• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-19 14:53:00    
Blanknaĝilaj delfenoj en Yangzi-rivero urĝe savendaj

cri

Lastatempe specialistoj de akvoanimaloj de Ĉinio avertis, ke oni nun nombras malpli ol 100 blanknaĝilajn delfenojn, la unuaklasajn protektatajn bestojn de Ĉinio. Se oni ankoraŭ ne alprenos specialan rimedon por urĝa helpo, la speco pereos en la venontaj 20 jaroj.

Bela animalo

Blanknaĝila delfeno, vivanta en Yangzi-rivero jam 25 milionojn da jaroj, estas unu el la kvin specoj de delfenoj, en plej malgranda nombro. Ĝi estas unuaklasa protektata animalo de Ĉinio kaj unu el la 12 pereontaj animaloj de la mondo. La blanknaĝila delfeno estas grizeta kaj havas belan formon de la korpo. Ĝi apartenas al balena familio kaj havas senŝanĝan temperaturon. Ĝi spiras per la pulmoj kaj fekundiĝas en la korpo. Ĝi estas mamulo kaj havas evoluintan cerbon saman al tiu de gorilo.

Blanknaĝila delfeno maturiĝas en la aĝo de 6 jaroj kaj la femala gravediĝas en ĉiu dua jaro kaj naskas unu aŭ du idojn post 10 monatoj. La femala estas pli granda ol la maskla kaj ĝia korpo longas 2.5 m. kaj pezas 170 kg., dum la maskla longas 2.2 m. kaj pezas 125 kg. Blanknaĝila delfeno ŝatas vivi grupe kaj la idoj ĉiam naĝas inter la maturiĝintaj. Blanknaĝila delfeno vivis tiom longe en malklara akvo de la rivero, kaj ĝia vidado degeneris. Sed ĝi havas bonan aŭdon pro la sonricevilo sur la globforma nazpinto. Pere de sonondoj ĝi trovas kaj kaptas manĝaĵon. Ankaŭ la haŭto de delfeno estas neordinara, ke ĝi konsistas el du tavoloj, inter kiuj estas multaj tubformaj spongecaj substancoj, kiuj glitas por moderigi la baron de la akvo dum naĝado. Kiam la delfeno naĝas en ekstrema rapideco, eĉ torpedo ne povas superi ĝin. Sciencistoj diris, ke blanknaĝila delfeno valoras ne nur por homa distrado, sed ankaŭ por scienca esplorado rilate bionikon, biologion, arkeologion, militan sciencon kaj multajn aliajn fakojn.

Mizera sorto

Respondeculo de la esplora bazo de blanknaĝila delfeno sub la Ĉina Akademio de Sciencoj diris, ke komence de la 80-aj jaroj de la lasta jarcento oni nombris ĉirkaŭ 400 blanknaĝilajn delfenojn. Sed en 1986 oni nombris nur 300 en 48 grupoj. En 1990 oni nombris malpli ol 200 kaj en 1994 malpli ol 100. Kiam ĝi reduktiĝas al la nombro nemultigebla, ĝi jam venas al pereo. Kalkulante laŭ la rapideco de malmultiĝo de la nombro de la blanknaĝilaj delfenoj en Yangzi-rivero, la specialistoj avertis, ke en malpli ol 10 jaroj restos nur kelkaj blanknaĝilaj delfenoj kaj la speco nesaveble malaperos pro endogamio kaj genodegenero, malgraŭ ajna klopodo de homoj.

Oni atribuas la danĝeran situacion de blanknaĝilaj delfenoj al la homoj. Enketado montris, ke violenta morto de blanknaĝilaj delfenoj estis kaŭzita de ŝiphelicoj. Kaj la aliaj kaŭzoj de malmultiĝo de blanknaĝilaj delfenoj estas kontraŭleĝa kaptado, malpuriĝo de la akvo de Yangzi-rivero, kontraŭleĝa sablofosado ktp.

La situacio de la blanknaĝilaj delfenoj en la naturo estas ege maltrankviliga, kaj ankaŭ la stato de la bredataj delfenoj ne vidigas luman estontecon. Qiqi estis la unika bredata delfeno, kiun oni kaptis en 1980. Ĝi mortis en la 14-a de julio de 2002 pro senileco, en la aĝo de 25 jaroj.

Kriza stato

Informiĝinte pri la stato de la blanknaĝilaj delfenoj, iuj alilandaj specialistoj antaŭdiris: "Blanknaĝila delfeno estos la unua animala speco, kiu pereos pro la homa aktivado." Blanknaĝila delfeno estas unika animala speco en Ĉinio kaj oni neniam sukcesis en ĝia arta reproduktado, kaj krome la speco ne estas konservata en aliaj landoj, kaj damaĝo pro ĝia pereo estos neriparebla.

Maltrankvilaj sciencistoj multe klopodis por savi la specon kaj elmetis multajn metodojn, ekzemple surloka protektado, arta reproduktado, klonado, aliloka protektado k.s. Pro la pli kaj pli vigla homa aktivado kaj daŭra malboniĝo de la akva medio de Yangzi-rivero, la blanknaĝilaj delfenoj jam ne povas vivi kaj generi en Yangzi-rivero. Evidente la metodo de surloka protektado ne efikos.

Arta reproduktado estas unu el la efikaj metodoj por savi la pereontajn animalajn specojn. Sukcesa arta reproduktado de pando, aligatoro de Yangzi-rivero kaj aliaj raraj animaloj savis ilin el pereo. Sed arta reproduktado de delfenoj estas tre malfacila. En la pasintaj 20 jaroj oni multe klopodis por arta reproduktado de blanknaĝila delfeno, sed longa distanco restos por atingi la sukceson.

Ĉu oni povos kloni ĝin? Kaj specialistoj asertis pesimisme, ke ebleco de sukcesa klonado estas preskaŭ nulo. Por kloni iun specon oni bezonas komplete koni ĝin, sed nun oni tre malmulte konis la generadon de la blanknaĝila delfeno. Krome nun mankas delfeno-portanto por klonado. Eĉ se oni sukcesos en klonado, la speco ankoraŭ pereos pro la malapero de varieco de la genoj kaj malaltiĝo de adaptiĝemo al la ŝanĝiĝo de la medio. Tial oni ne povas meti la esperon sur klonadon. Specialistoj montris, ke transloĝigo de delfenoj estas la unika kaj lasta praktikebla metodo por savi la blanknaĝilajn delfenojn el pereo. Ili proponis kapti laŭeble pli multajn delfenojn en Yangzi-rivero kaj transloĝigi ilin en la rezervejon Tian'ezhou speciale pretigitan por ili proksime de Ŝiŝou kaj en la basenon speciale pretigitan por blanknaĝilaj delfenoj en la Instituto de Akvoanimaloj de Wuhan sub la Ĉina Akademio de Sciencoj. Alia speco de delfeno - rivera delfeno - jam estis sukcese transloĝigita kaj reproduktita en Tian'ezhou. El tio oni povas ĉerpi sperton por transloĝigi blanknaĝilajn delfenojn. Se oni sukcesos kapti dekkelke da blanknaĝilaj delfenoj masklaj kaj femalaj kaj bredos ilin en la rezervejo Tian'ezhou, reproduktiĝo de blanknaĝilaj delfenoj estos espereblaj.