• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-23 19:49:19    
HeKo n-ro 251 -- 2004 11 03

cri
HeKo estas la retagentejo de la establoj en la Pakto por la Esperanta Civito.
HeKo disdonas gazetarajn komunikojn pri la aktiveco de tiuj establoj.
HeKo entenas analizon pri la artikoloj, komentarioj, demandoj koncerne la Esperantan Civiton.
HeKo akceptas ankaŭ alies informojn, se la redakcio taksas ilin interesaj por la evoluo de Esperantio.
Jen estas informoj:
- POZITIVE EVOLUAS LA EKSPERIMENTA FAZO [Civita Banko]
(oficialaj el paktintaj establoj)
- BUNTA GAMO DE LITERATURO EN LA OKTOBRA NUMERO DE "LITERATURA FOIRO" [LF]
- "ESPERANTA SONGAZETO" APEROS KIEL KOMPAKTA DISKO [LF-koop]
- IMPRESA JAPANA MONATFINO [KCE]
- "INSTITUT ZAMENHOF" PLI KAJ PLI ENRADIKIGHAS [TIETo]
(diversaj neoficialaj)
- PLURAJ ANIMOJ EN LA AKADEMIO DE ESPERANTO
La subaj informoj estas senpage reprodukteblaj, kun la mencio "Heroldo Komunikas" aŭ "HeKo".
Legu pli en "Heroldo de Esperanto" kaj "Literatura Foiro", kaj en .
La personoj petintaj la civitanecon bonvolu aligi sin al la civitana diskutlisto.
POZITIVE EVOLUAS LA EKSPERIMENTA FAZO DE LA "CIVITA BANKO"
Pozitiva bilanco por la unua eksperimenta fazo de la "Civita Banko", kiu pormomente estas simpla fonduso, funkcianta kiel mandatsocieto.
La unuopaj klientoj (paktintaj establoj kaj individuaj gecivitanoj) de Fonduso "Pro Esperanto" (PEF) subskribas kontrakton kun la oficiala reprezentanto de la Esperanta Civito. Per tiu kontrakto ili mandatas la Fonduson pri la prizorgo de diversaj taskoj. La mandato baziĝas sur la normoj de la Svisa Kodo.
La taskoj varias laŭ la klientoj: ekzemple, iu establo komisiis PEFon zorgi pri siaj kreditoj en konto en Roterdamo, sed ne pri aliaj kontoj en aliaj landoj; individua civitano komisiis regule pagi certan sumon al iu orienteŭropa adreso; alia establo bezonas la samon, sed por societa konto en Londono; kaj tiel plu.
Laŭ la spertoj de tago al tago, la administrantoj de PEF trovas novajn solvojn. En julio 2004 okazis la unua alprunto de PEF al kliento kiu bezonis urĝe monon; en oktobro la dua, al alia kliento. La formulo en ambaŭ kazoj estis tiu de senintereza anticipo: nome, la kliento demonstris ke la sama sumo estas alvenonta de alia fonto, kiu tamen malfruos laŭ certa limdato -- tial estas kvazaŭ la kliento cedus al PEF tiun krediton, kontraŭ senintereza anticipo. La afero ambaŭkaze funkciis.
PEF administras relative malgrandajn sumojn: nur du klientoj deponis pli ol dek mil frankojn (la librotenado okazas en svisaj frankoj). Havi konton ĉe PEF estas tre oportune se:
a) vi bezonas manovri malgrandajn sumojn eksterlande;
b) vi deziras transformi iom el via bonhavo al forta valuto;
c) vi havas financajn rilatojn kun paktintaj establoj aŭ individua civitan(in)o;
d) vi deziras esti ĉiumomente informita pri la situacio de via konto.
Ekde somero 2005 ankaŭ establoj ne aliĝintaj al la Pakto rajtas havi konton (do kontrakton) kun PEF. Necesas tamen ke PEF-kliento rekomendu la novan klienton.
La kontoj ĉe PEF estas seninterezaj, sub certa sumo. La klientoj pagas nur komencan aĝion de 190 frankoj, kiu kovras ĉiun koston ĝis la spezado de dek mil frankoj. Ekde la dekmilunua oni pagas duan aĝion, kaj tiel plu po dekmiloj.
