• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-17 16:23:28    
"Folipurpuro"

CRI
Kara retleganto!
Kio estas "Folipurpuro"? Titolo de verko? Ne, sed nomo de verkisto, ĉine Yezi (ye—folio, zi—purpuro). Jen Folipurpuro, pseǔdonimo de Yu Helin (1912—1939). Folipurpuro naskiĝis en la gubernio Yiyang de la provinco Hunan, centra Ĉinio. Lia familio estis tute revolucia – lia onklo, unu el la ĉefaj gvidantoj de Kamparana Asocio de la gubernio Yiyang en la periodo de alta tajdado de kamparana movado en la provinco Hunan dum 1926 kaj 1927; liaj patro kaj pliaĝa fratino, geaktivuloj en batalado de la Kamparana Asocio. La ŝtorma amasa movado portis profundan edukon al Folipurpuro, tiam vizitanta mezgradan lernejon. Poste Folipurpuro sin turnis en la 3-an filion de Wuhan-an Militan Kolegion (Wuhan, ĉefurbo de la provinco Hubei – Hubei signifas lagan nordon, dum Hunan lagan sudon). En 1927 Ĉankajŝek, kapo de kuomintanga reakciularo, perfidis la revolucion kaj liaj lakeoj murdis la patron, onklon kaj fratinon de Folipurpuro, ĉiam fidelajn al la revolucio. Ho ve, eĉ folio purpuriĝus pro ilia sango! Folipurpuro fuĝis, estante jam orfo, el sia naskoloko kaj fariĝis trampo. Aliflanke tio ŝutis al li bonajn okazojn, ke li povu profunde konu la ĉiutagan vivon de subtavolaj popolanoj, precipe de kamparanoj. Kiam li, en 1933, partoprenis en revoluci-literatura movado de la proletaro, atinginte la orientan metropolon Ŝanhajo, kaj komencis verkadon, la kampara batalo ĉe la lago Dongting en lia naskoloko fariĝis ĉefa enhavo de liaj verkoj; kaj lia tuta kreado pleniĝis de arda malamo al klasaj malamikoj.
Post nelonga tempo publikiĝis 2 novelaj kolektoj "Riĉa Rikolto" kaj "Nokte en Monta Vilaĝo", mallonga romano "Stelo" kaj kelkaj prozaĵoj. "Riĉa Rikolto" entenas 6 novelojn, el kiuj 1 temas pri mizero de kamparanoj rifuĝintaj en Ŝanhajon ("Avo Yang Qi Pasigas Novjaran Feston") kaj 5 spegulas la vivon kaj batalon en vilaĝoj de la provinco Hunan. La novelo "Riĉa Rikolto" (samtitola kun tiu de la novela kolekto) estas lia 1-a verko, spegulanta la procezon de tio, ke post malsukceso de la Granda Revolucio en 1927, komparanoj, kruele ekspluatataj de la bienula klaso, organizis sin kaj kondukis bataladon kontraǔ rento. La novelo "Fajro" estas fakte daǔrigo de "Riĉa Rikolto". En ĝi la aǔtoro priskribis viglan disvolviĝon de la kontraǔrenta batalado.
Onko Wang (en la novelo "Ekster Elektra Latiso") estas laborema kaj honesta kamparano, kun granda aĝo. Domaĝa al sia hejmo, li ne volis sekvi sian filon al la Ruĝa Armeo, kiam reakcia armeo sternis elektroportan latison por bari proksimiĝon de la Ruĝa Armeo al lia vilaĝo kaj embuske fari atakon. La reakcia armeo forbruligis lian hejmon kaj mortigis liajn bofilinon kaj nepon. Tio indignigis la maljunulon. Li fariĝis mirakle memkonscia kaj kuraĝa, anstataǔ resti timema kaj kolapsa antaǔ buĉilo de la reakcia armeo. Fine li ekmarŝis per gigantaj paŝoj, en la direkto al la suno.
La granda verkisto Lusin faris prefacon por la novela kolekto "Riĉa Rikolto". En la prefaco li diris, ke ĝi ne nur estos subtenata de ĉinaj gejunuloj, sed ankaǔ gajnos legantojn de la mondo.
Alia grava novelo de Folipurpuro estas "Nokte en Monta Vilaĝo". Temas pri rakonto el la buŝo de soleca Avo Gui, kiu ĝin aǔdigis nokte en monta vilaĝo kiam vento blovis kaj neĝo falis. Resume: Bienulo trompis oldulon, ke lia filo ricevos indulgon, se li konfesos partoprenon de la filo en la revolucio. La timema maljunulo kredis la mensogon de la bienulo kaj denuncis, kie lia filo estas; la maljunulo tute ne atendis, ke per tia konfeso li propramane puŝis la filon en la faǔkon de tigro – lia filo estis tuj mortigita. La emocia tono de la rakontanto, Avo Gui, esprimas fortegan indignon de la aǔtoro kontraǔ la vorema malnova mondo.
Kompare kun alies samtempaj verkoj same temantaj pri la kampara vivo, la verkoj de Folipurpuro havas klarecon kaj profundecon de epoka trajto. Li priskribis ne nur ruinecon kaj mizeron de la kamparo en la malnova Ĉinio, sed ankaǔ brilan perspektivon de venko de kamparanoj en sanga batalado. En liaj rakontoj legiĝas ne pecoj izolitaj kaj hazardaj, sed kompletaj eventoj ligitaj strikte kun revolucia ŝtormo de la tuta epoko kaj prezentitaj laǔ objektiva reguleco de la vivo. Li ne sole priskribis kamparanojn el la maljuna generacio, sed ankaǔ modlis figurojn de junaj ruranoj, firme marŝantaj sur la revolucia vojo. Rilate al la maljunaj kamparanoj, li kaj prezentis iliajn mizeron kaj konservativecon kaj vidigis vekiĝon kaj novvivecon ĉe ili. La herooj en liaj verkoj ĉiam glimas per densa koloro de revolucia optimismo. Li mem diris, ke en lia koro brulas indigna flamo kontraǔ la objektiva realo (En lia artikolo "Kiel Mi Rilatiĝis kun Literaturo", en libro "Mi kaj Literaturo" eldonita en 1934, p. 41). Li entreprenis la literaturan verkadon ĝuste por "distranĉi la maljustan mondon, ĝis fine la homaro ne havos por ĉiam ian ajn maljuston!"
Post eksplodo de la Kontraǔjapana Rezistomilito, Folipurpuro forlasis Ŝanhajon kaj revenis al sia naskoloko. Li komencis surpaperigon de romano "La Suno Leviĝas de la Okcidento", jam plurjare fermentintan en lia cerbo. Sed ve, apenaǔ li finis nur iom pli ol 40 000 ideogramojn, malriĉo kaj malsano senkompate forkaptis lian vivon, tiom junan kaj tiel talentan!