• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-23 16:28:07    
Maŭzoleo de Yue-reĝo (1)

cri

Sen hazarda eltrovo en la ĉina historio ne estus noto pri la triangula maŭzoleo. Komence de 1998, post arkeologia prifosado dum unu jaro kaj duono oni malkovris la maŭzoleon de Yue-reĝo, konstruitan antaŭ 2 500 jaroj. La maŭzoleo altiras publikan atenton per sia grandiozeco kaj originala formo.

La maŭzoleo situas ĉe la piedo de Yinshan-monto, Shaoxing, Zhejiang-provinco. Proksime de ĝi estas vasta te-arbaro kaj fore de ĝi ondas verdaj montoj kovritaj de densaj nuboj.

La maŭzoleo, ĉirkaŭita de fosaĵoj, areas pli ol 100 000 kvadratajn metrojn kaj la tombofoso profundas 15 metrojn. Arkeologoj konigis, ke antikvece, ĉe konstruado de la maŭzoleo, por faciligi en- kaj eliradon ĉe montodeklivo la laborantoj faris vojon rekte al la fundo de la maŭzoleo. Mi trovis, ke la tomba vojo estas tre larĝa, ke ĝi ebligas paralelan iradon al pli ol dek homoj. Mi iris enen ĉ. 50 m. kaj atingis la maŭzolean halon ekskluzive el gigantaj kvadrataj traboj el ligno. Ankaŭ la planko de la halo estis konstruita el tiaj traboj sternitaj sudnorden, kaj la muroj el tiaj traboj aranĝitaj en A-formo, tial la interno de la halo havas triangulan formon. Por garantii la strukturan stabilecon en la halo estas multaj vertikale metitaj traboj. La fundo kaj muroj konsistas el traboj, ĉiu kun sekco de 60-8- kvadrataj centimetroj. Ŝajnas al mi, ke tie estas entute centoj da traboj. Fakuloj diris al mi, ke por fari kvadratajn trabojn kun sekco de 80 kvadrataj centimetroj oni bezonas lignon kun diametro de almenaŭ unu metro. El tio oni povas imagi, kiom da jaroj kaj kiom da homoj oni bezonis por haki, segi kaj transporti tiel grandnombrajn arbojn. Tiuj lignaĵoj estas ebenaj kaj superbe poluritaj. Sciu, ke ĉio ĉi tio estas farita antaŭ 2 500 jaroj. Per kiaj instrumentoj oni faris tion en tiuj jaroj? La enigmo vekis ĉe ni grandan scivolemon.

La maŭzolea halo konsistas el tri grandaj ĉambroj: la antaŭa, meza kaj posta, kiuj nun estas bone konservitaj. Arkeologio konigis, ke dum konstruado antaŭ ĉio oni sternis tavolon da lignokarboj 1,6m dikan sur la fundo de la tombo-foso 46 m longa kaj 20 m larĝa. Post finkonstruiĝo de la halo oni tegis ĝin per 140 tavoloj da arboŝeloj kaj ekster la arboŝeloj oni metis tavolon da lignokarboj dikan je ĉ. unu metro. Post tio oni metis bonkvalitan koton en la tombofoson tavolon post tavolo kaj fine konstruis gigantan teramason sur la tombo. Jen per tiuj sciencaj metodoj oni efike preventis difektiĝon de la tombo kaj ŝirmis ĝin kontraŭ akvo.