• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-19 17:13:05    
Bonodoras la Floro de Soforo

cri

La vesperruĝo arde brulas, kvazaŭ rostante la arbopintojn. Sed la montvilaĝo sin trovas pli kvieta. Ĉe la vilaĝfino staras soforo en prospera florado kaj la vesperruĝo sorbas ĝian aromon.

Sub la arbo sidas avino, ŝia verto estas preskaŭ tute kalva kaj nur tufo da grizaj haroj hirtas sur la okcipito. Ŝia vizaĝo estas plena de sulkoj, kun okulkavoj profundaj kaj vangostoj altaj, kvazaŭ bruna ŝtono. Sur ŝiaj nudaj kaj malgrasaj brakoj kun malstreĉita haŭto estas brunaj makuloj kaŝtanecaj. Ŝi, karesante du kokidojn, trankvile sidas, vizaĝe al la subiranta suno, kvazaŭ ŝi sentus kontenton por ĉiam.

Apude de ŝi staras kvabino en la aĝo de 12-13 jaroj. Ŝi estas tiel bela kiel la vesperruĝo. Ŝi havas pufvangojn, helajn okulojn kaj ruĝajn lipojn, ĉio estas tiel freŝa kiel floronta sofora floro. Ŝi sidas ĉe glata kaj granda ŝtono, sur kiu kuŝas skatolo kun krajono, kajero kaj kelkaj maĉgumoj. Per la dekstra mano kun plumo ŝi subtenas la mentonon kaj direktas la rigardon malproksimen. Ŝajnas, ke ŝi rigardas kiel al la plenĉiela vesperruĝo tiel ankaŭ al la avino.

Antaŭ ili trankvile fluas klara rivereto en la ora brilo de la krepusko. Ĉie regas silento.

Subite la knabito faras demandon, ŝia parolo ŝajnas veni el la senlima revo: "Avino, diru, por kio la homo vivas?"

"Kiel bela estas la suno kaj kiel bonodora estas la sofora floro," diras mallaŭte la avino.

"Avino, diru al mi. Alie, la hejmtaskon mi ne plenumos."

"Verdire, mi vivis ĉirkaŭ 80 jarojn, kial mi ankoraŭ ne disponis tempon por rigardi la sunon kaj bone ĝui la soforan floron?"

"Avino, rapide diru, por kio la homo vivas?" la knabino jam perdas paciencon.

"Homo vivas nur por vivi, ne zorgu pri la kialo," diris senpense la avino.

"Avino, kiel vi travivis la vivon?"

"En tiu tempo ankaŭ mi ne volis vivi plu. Kiam via avo forpasis, mi intencis foriri kun li, sed mi ne povis forlasi vian patrinon. Tiam ŝi havis la aĝon kiel vi…"

"Avino, kion vi diris?"

"Por via patrino, mi ankoraŭ vivas. Ĉu tio ne estas mia vivo…?"

La knabino ne demandas plu. Ŝi nur rigardas al la subiranta suno kaj denove dronas en medito.

La suno estas kaj granda kaj ruĝa. La avino rediras mallaŭte al si mem: "Kiel bela estas la suno kaj kiel bonodora estas la floro de soforo."

Subite, vesperruĝa lumo brilas sur la vizaĝo de la knabino, ŝi komprenis kaj komencas skribi en la kajero du liniojn da vortoj: kiel bela estas la subiranta suno kaj kiel bonodora estas la floro de soforo.