• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-24 17:30:05    
Mediprotektanto Ŝu Zhigang

cri

Ŝu Zhigang estas 51-jara mongolo. En 1969 li veturis labori en Xiŝuangbanna de Yunnan kaj revenis en Pekinon post 10 jaroj. En 1993 li eklaboris en la Paca Eldonejo de Ĉinio. En tiuj 9 jaroj li ĉiam okupis sin pri redakto de la mediprotekta libroserio "Homoj kaj animaloj". Jam eldoniĝis 8 libroj redaktitaj de li.

Estiel ordinara mediprotektanto, en la pasintaj 20 jaroj Ŝu Zhigang memvole elspezis por aĉeti kaptitajn birdojn kaj flugigis ilin en la aeron. Kiom da juanoj li elspezis, li mem ne sciis. Tamen li memoras, ke li elliberigis milojn da birdoj. Li diris: "Ĉion tion mi faras laŭ mia propra volo kaj ne estas necese ĝin registri."

Do, pro kio li faras tion? En 1969, kiam li laboris en Yunnan, lia tasko estis kune kun la kamaradoj forhaki arbojn kaj fari el la loko ŝtuparkampon por kulturi kaŭĉukarbojn. La primitivaj arboj malaperis unu post alia kaj en iu nokto, post kiam la monto kalviĝis, ili estis sieĝitaj de inundo. Post la inundo lokanoj diris, ke antaŭe neniam okazis inundo. Tion kaŭzis arbohakado. Tiuj vortoj ronĝis lian koron kaj li decidis sin okupi pri mediprotektado.

Liberigi birdojn

Komence de 1993 en la Paca Eldonejo li komencis redakti la libroserion "Homoj kaj animaloj". Dum redaktado en liaj imagoj ekviglis la ĝojo kaj malĝojo de la animaloj. Foje en frusomera semajnofino li iris al infanĝardeno por revenigi sian filinon hejmen. Survoje li vidis, ke knabo trenas kukolon tiratan per ŝnuro. La birdo estis trafita de kuglo je la dekstra flugilo kaj sangis. Je tio kompato kaptis lin. Li aĉetis la birdon kaj portis ĝin hejmen, kie li ŝmiris ĝian vundon per medikamento kaj nutris ĝin per diŝakita viando. Pasis semajno kaj la birdo resaniĝis. Li ĝin portis al antaŭurbo kaj liberigis ĝin. Lia amiko diris al li: "Tio ja estas bagatelo. Iru kaj rigardu en la birda bazaro!"

En la bazaro li estis tute mirigita.

Antaŭ iu stando birdvendanto elprenis birdetojn el granda kaĝo kaj metis ilin en malgrandajn kaĝojn. La granda kaĝo kun kvin etaĝoj altas pli ol unu metron kaj ĉiu etaĝo 20 cm. alta, plena de diversaj sovaĝaj birdoj. Li trovis, ke funde de ĉiu etaĝo estas multe da mortintaj birdoj. La etkomercisto elkaĝigis la mortintajn birdojn kaj metis la vivajn en malgrandajn kaĝojn. Ŝu Zhigang vidis, ke tie estas multe da paseroj, grizaj pigoj, paruoj k.a.

Iu maljunulo diris al li, ke por surmerkatigi unu vivan birdon, ĝenerale 20 birdoj devas morti. Ŝu Zhigang vizitis ankaŭ bazarojn de katoj kaj hundoj. Tie li vidis, ke la manĝaĵoj de la katoj kaj hundoj ĝuste estas tiuj mortintaj birdoj.

Ŝu koleregis kaj komencis aĉeti sovaĝajn birdojn por ilin liberigi.

