• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-22 16:07:08    
Mitrakonto pri paffaligo de 9 sunoj fare de heroo Hou Yi

cri

Laŭ la ĉina mito en pratempo sur la ĉielo estis 10 sunoj, sekve la tero fariĝis bruligita tero. Estis heroo nomata Hou Yi, kiu paffaligis 9 sunojn kaj ebligis, ke la homoj sekure vivu sur la terglobo. Hodiaŭ ni iom rakontu al vi pri la heroo Hou Yi.

En pratempo, en la oriento estis loko nomata Tanggu, kie kreskis grandega arbo hiboskoa. Sur la arbo nestis 10 sunoj. Ilia patro estis la Orienta Ĉiela Imperiestro nomata Dijun kaj ilia patrino estis diino nomata Xihe. Ĉiumatene ĉe ekkrio de la jada koko de la ĉiela kortego, ili ĉiuj ellitiĝis. Tiam la patrino veturikis la orcaron tiratan de 9 drakoj kaj kunportis unu el la 10 sunaj filoj al la ĉielo por deĵoro. La ceteraj 9 sunaj filoj restis hejme ripozi.

La vivo ĉiutage ripetiĝis tute orde. Pasis jaroj post jaroj. La laŭorda vivo tedis la 10 filojn. Foje vespere ili kolektiĝis sur la branĉoj de la hibisko flustre diskutadis.

Matene de la sekva tago, antaŭ ol la patrino venis konduki unu el ili, ili ĉiuj kune kuris al la ĉielo.

Ve! Tio kaŭzis fatalon. La dek sunoj kuris tien kaj reen sur la ĉielo kaj la tero fariĝis preskaŭ maro da fajro. Brulruniĝis la tero, brulmortis la plantoj, brulsekiĝis la riveroj, sub la 10 sunoj fandiĝis eĉ kupro, fero kaj ŝtonoj. La homoj pro varmego sentis malfacilon eĉ en spirado kaj devis nur sin ŝirmi en kavernoj. Ili havis nenion por manĝi kaj trinki. Ĉiuj preskaŭ freneziĝis.

Yao, la imperiestro de la surtera homa mondo, vidante, ke la homoj vivis en plago estis ege maltrankvila, tamen li povis fari nenion alian krom pregi ĉiutage al la ĉiela imperiestro. Aŭdinte la pregojn de Yao, maltrankviliĝis ankaŭ la ĉiela imperiestro. Li opiniis, ke jam tro petolis la dek sunoj kaj necesis sendi al la tero ĉielan dion por iom puni ilin. Li do venigis ĉielan dion magian pafiston Hou Yi kaj diris: Vi plej bone persvadu ilin, ke ili revenu hejmen! Kun tiuj vortoj li donis al Hou Yi pafarkon kaj 10 sagojn kaj diris: Se ili ne obeos, timigu ilin per la pafarko kaj sagoj.

Laŭ la ordono, Hou Yi venis al la tero kaj laŭte admonis la 10 sunojn. Tamen tiuj 10 petoluloj tute ne aŭskultis, male petolis des pli senbride. La homoj forte koleregis kaj postulis Hou Yi severe puni ilin.

Hou Yi tiris la pafarkon kaj celante al unu el la 10 sunoj pafis. Tuj en la ĉielo eksplodis fajrglobo, flamoj ŝprucigis ĉien. Put! Io ruĝflama aĵo falis teren. Oni alpasis por rigardi kaj vidis, ke estis kolosa tripieda ora korvo.

Sur la ĉielo restis 9 sunoj, kiuj fuĝis ĉien por sin kaŝi. Arda ora radio kovris la tutan ĉielon. Hou Yi denove tiris la pafarkon kaj pafis al la sunoj. Kun ĉiu sago falis plu la sunoj unuope. En huraado de la homoj, Hou Yi paffalis sinsekve 9 sunojn. Tiam fariĝis agrable malvarmete.

La imperiestro Yao pensis, ke tro da sunoj estis plago, sed sen suno, kiamaniere la homoj kulturis plantojn por vivi? Necesas resti unu suno. Li rapide sendis iun, kiu elprenis la lastan sagon el la sagujo de Hou Yi kaj ĝin malkaŝis. Trovinte, ke ne plu estis sago, Hou Yi ĉesis.

Ekde tiam la restigita suno faris obeema. Ĉiu matene ĝi akurate leviĝis kaj vespere subiris por reveni hejmen, ne kuragante petoli senbride. La homoj denove iris al la riveroj por fiskaptado, al la kampoj por plantado kaj vivas ĝis nun feliĉan vivon.

Tamen kio okazis kun Hou Yi? Ĉar li pafmortis 9 filojn de la ĉiela imperiestro, sekve estis ekzilita al la tero kaj de ĉiela dio fariĝis ordinara homo. Tamen la homoj senescepte respektis lin, kiu paffaligis 9 superfluajn sunojn.