantoj pro la sukcesoplena kongreso.