• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-17 16:21:05    
Li Jinming: Milda Impreso

CRI
"Kara fraǔlino! Via plej aĝa fratino amoras kun iu," la sentema Kangfu, nur 15-jara, sed ŝajne jam matura, ridete provokis filinon de la najbara familio Wang.
"Ba! ... Mi denuncos!" la 4-a fraǔlino turnis la okulblankon al Kangfu, retiris sin el ludkompanoj kaj haste hejmeniris tra flanka pordo.
Du petaloj ŝvebis de sur sofora pinto, kisis la blankan vangon de Kangfu kaj glitis for. Li silente klinis sin al granataj sprosoj ĉe la kubuto kaj fingrumis ilin. Subite li ŝiris foliolon kaj ŝovis ĝin en la buŝon. Li maĉis ĝin kaj sentis strangan guston inter pikeco kaj acideco. La kunludantoj lin malestimis, ĉar li atencis la vestalecon kaj dignon de vidvino de la familio Wang.
Lampa lumo sin verŝis sur la hararon de Kangfu, portantan pro tio reflekton mildan kaj ebonecan. Antaǔ li oblikve kuŝis maldika libro en la angla lingvo. Paro da verdaj insektoj plonĝis el fenestro sur la libron kaj krabe sin movis – stulte rigardante ilin, li rememoris la juŝan okazaĵon.
"En la estonteco parolu atente! Ŝi estas juna vidvino. Kiel vi povas humiligi ŝin per tiaj vortoj?" Lia bofratino donis la admonon ekster la fenestro, dume aǔdiĝis frapsusuroj el ŝia vesto pro pajla ventumilo.
"Iru peti pardonon! Rapide! Alie..." Sekvis lia frato, kiu baldaǔ sin turnis al sia filino por petoli plu kun ŝi.
Alŝvebis kordaj sonoj el okcidenta domo. Li ekpensis pri tiea junulineto, kiu certe estis kantanta. Li iluzie imagis, kiel li solece vagas en afrika arbarego, tiam forta arboaromo envolvas lian animon, dum venenaj insektoj kaj ferocaj bestoj damaĝas lian vivon. Li sinkis en sonĝon, antaǔ la lampo.
De tiam li ne vidis plu la 4-an fraǔlinon veni al li por asociiĝi en ludo. De tiam la flanka pordo estis ĉiam fermita; nur 1-foje aǔ 2-foje, la sinjorino de la familio Wang malfermis ĝin, elŝovis la kapon kaj faris kelkajn kriojn pri io. Li ne kuraĝis eliĝi tra la portalo, timante preterpasi la korton de la familio Wang, trafi frostigajn brilojn el fenestraj vitroj kaj aǔdi kondamnajn flustrojn.
La 1-a fraǔlino de la familio Wang estas tre ĉarma, li ankoraǔ tiel taksis. Tamen la procezo de ĉagrena sopirado pli kaj pli paligis kaj fine neniigis lian amon al ŝi. Sekve li kredigis al si, ke la animstato de virino konformas al iuj vortoj de Konfuzio pri virinoj kaj malgrandanimaj viroj. Li do iom post iom timis virinojn kaj evitis ilin.
Soforaj floroj tapiŝis per si la teron kaj fine malaperis kune kun polvo. Vidiĝis guŝecaj grapoloj sur la soforaj branĉoj. Jam komenco de somero. Bruemaj pigoj heroldis pri prospero kaj lukso, kaj kolomboj kreis son-ondojn de paco en la atmosfero.
Kelkafoje li renkontiĝis kun la 1-a fraǔlino de la familio Wang kaj trafis tremigan apation kiu tegis per si ŝian vizaĝon.
Iun tagon li sin trenis sur strato, kun kelkaj libroj sub la akselo. Subite tintilaj sonoj tiris lin el medito. Li levis la kapon kaj vidis vicon da flugantaj rikiŝoj, en kiuj sidis mode vestitaj inoj, el kiuj estis ĝuste la 1-a fraǔlino de la familio Wang, kun la sama tego de glaciiga indiferento.
'Vere?" ies redemando kaǔzis, ke iliaj rigardoj ekpendis kvazaǔ dornoj sur lia vizaĝo. Sur iliaj vizaĝoj ondetis flirtema rideto kaj malestima mieno. Li ekhontis, kaj la honto evidentigis ion neklarigeblan: Kial enabismiĝi kaj ricevi humiligon kaj malestimon?
Tio gravuriĝis por ĉiam en lia koro. Li fine penetris ĝis la kerno de la afero. La 1-a imago naskiĝis el lia suspekto.
"Ha ha! La ĉasto estas nur tia!" De ĉi tiam abrupta rido ofte ellasiĝis. Li ĵetis la anglalingvan lernolibron sur tablon.
Nenio eĉ en sonĝo estis pli kurioza ol tia afero!
Verdo ombris la tutan korton, varmo furiozis eĉ en somera nokto kaj homoj jen disiĝis jen kuniĝis en la korto. Infanoj sin tredis meze de florbranĉoj, dum fraǔlinoj, silente sidante sur bambua lito, milde svingis plumajn ventumilojn. Fojfoje ili levis la kapon al la ĉielvolbo kaj anime revekis dolĉan paseon. Palaj briloj de la suno karesis iliajn korpojn kaj vidigis la blankan haǔton tra leĝera kaj malkvietema vestogazo. Nokta zefiro, same refreŝiga kiel la luna helo, dancetigis la frondetojn, tiklis iliajn revigajn harojn, el kiuj mistera parfumo disemanis.
Reveninte Kangfu paŝis en tian mondeton kaj profunde sorĉiĝis.
Li tute ne atendis, ke ŝi, kiun li timis kaj evitis, ĵetas oblikvan rigardon al li. Li, iom nervoza, akceptis la rigardon kaj klinis sian kapon. Ĉiuokaze li sentis ŝin hipokrita – la dolĉa aludo, ekfandanta la tuĉon de lia vivo, kaǔzis ke en la obskuro li ne trovas vojon kondukantan al la celo. Li estis ĉarmata, tamen ĉiama suspekto akompanis.
Ĉiufoje, en ĉiu vespero, tra la mikromondo li paŝis, kaj havis la saman ŝancon ĝui la deflankan rigardon kaj okulan parolon, foje ankaǔ rideton.
Sed nur tio, jam nenio plu. Lia sango torentis en revado.
Venis aǔtuno. Folioj komencis velki kaj fali. La korto plenis de susuroj el friska vento kaj de ĉirpoj. Kaj ne vidiĝis plu ŝia gracia figuro.
Forfluis la tempo, kiel akvo. Post 4 jaroj li revenis al Pekino.
Li loĝis en apartamento kies mastro foriĝis. Starante antaǔ svaga perspektivo, li tute forigis restantajn spurojn el la pasinteco. Foje li aǔdis pri ŝi, ke ŝi gajnis kontentigan okupon. Sed baldaǔ li forgesis tion, tre volante fari ligon inter ĝi kaj la paseo.
Iun tagon oni diris, ke ŝi venis ĉi tien. Scivolo pelis, ke li iru subrigardi ŝin kiu, en vulpofela palto, ŝajnis iom magra malgraǔ ke la aspekto restis kia en la pasinteco. Li ne povis supozi, ke ŝi jam rimarkis lian observadon. Kaj lin pleje surprizis, ke rozo ekfloras sur ŝiaj vangoj, reliefigante fizionomion de knabino. Ŝia rigardo karesis lin, sed nur momente, ĉar ŝia kapo prompte sin klinis.
Kaj li tristis por ŝi, senpova en la kaĝo de feǔdisma etiketo.