Ekde septembro 2004 PEF prizorgas ankaŭ la enkasigon de la unuaj dismoj (kadre de la Mutuala Rabata Sistemo aprobita de la Civita Forumo). Tio estas parto de la kvestoraj taskoj (parlamentaj kostoj, luo de la retejo, ktp).
Pliaj informoj:
BUNTA GAMO DE LITERATURO EN LA OKTOBRA NUMERO DE "LITERATURA FOIRO"
Per la uvertura aperigo de manuskripto de la vastekonata poemo "Vi estas maro" la revuo omaĝas la 80-jaran jubileon de William Auld.
Originala Esperanta literaturo en la oktobra numero de revuo "Literatura Foiro": rakonto "La domo" de Sten Johansson, poezia triptiko de Marie-France Conde-Rey, humuraĵo "Rememoroj pri dolĉa patrino" de Ruben Feldman-Gonzalez, poemo en prozo "Sablo-ŝtormo" de Christian Riviere. Okaze de la forpaso de la redakciano Johan Hammond Rosbach aperas bibliografio de liaj verkoj kaj recenzoj pri liaj libroj en revuo "Literatura Foiro".
Mondliteraturo: poemo "La spiro de la nokto" de Grytzko Mascioni en traduko de Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli, kun komentario de Giorgio Silfer, du junaj voĉoj el Brazilo en traduko el la portugala de Pekim Ten Vaz, rakonto "Doudou" de Isaak Babel en traduko el la rusa de Grigorij Arosev, paĝo el "Bonan tagon, tristeco" de Sagan en traduko el la franca de Perla Martinelli, ĉapitro el "Siddhartha" de Hermann Hesse en traduko de Bertil Nilsson.
Fakte "Siddhartha" estas parto de la temo "Esperanto kaj budhismo" traktata en la oktobra numero, ankaŭ per recenza eseo de Rolfo pri "Kelkaj faktoj pri la budhismo" de Gunnar Gallmo kaj recenzo de Venelin Mitev pri "La Dharmo-pado" tradukita de Gunnar Gallmo.
Perla Martinelli aŭtoras eseon pri Czeslaw Milosz. La numero vaste informas pri la mondkongreso de PEN Klubo Internacia okazinta pasintseptembre en la norvega urbo Tromso.
Per la bonveniga saluto de la vicprezidanto de KCE Perla Martinelli kaj la unua parto de la prelego "Komunikado kaj reprezento" de Giorgio Silfer, LF komencas aperigi la kontribuojn al la Simpozio pri la esenco kaj estonteco de Esperantio.
La dramaturgo Ljubomir Trifonchovski raportas pri naskiĝo de nova ĝenro en la verda teatro, per la spektaklo pri la polaj eventoj kadre de la Kultura E-Semajno en Chaudefono pasintan aŭguston.
Dimitar Haghiev komentarias recenzon en LF pri libro de Cherpillod. Radoslaw Nowakowski meditas pri la bezono de arto. En la oktobra numero la legantoj de "Literatura Foiro" povas sekvi la duan parton de la eseo "Pri la juda klerismo kaj Esperanto iom pli vaste" de Zofia Banet Fornalowa.
Revuo "Literatura Foiro" estas la plej longe senĉese aperanta literatura kaj kultura revuo en Esperanto: en 2004 estas la 35-a jarkolekto. Ĝin posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro. Organo de la Esperanta PEN-Centro. Ĉefredaktoro: Ljubomir Trifonchovski. Redakcia adreso: p.k. 26, BG-3000 Vraca (Bulgario), retadreso lofo@bluewin.ch . Perantoj en 37 landoj. Administrejo: LF-koop, CP 928, CH-2301 La C.haux-de-Fonds (Svislando), .
"ESPERANTA SONGAZETO" APEROS KIEL KOMPAKTA DISKO
Post dek du numeroj kiel kasedo, la sola (kvankam neregule) aperanta songazeto en nia lingvo komencos novan sezonon kiel kompakta disko.
