• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-24 14:46:26    
Shen Chongwen: Matene...

CRI
Aǔroris. Regis silento. Troa silento gravedis je pafado kaj bombardado.
Maljuna kamarado embuskis, kvazaǔ hundo, en monta tranĉeo. Ĉifona vatvesto perfidis, ke li jam multe vidis, aǔdis kaj travivis, tial li estis kuraĝa kaj aplomba; kaj timis nek froston nek malsaton. Havante lerton kaj sperton, li kapablis defii ferŝtalajn hirundojn furioze flugantajn en la aero. "Venu, en cian patrinon! Mi frakasos cin, en 7 aǔ 8 pecojn!" Per eksvingo li ĵetis ion, pezan kaj nigran, al la malproksimo. Bum! – Svarmo da fumo, amaso da ŝtonoj kaj masoj da tero, konkure-rule, supren kaj disen. Nevidebla manego forte plugis kaj renversis multegon. Jen femuroj, man-fingroj, disŝiritaj kaj longigitaj internaĵoj, hirudeskaj intestoj kaj... kaj li kriis "Fiki cian praavinon! Ankoraǔ!!" Kaj alian pezaĵon li ekĵetis. Kaj tiam li estis almenaǔ duone freneza – ĉiaj bruoj en la aero lin nervozigis. "Venu! Nu...!" Jam la 3-an pezaĵon. Ĉiun fojon akompanis vulgaraj vortoj entenantaj forton kaj indignon.
Ne mortis la maljuna kamarado. Dio scias, kies ideo faris, ke kiel kutime kuraĝulo ne devas facile perdi la vivon. Kuglo ofte persekutas la dorson de kuranto kaj traigas ĝin, kaj jam kapute.
Tŝ... blinda kuglo; purpurkapa birdo forflugis super la kapo. Signalo. Unua guto da pluvo. Ripetiĝis la hieraǔa okazaĵo. Certe, certe venos mateniĝo post nigra nokto!
Ĉio pasis, ankaǔ la obskura nokto kaj terura silento. Mitralaj sonoj, en la foro. Jam aǔrore.
La maljuna kamarado etendis la manon kaj faris kaptan geston en la aero. Fakte per tio li konstatis, kien vento blovas. Ĉe li estis juna kamarado, studento, kun ŝtala kasko sur la kapo kiel signo, ke li venis antaǔ nelonge.
"Bonvole vin gardu, maljuna kamarado!" Jen raǔka voĉo de la studento.
"Esti gardema? Gardi vian imperiestrigan sorton! Por kio vi, ĉi tien?"
Silento. Sed baldaǔ, "Maljuna kamarado, post dekmil ŝtalaj kaskoj, hodiaǔ matene oni jam ne timos en sturmo mitralojn."
Kia stulto el la juneco! Mitralo elektas sole la verton anstataǔ trafi iun parton de la korpo? Tamen la maljuna kamarado ne ridis. Por ami la patrolandon malantaǔaj homoj aĉetas kaskojn, sed la surfrontaj ne deziras kaskojn – ili postulas kanonojn, mitralojn kaj kontraǔaviadilajn pafilegojn. Kiuj do donu tiajn armilojn? La studento opiniis la maljunan kamaradon iom stulta. Ĉu ne idioto povus esti tiom kuraĝa kaj riskema? Ĵetinte rigardon al la tero, la studento vidis ĉie palajn siluetojn. La tranĉeo ŝajnis nigra rubando, rampanta supren. Li demandis, "Maljuna kamarado! Kial vi venas ĉi tien, maljuna kamarado?"
"Kial mi venas ĉi tien? Nur diablo scias! Kial vi ĉi tien? Mi demandas vin! Saĝaj homoj ne venas, alvenintoj ne saĝas. Oni kuras suden, kun siaj valoraĵoj. Senhonte! Oni gardas la vivon por fariĝi imperiestro! Sed kiu gardu la teron?"
"Vi havas hejmon, ... kaj teron."
"Mi havas kampan teron kaj domaĝas? Mi havas tomban teron! La ulaĉoj invadas kaj okupas nian grasan teron! Ne hontige? Kleruloj ne timas honton, sed mi timas. Bum! La kapo krevas, la brusto enfalas, la korpo kuŝas en obusa kavo, putras, fetoras, kaj oni krias aǔ murmuras, 'Jen kia la maljuna kamarado, brava, ne forkurinta. Valoras lia morto...'."
Dirinte jam nenion, la studento faris kapton en la aero kaj rampis proksimen al la maljuna kamarado, ŝajne por lin kisi. Tiam denove aǔdiĝis la voĉo de la maljuna kamarado, "Kamarado, gardu vin! Ne estas ludo."
"Nu, iru imperiestriĝi! Jen al vi!" Li volis demeti la ŝtalan kaskon, kiu lin hontigis.
Paf! Ĝuste en tiu momento la kadavro de la studento ruliĝis en tranĉean koton, dum la kasko restis ĉe la maljuna kamarado.
"Kiu inventis ĉi tian aĵaĉon?" diris al si la maljuna kamarado. "Kiam ne neĝas, oni surmetu ĝin por ŝirmi sin kontraǔ neĝo? Ili alsendis dekmil kaskojn. Laǔ ilia opinio kugloj trafas sole la kapon! Fine, ke Pekino pleniĝu de vunditoj kaj invalidoj! Oni komprenu, ke la longa rezistado kaǔzis tiom da vundoj! Kapitulacu do! Diablo! Fik! Vi kapitulacu! Mi ne volas! Mi timas ne morton, sed honton. Niaj prapatroj neniam perdis la vizaĝon..."
Pafoj aǔdiĝis malproksime, kugloj siblis dekstre kaj live. La maljuna kamarado faris palpon kaj trafis 17 ferajn klabojn, farĉitajn per pulvo. Ĉio glaciis en frosto, ankaǔ la aero kaj fero.