• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-25 15:17:48    
Ĉina fama urbo por farado de porcelano---Jingdezhen (fotoj)

cri

Jingdezhen estas antikva urbeto de pli ol 1 600 jaroj. Ĝi situas en la provinco Jiangxi en la suda parto de Ĉinio. Ĝia origina nomo estas "Changnan".

Antaŭ 2 000 jaroj, popolanoj de la urbeto Jingdezhen jam komencis fari kavernojn en montoj por baki porcelanaĵojn. Tamen antaŭ la 10-a jarcento, Jingdezhen estis silenta en la ĉina porcelanado. La famo de Jingdezhen kiel la "ĉefurbo de porcelano" estis metita en Song-dinastio (960—1279)

Komence de Song-dinastio en la ĉina norda parto oni ĉefe faris blankan porcelanon kaj en la sudo, bluan. En Jingdezhen oni bake faris apartan porcelanaĵon kun pura adobo kaj bluhela glazuro, ŝajnanta jadaĵo. Tial oni nomas ĝin "falsa jadaĵo". Post la 11-a jarcento, metiistoj de la urbeto Jingdezhen faris "ombran bluhelan porcelanaĵon" surbaze de tia "falsa jadaĵo". Ombra bluhelo estas travidebla glazuro, kiu postulas nenian makuleton sur la adobo! Metiistoj gravuris desegnon kaj glazurigis sur la duonseka adobo. La desegnado reliefigas el la skeleto, en la kava kanelo amasiĝas glazuro kun griza bluo, kaj negravurita parto estas bluhela, la porcelanaĵo montras blankon en blueco kaj blue brilas en la blankeco. Aperinte, la ombra bluhela porcelano tuj famiĝis.

La "ombra bluhela porcelano" estis tuj enkondukita en la kortegon, kaj tre plaĉis al tiama imperiestro Zhenzong de Song-dinastio. Li tuj faris edikton kaj difinis, ke la urbeto Jingdezhen baku la porcelanon aparte por la imperiestra familio kaj funde de la porcelano subskribiĝu la jara titolo de lia regperiodo Jingde: "farita en jaroj Jingde", Li ankaŭ aparte ediktis, ke "Jingde" estu la urbeta nomo. Sekve la urbeto "Changnan" titoliĝis kiel "Jingdezhen". "Zhen" signifas urbeton. Tiujare ja estis la unua jaro de Jingde, nome la jaro 1004, tial la urbeto Jingdezhen estas jam 1000-jara.

Pro la alta atento de la imperiestra familio al la urbeto Jingdezhen, la porcelanaĵoj de Jingdezhen rapide okupis la ĉinan porcelanan merkaton kaj estis malproksime vendataj en Japanio, Kogurio, la Sudorienta Azio, Mezoriento kaj Afriko. Fine de Song–dinastio, por eviti la militon, metiistoj de ĉinaj 5 famaj lokoj sinsekve amasiĝis en Jingdezhen, ili kombinis diverslokajn metiojn kun la lokaj, kaj faris Jingdezhen centro de la porcelanado de la tuta lando.

Fine de la 13-a jarcento, la dinastio Yuan establis en Jingdezhen la unuan oficialan porcelanan instituacion en la historio de Ĉinio. Tio grande akcelis la evoluadon de la metio pri farado de porcelano de Jingdezhen. Oni bakis multajn specojn kun epoka spirito kiaj blanka procelano kun blua desegnado kaj blua desegnado sur ruĝa glazuro, ambaŭ estis kune titolitaj kiel kuriozaĵoj de la homaro. Ilia apero finis la situacion de tio, ke la ĉina porcelano prenis la solkoloran glazuron kiel ĉefajon kaj malfermis la novan vojon de la porcelana dekoracio. La blanko kaj bluo kontrastiĝas kaj formas la evidentan karakteron de la ĉina porcelano. Tiaj porcelanaĵoj estis rapide eksportataj tra la mondo, kaj pluapaŝe solidigis la pozicion de Jingdezhen kiel centrourbon de porcelano.

Tiuperiode, metiistoj de Jingdezhen trovis la bonkvalitan argilon en la vilaĝo Kaolino akj uzis ĝin en bakado de procelanĵoj. La monderna sicenco ruvis, ke ĝia kontraŭfajreco atingas 1 735 gradojn. Kaolino ŝanĝis la naturecon de porcelano kaj kondukis gravan reformadon en la historio de farado de porcelano kaj de Ĉinio kaj de la mondo. Nun, Kaolino, titolita per la nomo de tiu ĉina vilaĝo, jam estas termino en internacia argila mineralogio kaj populara nomo de la monda porcelanada argilo.

En la dinastioj Ming kaj Qing dum periodo de la 14-a jarcento ĝis la 19-a jarcento, la farado de porcelanaĵoj de Jingdezhen eniris en sian oran periodon. Surbaze de la porcelana institucio de Jingdezhen, la dinastio Ming establis apartan organon por baki porcelanon por imperiestro: fabriko de porcelano por imperiestra familio. Tiu akcelis Jingdezhen al senprecedenca briliĝo. Ties produktaĵoj estis vendataj tra la kvar kontinentoj Azio, Afriko, Eŭropo kaj Ameriko. La fabriko akceptis ankaŭ apartan mendadon de okcidentaj landoj. La bakada tekniko de Jingdezhen eĉ kondukiĝis al Koreio, Japanio, Irano, Vjetnamio kaj poste al Sirio, Egiptio, Italio kaj aliaj landoj.

Dum longtempa evoluado, la porcelanado de Jingdezhen senĉese noviĝas kaj kreis diversajn novajn porcelanaĵojn.

Karaj amikoj, la porcelano de Jindezhen de la provinco Jiangxi estas perlo de la ĉina kulturo. Nun, la tradicia farado de porcelanaĵoj kaj ĝiaj mirinda metio ankoraŭ herediĝas de generacio al generacio. Se vi havos ŝancon viziti Ĉinion, ni rekomendu al vi Jingdezhen kiel unu el la turismajn celojn.