Iuj birdoj, kiujn li aĉetis, ne povas tuj forflugi pro malsato, vundo kaj teruro, kaj li devas ilin kuraci kaj nutri por kelka tempo. Foje li aĉetis paron da makulaj pegoj. La virpego kun blankaj kaj nigraj plumoj estis tre bela. Fasko da ruĝaj plumoj brilis sur la kapo. La pego pikis manon de Ŝu per sia akra beko kaj baraktegis. Poste, ĝi mildiĝis, trovinte ke Ŝu nutris ĝin per diŝakita viando, tamen ĝi restis singarda. Ĝi tre timis la homojn. La pegino estis timema kaj mortis en la sekvanta tago. En la tria tago li enterigis ĝin en salikaro kaj forflugigis la virpegon, kiu tamen revenis post momento. Ĝi staris sur arbo, sub kiu estis enterigita la pegino, kaj fikse rigardis Ŝu. Poste li decidis esplori, kial la birdoj povas trafi la kaptadon de la homoj. Printempo estas sezono, kiam la birdoj elkovas ovojn kaj la plenkreskaj birdoj ekzercigas la junajn en flugado. Tiam oni faras diagonalon per du bambuaj stangoj kun travidebla nilona sako. Oni difinas la alton de la sako laŭ alteco de la birda flugo tiamaniere, ke la junaj kaj plenkreskaj birdoj ĉiuj povas ensakiĝi. Autune, kiam la birdoj migras aliloken, oni starigas du retojn. La birdoj en flugado do enretiĝas kaj multaj el ili mortas. Por savi ilin, Ŝu Zhigang ofte staras sur monto kaj, kiam la kaptantoj ripozas, li ŝtele tranĉas la reton. Tian agon li faras 2-3 fojojn en ĉiu monato.

Ŝu verkis artikolon kaj publikigis ĝin kun fotoj en gazeto. La fotoj montras birdajn kadavrojn apud kaĝo. Li prezentis proponon al la Ĉina Popola Kongreso kaj Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco por malpermesi bird-bazaron.

Lia penado sukcesis. En 2002 oficiale malpermesiĝis la bazaro de birdoj, kiu viglis 13 jarojn.

Alvoko por mediprotekto

En 1998 Ŝu Zhigang oficvojaĝis al Gaoping de Ŝanxi-provinco. Li estis tre ĝoja pro rivero trairanta la urbon. Tamen li bedaŭris, ke la rivero estas poluita. Post juĝo de sedimentinta koto sur la riverlito li konkludis, ke la polucio daŭris pli ol 8 jarojn. Li skribis al la urbestro de Gaoping. Li diris en la letero: "Mi dankos vin por eterne, se vi bonordigos la riveron." La magistrato alte taksis lian proponon. Ĝia mediprotekta buroo invitis lin al ellaboro de la plano pri mediprotekto. En 2002 li refoje vizitis Gaoping. Kiam li vidis, ke la rivero estas tre klara, li emociiĝis ĝis larmoj.

Autune de 2001, li veturis al Ŝunyi de Pekino por vidi marĉon kun multe da birdoj. Tie li informiĝis de lokanoj, ke Hongkong-anoj intencas aĉeti la marĉon kaj tie konstrui golfejon kaj amuzejon. Reveninte hejmen, li verkis la artikolon "Ĉu ni ankoraŭ havos marĉon?" kaj publikigis ĝin en gazeto de Pekino. En la artikolo li skribis: "Super la marĉo flugas rabobirdoj. Tio montras, ke la bioĉeno de la marĉo estas bona. Tie estas akvobirdoj, smeraldaj birdoj, grizaj gruoj kaj orioloj. Ĉu golfejo estos pli bezonata ol la marĉo laŭ la ekologia stato de Pekino? Ĉu ni trovos pli bonan solvon?" Popola reprezentanto Liu Xiaoxi legis lian artikolon kaj prezeantis saman opinion al koncerna gvidanto. S-ro Liang Congjie, membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj prezidanto de la societo "Amikoj de la Naturo" faris proponon pri konservo de la marĉo al la konferenco. Dank' al tio la marĉo estis konservita. Ŝu estas ĝoja, ke krom tio la Pekina Forstuma Buroo faris la marĉon naturparko.

Dank' al la plurjara postlabora mediprotektado Ŝu komprenis, ke por mediprotektado plej grave estas eduki la popolon kaj precipe la infanojn. En la pasintaj jaroj en pluraj elementaj lernejoj li lekciis pri mediprotektado. Li konigis la geknabojn pri graveco de amo al la naturo.

Ŝu diris: "Ĉiuj vivoj sur nia terglobo devas esti respektataj, inkl. de la fiinsektoj kaj rabobestoj, malutilaj al la homaro. La diverseco de animaloj estas unu el la bazoj de la vivo. Protekti la medion estas bazo de la vigleco de la terglobo. La mediprotektado estas farenda por ĉiuj homoj. Ĝi estas grava ne nur por la ŝtato kaj entreprenoj. La mediprotektaj volontuloj estos ĝojaj, kiam ĉiuj bone konos la gravecon de mediprotektado. Tiam ili povos senĝene turisme vojaĝi, legi kaj fari aliajn aferojn."