• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-25 15:48:30    
Maŭzoleo de Yue-reĝo (2)

cri

Estas miriga la ĉerko el soltrunko. Ĝi, en la meza ĉambro, estis farita el giganta duonigita ligno kun kavo. La ĉerko longas 6,1 m, altas 1,15 m kaj dikas 24 cm. Ĉe la elteriĝo ankoraŭ brilis ĝia nigra lako. Fakuloj opiniis, ke la arbo kreskis pli ol mil jarojn, tio signifas, ke ĝi elkreskis jam antaŭ 3 500 jaroj. Tiel granda ĉerko farita delikate estas unika en la ĉina historio laŭ la arkeologiaj literaturoj. En la ĉerko ne estas restaĵoj de la mortinto. Kial? Ĉu pro ŝtelado? Ĉu ĝi estis malplena origine por ne ebligi ŝtelon? Pri tio ĝis hodiaŭ oni ankoraŭ ne havas difinitan konkludon.

Pro la serioza ŝtelado siatempa en la maŭzoleo oni trovis nur jadaĵojn, ŝtonajn laborilojn, bronzaĵojn, lakaĵojn kaj aliajn, entute pli ol 40 altvalorajn historiajn objektojn, el kiuj estas jada spado kun delikataj vejnoj sur si. Ĝi, kredeble, estis portata de la mastro de la maŭzoleo. Tamen kiu estis ĝia mastro? Arkeologoj konstatis, ke tio estas tombo de Yunchang, suvereno de Yue-regno. Koncerne Yue-regnon (ĉ. 514-306 a.K.), multaj ĉinoj scias anekdoton de Gou Jian, filo de Yun Chang. En la periodo Printempo kaj Aŭtuno (770-476 a.K.) okazis milito inter Wu-regno kaj Yue-regno, en kiu Yue estis venkita de Wu kaj Gou Jian, reĝo de Yue, estis kaptita de Wu-regaj soldatoj. Gou Jian ŝajnigis sin lojala al Wu, donacis belegan knabinon Xishi al Wu-reĝo kaj pro tio per ruzo ricevis konfidon de Wu-reĝo, kiu do permesis al Gou Jian reveni al sia regno. Reveninte sian hejmlokon, Gou Jian decidis venĝi sin kontraŭ Wu. Por ne forgesi la malgloron li dormis sur pajla kuseno kaj pendigis galon antaŭ la kuseno. Ĉiumatene post vekiĝo antaŭ ĉio li gustumis la galon (tio signifas preparadon por sinvenĝo). Pro sia peniga kaj longdaŭra preparado finfine li pereigs Wu-regnon kaj restaŭris sian patrolandon.

Dum prifosado de la maŭzoleo estis trovitaj sep truoj, tra kiuj oni faris tomboŝteladon en la antikveco. Okcidente de la maŭzoleo oni trovis grandan truon, tie du traboj, ĉiu kun diametro de 0.8 m, estis rompitaj kaj de tie la ŝtelistoj eniris en la tombon. Laŭ kalkulo, ĉiu trabo pezis pli ol unu tunon. En la ŝtelejo oni trovis ankaŭ ŝtonan adzon. Por ŝteli en la loko profunda je pli ol 10 m oni rompis tiel grandajn trabojn en la tempo, kiam la produktaj fortoj estis tre malgrandaj, tio jam superis individuajn fortojn, tial oni supozis, ke la ŝtelado estis organizita de la loka registaro.

Arkeologoj faris supozon pri la tomboŝtelado: En 306 a.K. Chu-regno pereigis Yue-regnon. La venkintoj timis reaperon de la historio de Gou Jian kaj venĝon far la popolo de Yue kaj decidis detrui la tombon de Yue-reĝo. La arkeologoj opiniis, ke pro koloseco de la entombigitaj objektoj, la ŝtelistoj ne povis elpreni ilin tra la truo kun diametro de nur 0.8 m, tial ili decidis rompi la alian trabon por facile formovi la objektojn el la tombo. Aliaj arkeologoj opiniis, ke eble la ŝtelado ne estis nur unufoja, ĉar post sia unuigo de Ĉinio, por neebligi al Yue-popolo venĝi sin kontraŭ la regantoj, ankaŭ Qin-dinastio eble organizis plurfojan ŝteladon.