• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-22 15:35:42    
Du Obusaj Fragmentoj

cri

Malfeliĉege estas, ke mi okupiĝas pri tiu profesio de kremaciisto. Oni postulas ankaŭ t.n. servopozon en nia okupo – rilatiĝi kun mortintoj la tutajn tagojn. Kiel mi kondutu? Ĉu mi diru al familianoj de mortintoj: "Bonvenon al vi!" Pura ridindaĵo! Eĉ la vortoj "Ĝis la revido" povas ilin iriti la tutan monaton.

Verdire, ju pli da kritikoj pri mi, des pli da bonoj por mi, ĉar ili ludus pli grandan rolon ol mia petskribo pri ŝanĝo de laboro. En la fino de la lasta jaro, mi jam ŝanĝus la laboron, se la maljuna buroestro ne venus al nia funebroservo por ordigi laboron. Ĝuste kiam nia estro tediĝis de mia senĉesa ĝenado, li venis kaj tuj turnis sian atenton al mi. li interparolis kun mi kvar fojojn en malpli ol unu monato. Kvankam li ĉiam diris, ke tio estas nur divido de la laboroj en la socio, kaj eminentuloj povas aperi en ĉiuj profesioj, tamen tiuj formalaj vortoj neniam min kortuŝis. Sed li tamen estas buroestro kaj kondutis ĉiam sincere al mi, kaj mi ne devas min troigi. Kaj plie, post kiam li skribis al mia amatino, ŝi jam ne plu postulis ĉesigon de niaj rilatoj, kvankam ŝi ankoraŭ ne promesis okazigi nian geedziĝan ceremonion.

Jam pasis pli ol du monatoj, de kiam la maljuna buroestro forlasis la funebroservon, sed li ankoraŭ sopiris pri mi. nu, iutage li telefone postulis, ke mi kremaciu la kadavron de lia malnova kunbatalanto, kaj diris, ke la familianoj de la mortinto prenu lian cindron en tiu tago. Tio montris, ke li ne rigardis min kiel fremdulon.

Kiam mi eliris el la kremaciejo, portante la cindrujon en la manoj, tuj renkonte al mi venis du gejunuloj en la korto. Ili videble estas samaĝaj kiel mi, kaj la virino ŝajne estas iom pli aĝa ol la viro. Ŝi faris la mienon severa, kaj ŝiaj okuloj ŝvelis de larmoj. Preninte la cindrujon el miaj manoj, ŝi demandis kun larmoj en la okuloj:

"Majstro, ĉu vi vidis du obusajn pecetojn en la cindro?"

Mi estis konfuzita de ŝia demando, ĉar antaŭe mi renkontis iujn familianojn de mortintoj serĉantajn ordentojn en cindro. Estas mirinde, ke ĉi tiuj tamen serĉas obuserojn!

"La afero estas, ke mia patro vundiĝis en la militaj jaroj, kaj restis en lia korpo du pecetoj da obuseroj…" Plorsingultante, la junulo klarigis al mi. Mi ekkomprenis kaj tuj malfermis la ujon, en kiu vere troviĝis la du menciitaj obusfragmentoj en grandeco de ungo.

Ŝi firme premis en la manoj la du obuserojn perdintajn koloron pro la bruligo. Tremo trakuris ŝian malfortikan korpon, kaj ŝi jam sufokiĝis pro singultado. Ŝi elpoŝigis per la tremanta mano plenmanon da disŝiritaj paperfolioj, kiuj forflugis en vento kun tuja malfermo de la mano, kiel la papermono uzita por funebri pri mortintoj en la antikveco… Pura superstiĉo! Tiuj disŝiritaj paperpecoj tute senigis mian ĵus aperintan respekton al ili.

Post ilia foriro mi kolektis kun scivolemo tiujn disŝiritajn paperpecojn kovritajn per ideografiaĵoj, kaj ilin kunmetis. Kvankam ili estis dispecigitaj, tamen mi ankoraŭ povis vidi, ke tiu paperfolio estis petskribo por translokiĝo al Pekino.

Du tagojn poste mi ricevis leteron de la maljuna buroestro, en kiu li skribis:

"Saluton! Kamarado Ĝang Bing. Dankon pro via afableco plenumi mian komision. Mia ĵus mortinta malnova kunbatalanto siatempe estis homo 'povohava', kiel vi diris. La du gejunuloj estas liaj gefiloj. La filo nomiĝas Ĉen Min, kiu laboras en mediohigiena buroo kaj servas tie kiel ŝoforo de stratpuriga veturilo; la filino nomiĝas Ĉen Ĵong, kiu iris aliloken en 1968 kaj fariĝis laboristino de iu malgranda fabriko. Ilia patro donis al ili nenion dum siaj vivtagoj. Kaj li lasis kiel heredaĵon al ili nur la du obusfragmentojn…"

La sekvantaj vortoj en la letero fariĝis malklaraj, kaj denove aperis antaŭ miaj okuloj tiuj paperpercetoj disflugintaj en vento…