• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-18 17:30:17    
La spacosondilo"Pioniro dek"

cri

La konkerado de la spaco komenciĝis la 4-an de oktobro 1957, kiam Sovetio forsendis al la spaco la unuan sputnikon "Sputniko 1". Kaj kio okazis ĝis nun? Oni sendis unue bestojn (la hundinon Laika) kaj poste homojn al la spaco (la unua kosmonaŭto estis Gagarin en 1961), kaj la 21-an de Julio 1969 la astronaŭto Amstrong staris ambaŭpiede sur la lunsurfaco.

Nun oni parolas pri la rekordo restadis en la spaco (212 tagojn), pri la alveno de spacosondiloj al Marso ( "Vikingo 1" kaj "Vikingo 2" en 1976), al Venuso ( "Venuso 15" kaj "Venuso 16" en 1983), al la orbito de Saturno ( "Vojaĝanto 1" en 1980 kaj "Vojaĝanto 2" en 1981), aŭ pri la sukceso de la spaconavedoj "Kolumbio" kaj "Defianto" (Challenger) inter 1981 kaj 1983, de la eŭropa raketo ""Ariano" (1983) de la ĉina kaj hindaj sputnikoj, de la unua usona privata raketo "Konestogo 1", ktp…, kaj preskaŭ forgesas unu el la plej gravaj kaj belaj sukcesoj kaj aventuroj de la homaro: la 13-an de Julio 1983 la spacosondilo "Pioniro dek" estis la unua objekto fabrikita de homoj, kiu forlasis la sunan sistemon, ĝuste je la 12-a G.M.T. En tiu momento ĝi havis la rapideco de 55.000 km/hore, kaj ĝi troviĝis 4800 milionojn da kilometroj for de la tero. Poe ke vi komprenu kion tiu distanco signifas, jen komparo, sed memoru, ke nun Plutono troviĝas cis la orbito de Neptuno: ni supozu, ke la Suno, anstataŭ ampleksi preskaŭ 1,4 milionojn da kilometroj je diametro, estus nur unumetradiametra sfero: nu, Merkurio estus pafilplumbero situanta 42 metrojn for de la sfero; Venuso, malgranda ĉerizo je 70 metroj; la Tero, alia ĉerizeto je 108 metroj; Marso situus je 163, kaj havus la amplekson de pizo; la asteroidoj estus sableroj kaj polvo flosantaj inter 300 kaj 400 metrojn for de la centro; Jupitero estus je 555 metroj kaj ŝajnus granda oranĝo; Saturno estus mezgranda oranĝo je 1000 metroj; mal- kaj mez-grandaj persikoj estus Urano kaj Neptuno, respective je 1980 kaj 3230; Plutono estus alia malgranda pizo je pli 4000 metroj for de tiu sfero. Tamen, ĉu vi kapablas imagi la veran distancon, ĉu vi povas pensi pri preskaŭ ses mil milionoj da kilometroj…?

"Pioniro dek", kiu estis forsendita la 2-an de marto 1972, ankoraŭ liveras informojn al la usonaj sciencistoj. Ĝi portas kun si oritan aluminian platon, por komunikiĝi kun iu ajn ekstersunsistema civilizacio, se tiu ekzistas.