• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-17 15:11:17    
Racia dieto

cri

Racia dieto estas tre grava por la homa sano.

Kia dieto estas racia por la homa sano? Jen legu, kion fakuloj diras pri tio.

Trinki lakton ĉiutage

Pro manko de kalcio en longa tempo oni povas suferi de osta malkompakteco. Kalcio estas malfacile restigebla en la homa korpo, tial oni devas preni ĝin ĉiutage. Estas bone trinki lakton ĉiutage.

Nutradistoj alte taksas analizon pri la diversaj elementoj entenataj en la manĝaĵoj. Ili trovis, ke lakto estas kalcioriĉa, tial ili proponas, ke oni trinku lakton dum la tuta vivo kaj neniam ĉesigu tion.

Nutradisto diris, ke lakto estas utila por preventi apopleksion, hipertension kaj kormalsanon kaj malhelpi la homan korpon ensorbi plumbon, kadmion kaj aliajn elementojn. La sengrasigita lakto kaj jahurto estas utilaj por levi la homan imunecon kaj labor-efikon de la homa cerbo kaj krome ĝi estas utila anaku al haŭtobeligo kaj dormo.

Malpliigi sukeroriĉajn manĝaĵojn

Korpulenteco malutilas al la homa sano. Multe da kuracistoj proponas, ke la korpulentuloj maldikiĝu, sed la ŝlosilo por malkorpulentiĝo estas malpliigi la sukeroriĉajn manĝaĵojn, kiaj pano, ĉokolado, rizo kaj kuko. Krom rizo kaj tritiko ĉiutage oni devas preni ankaŭ aliajn specojn de cerealoj.

Konvenan kvanton da proteino

Proteino entenata en la manĝaĵoj ne devas esti tro multa nek tro malmulta, alie oni suferas de dispepsio. Longe restinte en la homa korpo, la proteino ŝanĝiĝos en venenan substancon. Pro tro malmulte da proteino oni suferas de hipotrofio kaj eĉ parkinsona malsano. Se oni malsaniĝas tro serioze, lin minacos la morto.

Viando, fiŝoj, birdaĵoj kaj diversaj faboj estas proteinoriĉaj.

Nutradistoj proponas, ke oni manĝu pli da fiŝoj, ĉar ili estas utilaj al prevento de koronaria kormalsano, dum la virinoj devas preni pli da fabaĵoj, kiuj povas liveri pli da femalaj hormonoj kaj malpliigi suferon kaŭzitan de klimaktera sindromo.

Moderigi manĝadon

Iu sciencisto estis severa al si mem. Li faris al si 13 regulojn por la ĉiutaga vivo kaj la unua estis moderigi manĝadon.

Por havigi al si malalkaloriajn manĝaĵojn oni devas elekti manĝaĵojn taŭgajn por li mem, kaj krom tio oni ne devas tro sate manĝi. Iu sciencisto iam faris eksperimenton. Li lasis 100 simiojn manĝi ĉiam laŭvole, sed donis konvenan kvanton da manĝaĵoj al aliaj 100 simioj. Post 10 jaroj duono de la unuaj 100 simioj mortis, dum el la lastaj 100 simioj mortis nur 3.

Moderigo de manĝado estas utila por preventi diabeton, koronarian kormalsanon kaj hipertension.

Legomoj kaj fruktoj estas utilaj por vivlongigo

Nutradistoj proponas, ke oni prenu pli da legomoj kaj fruktoj ĉiutage, kiuj donas abundon da vitaminoj. Oni devas substreki ankaŭ, ke tiuj legomoj kaj fruktoj devas esti ne sterkitaj per kemia sterko. Pro tio oni devas preni nepoluitajn legomojn kaj fruktojn.

Teo utilas al la homa sano

Teo estas utila por malpliigi tumorojn kaj preventi arteriosklerozon. Verda teo estas utila por prokrasti maljuniĝon.

El la trinkaĵoj de la tuta mondo teo estas plej antikva. La ĉin-medicinaj kuracistoj ofte uzas ĝin por kuracado. Iuj ĉinoj faras kapkusenon el teo por kuraci cerban arteriosklerozon kaj aliajn malsanojn.

Preskaŭ ĉiuj ŝatas teon, kiu estas utila ne nur al refreŝigo, sed ankaŭ al sanigo kaj spirita vigligo. Unuvorte, teo estas ideala trinkaĵo por la homa sano.