• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-16 17:52:22    
Mirinda Bambua Maro

cri
En la ĉina filmo "Kaŭranta Tigro kaj Sinkaŝanta Drako", kiu gajnis la premion Oskaro, estas sceno: Ĉinluktistoj kaj ĉinluktistinoj flugas tien kaj reen en bambuaro aŭ haltas sur la pinto de bambuo. Oni filmis tiun scenon ĝuste en la Bambua Maro de la urbo Yibin en la suda parto de Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio.

La Bambua Maro areas 46 kvadratajn kilometrojn, kovrante pli ol 500 montojn.

Tie estas bambuoj de 58 specoj ordinaraj kaj maloftaj. Krome en la bambuaro kreskas ankaŭ aliaj maloftaj vegetaloj kaj vivas musoj, ranoj, fazanoj, serpentoj k.a. propraj al ĝi. Krome en ĝi estas multaj specoj da valoraj fungoj. Kaj pli ol 200 specoj da kuracherboj faras ĝin granda natura farmacia ĝardeno.

En somero la bambuaro aspektas plej bele. Kiam la suno arde bakas la teron, en la bambuaro oni sentas agrablan friskecon.

Senĉagreniga Valo

La Senĉagreniga Valo etendiĝas en la centro de la Bambua Maro kaj estas la plej fama turisma loko de la bambuaro.

Enirinte en la valon, oni vidas la kulturan straton en la profundo de la Bambua Maro. La strato estas pavimita per ruĝaj ŝtonpecoj. Dekstre de la strato estas rivereto ombrata de diversaspecaj bambuoj, kaj maldekstre vico da bambuaj budoj, kie lokanoj vendas manĝbastonetojn, infanĉaretojn, seĝojn kaj aliajn artmetiaĵojn senescepte el bambuo.

La Natura Ponto estas grandega ŝtono longa je 5 metroj kaj larĝa je 4 metroj. Sub la ponto estas rivereto. Tie la supra stratumo estas malmola, dum la malsupra -- mola. Senĉesa fluo korodis la molan stratumon kaj faris truon, tial la supra stratumo fariĝis natura ponto.

10 metrojn supre de la ponto staras giganta ŝtono kun vertikala fendo en la mezo, kvazaŭ trahakita. En la fendo kun larĝo de futo kreskas kelkaj bambuoj lekantaj nubojn. Sub la ŝtono elkreskas altega sed zigzaga bambuo. Spite premon de la ŝtono, la bambuo fine leviĝas supren ĝis la ĉielo.

En la fino de la valo pendas akvofalo. En la suno la akveroj disĵetitaj de la falakvo formas belegan ĉielarkon.

En la valo oni vere povas forgesi ĉagrenon kaj lacon pro streĉa laboro.

Smeralda Koridoro

Alia vidindaĵo en la profundo de la Bambua Maro estas la Smeralda Koridoro.

La tero de la koridoro estas pavimita per ruĝaj ŝtonoj. Ambaŭflanke staras vicoj da densaj bambuaroj kovrantaj la teron kontraŭ la suno. Malgraŭ varmega somero la koridoro donas agrablan friskecon. Sunlumo likiĝas tra la densa foliaro de la bambuaro kaj ĵetas makuletojn sur la teron. En neĝa vintro la koridoro estas tegita de arĝenta brokato.

Feina Lago

Ankaŭ la lago estas unu el la vidindaj turismaj lokoj en la Bambua Maro. Ĝi situas sur monto.

La lago areas 2 hektarojn, kun akvo tre klara. En krepusko la lago aspektas kiel ora pelvo. En matena nebulo la verdaj montoj kaj smeraldaj bambuoj formas belegan pentraĵon. En somero kaj aŭtuno oni aŭdas kvakadon. Remante sur la lago, oni ĝuas friskan zefiron.