• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-19 15:06:27    
"Radikoj kaj Burĝonoj" en Ĉinio

cri

La 30-an de novembro de la pasinta jaro 300 instruistoj kaj lernantoj el dekoj da grupoj "Radikoj kaj Burĝonoj" el elementaj, mezaj kaj altaj lernejoj de Pekino, Tianjin kaj Hangzhou venis en Jingŝan-lernejon de Pekino kaj tie montris siajn fruktojn pri protektado de animaloj kaj loĝkvartala medio per tabeloj, modeloj kaj grafikaĵoj. Dr. Jane Goodall, mondfama zoologo, antropologo, mediologo kaj paca kuriero de UN, sesafoje venis en Ĉinion kaj tie ŝi faris brilan prelegon kun la temo "Vojaĝo de Espero". Ŝi donis premion "Atingoj de Radikoj kaj Burĝonoj" al 14 grupoj "Radikoj kaj Burĝonoj" de Pekino kaj Tianjin. Ŝi diris, ke ŝi estas ĝoja, ĉar ŝi vidis, ke ĉinaj geknaboj bone konas la gravecon de mediprotektado kaj pli kaj pli da homoj interesiĝas pri protekto de animaloj kaj medio.

Februare de 1991, en Tanzanio kolektiĝis 16 geknaboj el 8 mezlernejoj. Sur la teraso de la domo de Jane Goodall ili faris varman diskuton pri protekto de animaloj kaj aliaj problemoj. Reveninte sian lernejon, tiuj junaj homoj fondis mediprotektan grupon kune kun siaj samideanoj. De tiam, iniciatite de Goodall kaj helpate de multege da fervoraj lernantoj kaj instruistoj, la movado "Radikoj kaj Burĝonoj" por mediprotektado kaj humanisma edukado disvastiĝis tra la tuta mondo. Hodiaŭ 500 grupoj el antaŭlernaĝaj geknaboj kaj lernantoj de diversaj lernejoj viglas en Ĉinio kaj aliaj landoj. Ilia aktivado estas alte taksata de la registaroj de diversaj landoj kaj UN.

Jane Goodall diris, ke "Radikoj kaj Burĝonoj" aludas geknabojn tra la tuta mondo. Ili, firmaj kiel radikoj kaj elastaj kiel burĝonoj, povas trapenetri fortikajn murojn kaj porti novan esperon al la tuta mondo.

En Ĉinio Jane Goodall estas bone konata. En la aĝo de 26 jaroj ŝi unusole venis en primitivan ĝangalon de Afriko kaj tie ekvivis kune kun ĉimpanzoj kaj esploris dekojn da jaroj. La legenda travivaĵo de tiu brava anglino forte kortuŝis la ĉinan popolon kaj precipe la geknabojn, kiuj prenis ŝin kiel idolon. Por diskonigi sian proponon ŝi vojaĝis al multaj lokoj de la mondo. En 1998 ŝi unuafoje vizitis Ĉinion kaj rimarkis, ke la ĉinoj deziregis la sciojn pri mediprotektado kaj volontis fari mediprotektan laboron. Poste la movado de "Radikoj kaj Burĝonoj" rapide disvolviĝis en Ĉinio. Septembre de 2000 la Instituto de Jane Goodall fondis kabineton pri media edukado en Pekino. En la sekvantaj 9 monatoj aperis 100 tiaj grupoj en Pekino, Ŝanhajo, Zhejiang, Yunnan kaj aliaj lokoj de Ĉinio. 2 mil lernantoj kaj instruistoj ricevis trejnadon pri media edukado.

"Radikoj kaj Burĝonoj" estas postlecionaj grupoj organizitaj de la lernantoj mem. La malpli-ol-8-jaraj infanoj aktivadas gvidate de instruistoj, kaj la lernantoj de elementaj, mezaj kaj altaj lernejoj faras sian aktivadon memvole, tute sen inverveno de instruistoj kaj aliaj plenkreskuloj. La infanoj mem elektas projekton, ellaboras planon kaj faras raporton. Ili mem solvas problemojn kaj kolektas mondonacon.

"Scioj, kompreno, daŭra penado kaj profunda amo" estas principo elmetita de tanzania grupo antaŭ kelke da jaroj. Nun ĝi fariĝis ĝenerala principo de la aliaj grupoj de la tuta mondo.

Kelke da knabinoj de elementa lernejo de Ŝanhajo rimarkis, ke sur konstruejo arbo estis subpremata de konstruaj materialoj, ili do formovis ilin. Ilia ago kortuŝis la konstruistojn, kiuj do transplantis la arbon en lernejon kaj nomis ĝin arbo de espero. Ĉiuj tiuj knabinoj estas membroj de la grupo "Radikoj kaj Burĝonoj".

En Jingŝan-lernejo aktivadas grupo "Radikoj kaj Burĝonoj". Ĝi proponas, ke oni ne plu uzu la unufojajn manĝilojn. Ĝiaj membroj ĉiam mem portas manĝilon por tagmanĝo. Ili proponas tion ankaŭ al siaj gepatroj.

En Tianjin iu tia grupo sin okupas pri liberigo de suferantaj malgrandaj bestoj. Per diversaj manieroj ĝi apelacias al la socio: La bestoj, samkiel homoj, havas sentimentalecon kaj scias vivon, tial oni devas kompreni kaj protekti ilin.

En Wenzhou de Zhejiang-provinco la grupo "Verdaj Okuloj", spite danĝeron, persekutis leĝo-atencintajn ĉasistojn kaj vendistojn de sovaĝaj bestoj kaj liveris aŭtentikajn materialojn al la leĝaj organoj. Pro tio ĝi ricevis Mediprotektan Premion por Eminentaj Gejunuloj nome Ford-aŭtomobilo en 2001 kaj Premion por Fruktoj de "Radikoj kaj Burĝonoj" en 2002.

Membroj de la grupoj "Radikoj kaj Burĝonoj" faris enhavoriĉan aktivadon en postlecionaj horoj kaj vekis atenton de la lokaj loĝantoj pri bestoj kaj medio de la loĝkvartaloj. Pluraj el ili diris, ke ili trovis la riĉan enhavon de la homa vivo kaj ĝojon en feliĉigo de aliaj homoj kaj bestoj.

S-ro Ni Yinong, biologia instruisto de dependa mezlernejo de la Pekina Universitato, energie subtenas kaj kuraĝigas la geknabojn en la postleciona aktivado. Li opinias, ke la aktivado de "Radikoj kaj Burĝonoj" estas utila al la geknaboj por respekti kaj simpatii ĉiujn vivojn, kompreni kaj protekti la homan medion kaj alispecajn kulturojn kaj kredojn kaj realigi ilian bondeziron en la praktiko. Havigi al la homoj fidon kaj konfidon estas celo de "Radikoj kaj Burĝonoj".

Roger A. Hart, fakulo pri la monda media edukado, diris, ke en la media movado ofte vidiĝas la aktivado partoprenata de infanoj "por savi la teron" kaj nur serioze trakti ilian partoprenon kaj rekoni iliajn kapablon kaj forton povas garantii, ke ili ĉiuj ludu sian valoran rolon en la daŭra disvolviĝo.

Jane Goodall deziras kunlabori kun aliaj mediprotektaj projektoj de Ĉinio por ke oni pli bone protektu la naturan mondon kaj ĉiujn vivulojn kaj reaperigu la belan naturon en la urboj.

Ĉinio donis vastan spacon al la neregistara internacia mediprotekta organizo. Nun krom la Instituto de Jane Goodall, viglas en Ĉinio ankaŭ aliaj neregistaraj internaciaj mediprotektaj organizoj.