• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-18 15:19:56    
Fiksformaj poemoj de la ĉina dinastio Song

cri

En la ĉina literaturarta trezorejo prele brilas poemoj klasikaj. Hodiaŭ ni iom parolu al vi pri ĉinaj fiksformaj poemoj. Tiuspecaj poemoj aperis en la ĉina antikva dinastio Sui de antaŭ ĉirkaŭ 1300 jaroj, tamen floris en la tempo de la dinastio Song de la 10-a jarcento ĝis al 12-a. En tiu tempo literaturoj verkis grandnombron da belaj, popularaj kaj vaste ŝatataj fiksformaj poemoj. Tiuj poemoj temas vaste, belas lingve kaj havas tre altan literaturan valoron. Hodiaŭ ni iom parolu al vi pri fiksformaj poemoj de la tempo de la dinastio Song.

Ĉinaj fiksformaj poemoj origine estis tekstoj de popularaj kantoj cirkulantaj inter popolanoj. Iliaj lingvaĵo estas facile komprenebla kaj melodioj venintaj ĉefe el la popola muziko de la nacieco Han. La konservataj plej fruaj fiksformaj poemoj estas verkitaj de la granda poeto Li Bai de la dinastio Tang laŭ la melodioj Yi Qin'e kaj Pusa Man.

La evoluo de la fiskformaj poemoj strikte ligiĝis kun la evoluo de la ekonomio. En la tempo de la dinastio Song, dank' al la evoluo de la agrikulturo, senprecedence prosperis ankaŭ la industrio kaj komerco. Aperis ege evoluintaj urboj, sekve estiĝis vasta socitavolo de urbanoj. En la urboj floris kantejoj kaj dancejoj, kio liveris gravan kondiĉon por la evoluo de la fiksformaj poemoj. Laŭ historiaj notoj en la tempo de la dinastio Song estis pli ol 1 700 poetoj, kiuj postlasis al ni pli ol 20 milojn da fiksformaj poemoj. Tiuj poemoj atingis senprecedencan maturecon kaj popularecon ĉu melodie, ĉu stile, ĉu ritme. En la ĉina literatura historio, tiu tempoperiodo servis kiel plia zenito de poemverkado krom la tempo de la dinastio Tang.

En la dinastio Song, la evoluo de la fiksformaj poemoj dividiĝis en du etapojn, tiu de la norda Song kaj tiu de la suda Song.

La fiksformaj poemoj de la norda Song evoluiĝis sur la bazo de la poemoj de la dinastio Tang. Regis tiuetape du ĉefaj stiloj, sentimentale implica kaj senĝene libera.

Poetoj de la implica stilo estis Yan Shu, Ouyang Xiu, Liu Yong kaj aliaj poemoj klare distingiĝas unuj de aliaj. Ekzemple Yan Shu kaj Ouyang Xiu siatempe servis kiel oficistoj kaj vivis komforte, sekve iliaj poemoj temas ofte pri renkontiĝoj, festenoj, ekskursoj, belaj pejzaĵoj, amo inter viro kaj virino kaj ilia sentimentaleco, estas plenaj de aristokrateco kaj spegulis la senzorgan vivon de la supera socitavalo de tiu tempo. Iliaj poemoj plenas de belaj frazoj kun treega sentimentaleco. Liu Yong dum sia tuta vivo sin okupis pri poemverkado, sekve li estis siatempe la unua profesia poeto. Li faris krean klopodadon en la fikspoema kampo kaj lerte uzis vulgarismon kaj rakontan manieron por esprimi komplikan enhavon harmonie kombinante priskribon de pejzaĝo kaj rakontadon kun sentoelverŝo.

La poemoj de tiuperiodaj poetoj priskribis ĉefe pri amsopiro inter gejunuloj kaj la stilo ĉiam estis febla malforta. Tiu stilo havis radikalan ŝanĝiĝon nur post kiam aperis poemoj de Su Shi.

Su Shi dum sia tuta vivo servis kiel prefekto kaj estis samtempe multkapabla kaj talenta literatura majstro. Li faris bravan kreivan klopodadon rilate al la temoj de la fiksformaj poemoj. En siaj poemoj li kuraĝe esprimis la noblan aspiron starigi meritojn, senĝenan personan karakteron kaj optimisman vivkoncepton. En la arto li kreis la stilon senĝene liberan kun forta kaj firma koncepto.

En la jaro 1126, ĉina norda naciminoritato Nuzhen atakis la dinastion Song, sekve la kortego retiriĝis al la ĉina suda parto. Tiu tempo ja estis la tempo de la suda Song. Akriĝis kaj komplikiĝis sociaj kontraŭdiroj. Justechavaj poetoj konsciiĝis, rezignis la feblan stilon kaj komencis versi pri patriotismaj temoj. Aperis grandnombro da patriotaj poetoj, kiuj postlasis al ni multon da senmortaj poemoj. Inter ili estis Xin Qiji, Lu You, Li Qingzhao kaj aliaj, kaj ankaŭ patriotaj generaloj kaj naciaj herooj, kiaj Li Gang, Yue Fei kaj Wen Tianxiang. Kvankam la lastaj ne estis poetoj, tamen la de ili verkitaj poemoj estas senmortaj kaj ideologie kaj arte. Plejparto da tiutempaj poetoj heredis la stilon de Su Shi. Aparte menciindas poeto Xin Qiji. Li levis la stilon de Su Shi al pli alta nivelo. Li postlasis al ni pli ol 600 fiksformajn poemojn.

Inter al poetoj de la dinastio Song troviĝis poetino Li Qingzhao. Ŝi estis tipa poetino de la stilo sentimentale implica. Ŝiaj poemoj modlis klare distingan kaj perfektan artan figuron kaj plene esprimis ŝian fortan senton. En ŝiaj poemoj perfekte kombiniĝis la du stiloj de tiutempaj fiksformaj poemoj, tial ŝiaj poemoj atingis tre altan artan nivelon.