• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-17 16:34:21    
La Deziro de Infano

cri

Depost transloĝiĝo al nova etaĝdomo, la loĝkondiĉo de la familio de Ĵonjo multe ŝanĝiĝis. Nun, sidante sur sofo ŝia patro jam ne bezonas fleksi la gambojn. Kaj la avo povas ludi tajĝiĉuan* eĉ en la ĉambro. "Jen kiel ĝoja vi estas!" diris la avino kun rideto al la avo.

Kiel membro de la familio, Ĵonjo ŝajne ne tre kontentas pri tio. Komence ŝi veturis de unu ĉambro al alia per tricikleto kaj kriis hupe. Sed nun ŝi tute malviglas. Tuttage ŝi jen paŭtas foliumante infanan bildgazeton, jen senpense sidadas sur bambua seĝeto. Nur en la tempo, kiam ŝi aŭskultas la porinfanan disaŭdigon "Trumpeteto" aŭ birdeto preterflugas antaŭ la balkono, ŝiaj grandaj okuloj ekbrilas.

La avo nutras la birdeton en la kaĝo kaj ridetante diras: "Ĵonjo, recitu por mi poemon?"

"Jes." Ĵonjo kapjesas.

Anser, ansero, ho ansero,

Kantas kun kapo al ĉielo.

La blankaj plumoj ludas ondojn;

La ruĝaj palmoj pentras rondojn.

Hodiaŭ ŝi recitas tre malrapide.

"Hm, tre bone, nun alian."

La poemon Ĵonjo ripetas per trema voĉo.

"Aj, ankoraŭ la saman vi recitis. Mi instruis al vi pli ol tridek poemojn!"

"Mi amas nur ĝin!…" Ĵonjo turnas sin duone. Larmoj perlas sur la vangojn.

Dum siesto infana voĉo penetras en la orelojn de la avo:

"Kiel bela via ruĝa beko! Bonvolu kanti al mi, ĉu bone?"

"Kial ne? O – mi jam komprenas, kion vi deziras!"

"Ve – tiel? Mi ellasu vin el la kaĝo, sed, vi devas fari ion por mi: Rapide flugu al la antaŭ korto kaj diru al Jenjo, Manjo kaj Bonjo, ke mi tre sopiras al ili kaj ankaŭ al la malgranda kabano. Diru al ili, ke ili ne transloĝiĝu al etaĝdomo, ĝi estas kiel granda kesto, en kiu estas sufoke, mallibere."

"Rapidu, ne zorgu min, mia avo estas bona…"

La birdeto kun ruĝa beko forflugas kun svingiĝantaj flugiloj.

Sed la avo, kvankam surprizita, ne moviĝas en la lito. Ĵonjo staras rigide sur la balkono kaj fikse rigardas malproksimen. Ĉu la birdeto forbekis ŝian koron? Aŭdiĝas obtuza bruo de argano el malproksima loko.

"Kesto, kesto…" murmuras la avo mallaŭte. Subite liaj okuloj eklumas. Li leviĝas kaj vekas la maljunan kunulinon. "Maljunulino, ne estas ankoraŭ vartejo en nia kvartalo. Ni do fondu infanan ludejon en nia hejmo, ĉu bone?"