• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-16 17:03:42    
Ĉarma norda urbo Harbino

cri
La urbo Harbino en la provinco Heilongjiang estas nomata "brila perlo sur la kolo de cigno". Sidante ĉe la suda bordo de la rivero Songhua, ĉi tiu ĉefurbo de la plej norda provinco de Ĉinio estas grava industria centro kun natura kaj artefarita beleco.

Harbino, sufiĉe juna urbo laŭ ĉinaj normoj, estis antaŭe fiŝkaptista vilaĝo. Historiaj kronikoj montras, ke la loko estis loĝata en la 11-a jarcento de Nüzhen, prauloj de la manĉuroj. La nomo "Harbino" devenas de la maĉura "aleĝin", kiu signifas grundon por sunumi fiŝretojn. En 1896, cara Rusio subskribis sekretan traktaton kun la Qing-dinastia registaro pri konstruado de fervojo de la ĉina urbo Manzhouli ĉe la ĉina-rusa landlimo, tra Harbino, al Vladivostoko. Per mono el porkompensa fonduso eltrudita el la ĉina registaro kaj malmultekosta ĉina laborforto, oni konstruis la Ĉinan Orientan Fervojon kun Harbino kiel la administra centro. La urbo nature disvolviĝis en transportadan fokuson. Rusaj komercistoj, misiistoj kaj aventuristoj eksvarmis al la urbo, starigante tie siajn butikojn, fabrikojn kaj preĝejojn. Ilia influo sur la arkitekturo de Harbino estas videbla hodiaŭ: rus-stilaj konstrua ĵoj, kupoloj kaj turpintoj super tridek antaŭaj grek-ortodoksaj preĝejoj.

Aliaj eksterlandanoj alvenis al la kreskanta urbo. La konsulejon malfermis dek kvin landoj, inkluzive de Japanio, Britio, Francio, Germanio, Italio kaj Usono. Bankoj prosperis kune kun hoteloj, trinkejoj, vetludejoj, luksaj vilaoj, dum la ĉina loĝantaro servis al la kreskanta internacia komunumo. Iam troviĝis cent mil fremdaj loĝantoj el 36 landoj en la urbo. En 1946, Harbino estis redonita al Ĉinio post la malvenko de Japanio kaj la fino de la Dua Mondmilito.

Harbino, konata kiel ĝardena urbo, havas 13 parkojn kune kun 154 florovartejoj kaj multaj arbaretoj. Laŭ la stratoj staras bele pritonditaj ulmoj, poploj kaj pinoj. Plejparto de la parkoj troviĝas laŭ la bordoj de la rivero Songhua. Riverborda Parko laŭ la suda bordo, dek hektarojn granda, estas ŝatata loko. La Suna Insulo kun areo de 1 300 hektaroj sidas meze de la rivero Songhua. Ĝin kovras densaj arboj, belaj gazonoj, gloroplenaj terasoj kaj riverbordaj pavilonoj. Digo ĉirkaŭanta la insulon kaj ĝin protektanta kontraŭ inundo estas ankaŭ ŝatata promenejo.Iam antaŭe la insulo estis en du partoj. La okcidenta duono estis rezervita por domoj de riĉuloj kaj la orienta por pajlotegmentitaj kabanoj de fiŝkaptistoj kaj boatistoj. La Vilaĝo de Paradizo sur la okcidenta flanko estas nun populara loko por distriĝo kaj banado. Tie estas 14 resanigaj ripozejoj konstruitaj por fabrikoj, superaj lernejoj kaj universitatoj.

Unika estas la Infana Parko de Harbino, kiu havas la solan infanfervojon en Ĉinio. Konstruita en 1956, ĝi estas du kilometrojn longa, kun stacio Pekino ĉe unu fino kaj stacio Harbino ĉe la alia. La malgranda trajno, tirata de dizellokomotivo, havas sep buntajn vagonojn kaj povas transporti ducent pasaĝerojn. La personaro de la fervojo: la stacioadministrantoj, inĝenieroj, konduktoroj, biletvendistoj, trajnogardistoj kaj ĉefo de la vagondeĵorantaro estas lernejanoj malpli ol 13-jaraj. Ili laboras kaj ludas laŭvice.

La vintro en Harbino estas nekontesteble malvarmega. La meza temperaturo de decembro ĝis februaro estas -30°C kaj multe neĝas. Sed adaptiĝinte al la malvarmego, oni trovas certajn ĝuojn, kiujn nur Harbino povas oferti. Lakto vendiĝas brikforme. Frostiĝintajn pirojn oni liveras al aĉetantoj. Degelinte en malvarma akvo, la piroj estas aparte gustoplenaj kaj estas populara frandaĵo dum la Printempa Festo (ĉina tradicia Novjaro).

Ankaŭ alia specialaĵo de Harbino aperas en la Printempa Festo. Tra la lando estas la tradicia kutimo de la sezono festocele pendigi paperlanternojn. Ĉi tie oni faras lanternojn el glacio, oni lasas akvon glaciiĝi en poto, poste eltiras kaj kavigas en la centro, kien oni metas kandelon aŭ olelampon. La lanterno ne fandiĝas, ĉar la ekstera temperaturo restas sub nulo. Fari glaci-lanternojn jam fariĝis kutimo, sed ili ne plu estas simple faritaj el poto. En la Lanternfesto, la 15-a tago de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro, mamutaj blokoj da glacio estas tranĉitaj el la rivero Songhua. Martelo, ĉizilo kaj muldiloj uziĝas kaj post kelkaj horoj blokoj fariĝas vazoj da floroj, figuro de skiisto, karpo aŭ kokino. Glacidomegojn oni faras el blokoj cemetitaj kune per akvo. Kontraŭ la blua ĉielo ili estas kristale blankaj. Vespere oni lumigas ilin kaj la publikaj placoj kaj parkoj vigliĝas per la glaciarto -- miriado da desegnoj kreitaj de la amatoraj kaj profesiaj glaci-skulptistoj de Harbino.