• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-19 17:22:34    
Kamparano Wu Daoguo

cri

Wu Daoguo estas kamparano de la provinco Shandong, orienta Ĉinio. Li famiĝis pro la du aferoj: la unua, li transformis sian hejmvilaĝon de la plej malriĉa montvilaĝo en la faman riĉan vilaĝon; la dua, li konstruis en sia hejmvilaĝo ŝtatnivelan pitoreskan vizitindejon . Sed se vi renkontos lin la unuan fojon, li sin konigos al vi ke li estas centprocenta samaĝulo de la nova Ĉinio:

"Mi nomiĝas Wu Daoguo. Mia karesa nomo estas Guoqing (esperante Nacia Tago), ĉar mi naskiĝis en la unua de oktobro, 1949, en tiu tago fondiĝis la Ĉina Popola Respubliko."

55-jara Wu Daoguo, kun nigra hararo, rekta korpo, iom raŭka sed forta voĉo, aspektas pli juna ol li fakte estas. Li estas kamparano de la vilaĝo Zhubu, proksima al la urbo Weihai. Lia loĝejo estas bela duetaĝa domo. En la domo estas diversaj hejmaj elektraj aparatoj, ekster la domo estas korto kun prosperaj floroj kaj verdaj plantoj. La vilaĝo Zhubu havas belan pejzaĝon. Antaŭ ĝi fluas kristala rivereto, post ĝi sidas monto kun la ŝtatnivela pitoreska vizitindejo Shengshuiguan. En tiu medio bela kiel pentraĵo la vilaĝanoj pasigas trankvilajn feliĉajn tagojn.

La travivaĵoj de la 55-jara kamparano Wu Daoguo miniaturigis la disvolvan procezon de la nova Ĉinio. Li diris ke en la 55 jaroj Ĉinio disvolviĝis de la malriĉa kaj postiĝinta lando al la riĉa potenco, same li sin liberigis de la mizero kaj havas oran vivon. Li naskiĝis en malriĉa familio. 36 tagojn post lia naskiĝo lia patro mortis. Lia patrino sola vivtenis la ok infanojn. Tiun malfacilan vivon profunde memoras Wu Daoguo:

"Tiam mi havis nek ŝtrumpojn, nek ŝuojn, eĉ en la vintro. La manĝaĵoj estis ege mizeraj, nur velkitaj grenaj plantaĵoj kaj sovaĝaj legomoj. Ni havis viandon nur unufoje por unu jaro."

Wu Daoguo diris ke tiam nia ŝtato ĵus komencis la konstruadon, do estas nature ke la popolanoj vivis mizere. Sed lia hejmvilaĝo Zhubu, fermita en fora montregiono, ne havis rimarkindan ŝanĝiĝon dum longa periodo ĝis la sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento. Plenkreskinte li servis 6 jarojn en la Ĉina Popola Liberiga Armeo. Post kiam li eksiĝis kaj revenis hejmen, la vivo restis ankoraŭ malfacila. Li kaj lia novedzino loĝis en kabano kaj la jara enspezo de ili ambaŭ ne sufiĉis por aĉeti unu biciklon.

En la posto de la sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento Ĉinio ekplenumis la politikon de reformado kaj malfermo. Kamparanoj estis kuraĝigitaj por fari plurajn okupojn. Pro la laboremo kaj praktikemo Wu Daoguo estis elektita kiel la ĉefo de la vilaĝo. Li cerbumis kiel disvolvi la vilaĝan ekonomion. Dank' al la travivaĵoj en la armeo, li estas pli prudenta kaj multscia. Li la unua plantis fungon, nutris kokojn kaj vendis memfaritajn ĉiutagajn uzaĵojn. Poste li transprenis per kredito administradon de iu malprofita aŭtoriparejo por fabriki traktoran olepumpilon. La pumpiloj estis debitaj kaj li profitis jam en la unua jaro.

Post kiam la vilaĝanoj plibonigis la vivon sub lia gvidado, venis al li la nova ideo --- disvolvi turisman aferon per la loka riĉfonto:

"Disvolvi turismon estas la tendenco de la socia disvolvo. Ĉe ni estas du antikvaj valoraĵoj: miljara ginko bone kreskanta kaj montfonto ŝprucanta el ŝtonoj, nomata kiel ora bovlo."

