Zou Ji, oficisto de la regno Qi, estis tre impona kaj bela. Iumatene, surmetinte siajn veston kaj ĉapon, li rigardis sin mem en spegulo kaj demandis al sia edzino: "Kiu estas la plej bela, ĉu s-ro Xu loĝanta norde de la urbo aŭ mi?"
Lia edzino respondis: "Kompreneble vi. Kiel s-ro Xu povas sin kompari kun vi!"
S-ro Xu estis bela junulo lande konata en la regno Qi. Zou Ji ne kredis, ke li estas pli bela ol s-ro Xu. Tial li refoje demandis al sia plej juna kromedzino, dirante: "Laŭ vi, mi kaj s-ro Xu, kiu estas la plej bela?" La kromedzino respondis: "Vi certe."
Sekve, iu gasto vizitis Zou Ji, la lasta tuj demandis al la gasto: "Kiu estas la plej bela inter s-ro Xu kaj mi?" La gasto diris: "Li ne estas pli bela ol vi."
Poste, s-ro Xu vizitis Zou Ji, la lasta rigore observis vizaĝon, figuron kaj pozon de s-ro Xu. Li profunde sentis, ke li ne povas kompari sin kun s-ro Xu.
Vespere, Zou Ji serioze pensis kaj finfine komprenis. Li diris: "Mia edzino tial diris, ĉar ŝi amas min; mia kromedzino tial diris, ĉar ŝi timas min; ankaŭ la gasto diris ke mi estas pli bela, ĉar li volas peti ion de mi, tamen fakte mi ne estas pli bela ol s-ro Xu."
La rakonto diras al la homoj, ke oni devas forigi la falsajn kaj konservi la verajn.
|