• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-23 14:19:06    
Jado de Heshi

cri

En la regno Chu, s-ro Bian He trovis necizelitan jadon sur monto, li tuj donacis ĝin al la reĝo Li. La lasta ordonis sian jadiston por fari distingadon. La jadisto diris: "Tio nur estas ordinara ŝtono!" Do, la reĝo Li pensis, ke Bian He certe estas trompisto. Li do ordonis dehakis la dekstran piedon de Bian He.

Post morto de la reĝo Li, la reĝo Wu regis la regnon Chu. Bian He denove donacis la jadon al la reĝo. Post distingado, la jadisto diris same kiel la antaŭa, ankaŭ li opiniis, ke tio nur estas ordinara ŝtono. Tial ankaŭ la reĝo Wu konsideris Bian He kiel trompiston kaj ediktis dehaki lian maldekstran piedon.

Post morto de la reĝo Wu, reĝo Wen heredis la tronon. Bian He ploregis en 3 tagoj kaj noktoj sub piedo de la monto Chu, braktenante sian jadon. Aŭdinte tiun aferon, la reĝo Wen tuj sendis homojn por demandi al Bian He, Pro kio vi estas tiel trista se la piedoj de multaj homoj estis hakitaj?

Bian He respondis: "Mi estas trista ne pro perdo de la piedoj, sed pro tio, ke la vera valora jado estis konsiderita kiel ŝtono, kaj mi, fidela homo estis konsiderita kiel trompisto, tio estas kaŭzo de mia malĝojo." La reĝo Wen tuj ordonis jadiston poluri la jadon kaj kiel atendite, ĝi vere estis rara valora jado, tial li nomis ĝin "Jado de He".

En la rakonto, per travivaĵo de Bian He, aŭtoro Han Fei volis diri, ke liaj politikaj opinioj ne estas akceptitaj de sia reĝo. Tamen oni povas lerni plu el la rakonto, tio estas, ke jadistoj devas omaĝi la jadon, reĝo devas distingi homojn kaj la homoj kiuj volas distribui trezoron, devas esti preta oferi ion por tio.