"Esperanta Songazeto" estis elpensita de Giorgio Silfer en 1982, kaj de tiam produktata ĉe LF-koop. Ĝi donis gravan kontribuon al la radiofonia teatro, lanĉis novajn kantistojn (ekz. la ensemblo TEAM unuafoje diskoniĝis kasede per ESG), savis rarajn sondokumentojn. Interalie saviĝis la unuaj muzikaj diskoj: al detala retrospektivo pri la Esperanto-kanzono 1936-1986 estas dediĉita la tuta, speciala numero 6. Kaj la voĉoj de Julio Baghy kaj Edmond Privat prelege, de Kolomano Kalocsay kaj Gaston Waring.hien intervjue, de William Auld deklame, de Raymond Schwartz kabarete, ktp.
Teknikaj malfaciloj, ligitaj plejparte al la kostoj de surbendigado kaj de minimuma kvanto, bremsis la eldonadon dum la lastaj jaroj. Sed fine, en Svislando, estis trovitaj la favoraj kondiĉoj por la produktado: la dektria numero estas jam redaktata, kaj ĝi pretos kiel KD ene de la finiĝinta trijara laborplano de la kooperativo.
La tuta kolekto de "Esperanta Songazeto" estas aĉetebla kontraŭ 180 svisaj frankoj (120 eŭroj) ĉe: LF-koop, CP 928, CH-2301 La C.haux-de-Fonds (Svislando), .
IMPRESA JAPANA MONATFINO DE KCE
Iom da japana etoso travivis la partoprenantoj en la Oktobra Monatfino de Kultura Centro Esperantista, kie gastis kiel preleganto s-ro Tai Hisayuki. Kiel indas kun inĝeniero en telekomunikado, la ĉeestantoj spektis (partojn) de pluraj filmoj: interalie estis projekciita la kartuno "Nokto en la galaksia fervojo", el ĉarma rakonto de Miyazawa Kenji (1896-1933), kiu mem lernis Esperanton; rememore pri tio, kaj eble pro la fakto ke la protagonistoj havas italajn nomojn (Giovanni, Campanella), la reĝisoro situigis la historion en imagitan mediteranean landon kies lingvo estas (en la skribaj detaloj) Esperanto. La filmo, kiu iel memorigas pri "La eta princo" de Saint-Exup, estis tre ĝuinda danke al la interpretado kaj klarigoj de Tai Hisayuki. La verko de Miyazawa Kenji ekzistas libroforme en Esperanta traduko.
Alia spektindaĵo estis unika vidbendo, realigita en 1998 en Milano, kun intervjuo de Giorgio Silfer al William kaj Meta Auld. La prezento estis omaĝo al la ĉi-semajna okdekjariĝo de William Auld, kaj la teksto estos legebla en ekskluziveco en la decembra numero de "Literatura Foiro".
La semajnfino inkluzivis plej diversajn erojn: de klarigoj pri la japana flaŭro ĝis tipa flor-kartludo, de rakontoj pri sumoo kaj ĵudo ĝis informoj pri la socia vivo en Japanio. Kompreneble ne mankis demandoj kaj respondoj pri la japana Esperantio. Per sia loza kaj preskaŭ intimeca parolo s-ro Tai Hisayuki gvidis al trankvila sed intensa ekskurso, sur la komfortaj seĝoj de salono Klara Zamenhof en KCE, plurajn milojn da kilometroj for de Eŭropo.
La venonta Kultura Monatfino (27-28 novembro 2004) estos dediĉita al zamenhofologio: Francisko Degoul, prezidanto de Scienca Instituto Zamenhof, inaŭguros per prelegaro la jubileon de la Fundamento de Esperanto.
"INSTITUT ZAMENHOF" PLI KAJ PLI ENRADIKIĜAS
La 13an de septembro 2004 malfermiĝis la pordoj de la instituto. Pli ol ducent geknaboj nun lernas en ĝi. Unu el la plej gravaj organoj en la strukturo de lernejoj en Togolando estas la asocio de la gepatroj de la gelernantoj. Ĝi ĵus fondiĝis.