Cetere sur la monto Shengshuiguan post la vilaĝo troviĝas malgranda taoisma templo. Wu Daoguo informiĝis ke de la templo originis iu branĉo de taoismo. Sin apogante sur tiuj riĉaj fontoj Wu Daoguo gvidis la vilaĝanojn konstrui la vizitindejon Shengshuguan en la komenco de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento.

Pasis dekkelkaj jaroj, Shengshuiguan jam fariĝis la 3A-a ŝtatnivela pejzaĝa vizitindejo. Laŭ la supren serpentuma montvojo vizitantoj povas spekti naturan fonton, majestan templon, miljaran ginkon, naŭdrakan pavilonon kaj stelearon kun skribaĵoj de pli ol 100 ĉinaj generaloj. Ĉiujare alvenas centmiloj da vizitantoj ĉinaj kaj alilandaj.

Dank' al la turismo vere riĉiĝis la vilaĝanoj de Zhubu. Kamparano Wu Yunsong informis nian raportiston ke sole per la turismo la jara pokapa enspezo meznombre superis 5 000 juanojn de Renminbi kaj pasintjare la tuta vilaĝo enspezis pli ol 7 milionojn da juanoj. Nun la vilaĝo Zhubu fariĝis fama riĉa vilaĝo kaj ĝiaj multaj junuloj estas amataj de alivilaĝaj knabinoj. Wu Yunsong diris:

"Antaŭe nia vilaĝo estis ege postiĝinta. Sub la gvidado de Wu Daoguo ni ekspluatis la vizitindejon Shengshuiguan. Ĉiuj niaj vilaĝanoj havas laboron. Plimultaj el ili sin okupas pri turisma afero. Multiĝas nia enspezo."

Wu Yunsong konigis ke Wu Daoguo estas forta kaj decidema kaj ĝuas altan renomon. Li gvidis ilin fabriki olepumpilon kaj konstrui la vizitindejon. Tio ne nur riĉigis la vilaĝanojn, sed ankaŭ protektis la medion. Pro tio la vilaĝanoj tenas dankemon al li. Sed Wu Daoguo ŝuldas tion al la bona politiko de la ŝtato:

"Informiĝinte de la parolo de nia antaŭa ŝtata gvidanto Deng Xiaoping pri energia disvolvo de turismo, mi ekhavis la decidon disvolvi turismon en nia vilaĝo. Turismo estas avantaĝo de nia montvilaĝo. Ni decidis disvolvi industrion ankaŭ pro la alvoko de la ŝtato: Sen industrio, ne estas riĉa vivo. Ni disvolvas la aferojn tute laŭ la politiko de la ŝtato. La praktiko pruvis ke nia vojo estas ĝusta."

Wu Daoguo diris ke la bona politiko de la ŝtato donis feliĉan vivon al la vilaĝanoj de Zhubu kaj ankaŭ riĉan vivon al liaj gefratoj en aliaj lokoj. Lia 98-jara patrino estas sana kaj vivas feliĉe. Liaj filo kaj filino ricevis bonan edukadon kaj laboras en la urbo Weihai. Heredante lian bravecon kaj laboremon, lia filo Wu Haiqing fondis sian manĝaĵan kompanion kaj decidis eksporti la bombonojn de la kompanio al aliaj landoj. Sinjoro Wu Haiqing sentoplene parolis pri la patro:

"De infaneco mi vivas sub la influo de la patro. Eĉ nun, kion ajn mi faras, mi ne min liberigas de tiu influo. Mi ne povas lin superi nun, sed li estas mia celo. Mi klopodas kuratingi tiun celon kaj deziras ke mi faros pli bone ol li estonte."

La posta generacio pene faras sian aferon, dume 55-jara Wu Daoguo ankoraŭ strebas en Shengshuiguan. Li diris ke la vizitindejo Shengshuiguan estas la riĉaĵo postlasita de lia generacio al la posteuloj, tial li devas pli perfektigi la turismajn instalaĵojn kaj daŭre protekti la montan arbaron kontraŭ ebla difektado de la disvolvo de la turismaj aferoj.