Ĉiu el la klasĉambroj de "Institut Zamemhof" havas ĉirkaŭ 45 sidlokojn kun tabloj. Sed la 23an de oktobro, en unu klasĉambro, la gvidantoj de la lernejo anstataŭigis la tablojn per aliaj seĝoj, por ke ĉiuj gepatroj trovu lokon. Kelkajn minutojn antaŭ la fino de la kunsido, estis neniu libera loko en la klasĉambro, kaj grumblis gepatroj: "Kial vi ne faru moveblan vandon inter du sinsekvaj klasĉambroj, ke en tiaj okazoj ĝi estu forigita, ke ĉiuj kunvenantoj trovu lokon. Jen ĉiuj lokoj en la klasĉambro estas okupitaj, dum ekstere estas pli ol tridek homoj. La gvidantoj de la lernejo memoru tion , kiam ili konstruigos aliajn klasĉambrojn".
Jes, pli ol cent gepatroj de la gelernantoj de "Institut Zamenhof" partoprenis la kunvenon. Kiam sonis la tria horo posttagmeze, komenciĝis la kunveno kun malpli ol dudek partoprenantoj. Kutime oni malfruas en tiaj aferoj, sed "Institut Zamenhof" edukas ne nur la gelernantojn sed ankaŭ ties gepatrojn. Tial ĝi tute ne atendis la malfruantojn. Dum sekvaj minutoj venis pli da homoj, kaj finfine la tuta ĉambro pleniĝis.

Iom da historio pri la starigo de la lernejo, prezentado de la laboro farita de majo ĝis oktobro 2004 kaj starigo de la asocio de la gepatroj de la gelernantoj precipis en la tagordo.
Komence s-ro GBEGLO Koffi klarigis kial la nomo de la lernejo estas ZAMENHOF. Li parolis pri la ideoj de Zamenhof, kiu rekonas en ĉiuj homoj nenion krom la homeco. Li aldonis, ke en tiu ĉi spirito okazas la instruado en la lernejo.
S-ro ATTAGLO Elom, la pedagogia direktoro de la lernejo, prezentis la laboron faritan. La gepatroj intervenis por demandi pri multo kaj faris proponojn, ke la instituto atingu sian celon, eduku la infanojn en paca etoso, ke ili havu ne nur diplomojn sed ankaŭ kaj precipe sciojn.
Kio plej gravas en la tuta afero, tio estas, ke la partoprenantoj subtenas la instruadon de Esperanto al siaj gefiloj, kaj pretas rilati kun la aŭtoritatoj, ke ili donu oficialan agnoskon ke la lingvo estu en la lernobjekto en la instituto.
La lasta punkto estis la starigo de la estraro de la asocio de la gepatroj.
Kvankam tiaj elektoj okazas ne facile, menciindas, ke tute glate elektiĝis la estraro. La prezidanto estas s-ro OCCANSEY (juristo); la vicprezidanto, s-ro MENSAH (inĝeniero pri agrokulturo); la sekretario, s-ro KOSSIVI (esperantisto kaj instruisto nun deĵoranta en inspektorejo), la kasistino estas frizistino, s-ino GLIKOU. La aliaj estraranoj estas s-ino DEGBE (vickasisto), s-ro ATTAGLO Elom (unua konsilanto), s-ro GOURE (dua konsilanto) kaj s-ino HOLONOU (tria konsilanto; edzino de esperantisto).
La partoprenantoj estas tute kontentaj pri la kunveno, ĉar ili ekkomprenas la celojn. Antaŭ ol disiĝi ili estas informitaj pri la Zamenhof-festo, kiu okazos la 15an de decembro en la lernejo.
La estraro de la asocio kunvenis la 26an de oktobro 2004 por starigi sian agadplanon. Punkto de tiu ĉi estas la demarŝoj al la aŭtoritatoj por la rekono de Esperanto kiel lernobjekto. La kunvenantoj profitis la okazon por nomumi s-ron GBEGLO Koffi partikulara konsilanto de la estraro de la asocio de la gepatroj de la gelernantoj.
(informis Gbeglo Koffi, TIETo)