• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-25 15:58:03    
Ĉina plej granda realisma poeto Du Fu

cri

Du Fu naskiĝis en la jaro 712, en iu oficista familio. Lia avo estis elstara poeto de la fruaj jaroj de la dinastio Tang. Pro bona familia edukado, 7-jara Du Fu jam scipovis versi. En la aĝo de 14 jaroj li komencis vojaĝstudi tra la tuta lando kaj intime konatiĝis kun tiamaj nemalmultaj famaj poetoj, kiaj Li Bai, Wang Wei kaj Cen Shen.

En junaj jaroj Du Fu estis jam plena de idealo kaj deziregis fari kontribuojn. En la antikva Ĉinio por realigi tiun deziron la unika vojo estis sukcese trapasi la landan ekzamenon por fariĝi oficisto. Tamen la sorto ne donis bonŝancon al li. Li suferis malsukceson en la landa ekzameno foje refoje, nur en la aĝo de 44 jaroj pro liaj talento kaj klereco li ricevis postenon de malaltranga oficisto. En tiu tempo okazis puĉo, kiu daŭris dekkelkajn jarojn. Tio ne nur kaŭzis profundajn suferojn al la popolo kaj seriozan krizon al la ŝtato, sed ankaŭ ĵetis Du Fu en la fundon de la socio. Dum sufiĉe longa tempo li estis apartigita disde la burokrata tavolo, al kiu li devis aparteni, kaj rifuĝis de loko al loko kune kun mizeraj popolanoj. Pro tio li atingis preskaŭ ĉiujn lokojn en la nordokcidenta kaj sudokcidenta Ĉinio, propraokule vidis diversajn suferojn de la popolanoj de ĉiuj socitavoloj en la granda socia tumulto. La mizera vivo de la laboranta popolo fariĝis la grava enhavo de liaj poemoj.

Du Fu havis tradician konfuceanisman ideologion, malgraŭ ke la socia tumulto rompis lian deziron fari kontribuojn al la patrio, tamen li restis fidela al la tiama kortego kaj ĉiam zorgis pri la suferoj de la popolanoj. Inter la de li postlasitaj al ni pli ol 1 400 poemoj, plejparto temas pri la tiama socia realo kaj liaj personaj travivaĵoj. Ĉar liaj poemoj plej vaste kaj profunde spegulis la tiaman socian vivon, sekve ĝuas la honoron kiel epopeo.

La plej famaj el liaj poemoj estas poemoj pri tri pedeloj kaj poemoj pri tri disiĝoj. Per elstaraj artaj manieroj tiuj 6 poemoj esprimis la viditaĵojn kaj spertaĵojn de la poeto kaj lian profundan simpation al la suferantoj. Karaj amikoj, nun ni deklamu du el ili. La unua "La Pedelo de Shihao-Vilaĝo":

Dum mi tranoktis en Shihao-vilaĝo,

Okazis tie rekrutig' per forto:

Trans muron savis sin la maljunulo,

Maljunulino paŝis al la pordo.

Kiel kolere la pedelo bojas!

Kiel petege la virin' malĝojas!

Jen de l' virino kortuŝa rakonto:

"Tri filojn oni ekspedis al fronto.

Leter' de unu venis lastatempe:

La du aliaj estas ĵus falintaj.

En malcerteco vivas la vivanto.

Por ĉiam jam finiĝis la mortintaj!

Restas neniu plu nun en la domo,

Escepte de nepeto, suĉinfano,

Kun la patrino vidva, kiun kovras

Nur ĉifonaĵ' de kapo ĝis kalkano.

Kvankam mi estas febla kaj maljuna,

Tamen mi volus jam nun kun vi iri

Pro servi la armeon apud Heyang

Kaj matenmanĝon ĝusttempe kuiri."

Silent' reregis en malfrua nokto,

Iu singultis, ŝajne, en angulo.

Kiam mi survojiĝis la matenon,

Min adiaŭis nur la maljunulo.

La dua poemo "La disiĝo de Nove-geedzigitoj":

Kroĉiĝe al kanabo aŭ eriko

Ne povas alten grimpi la kuskutoj;

Kvazaŭ survoje estus forĵetita

Virin' edziniĝinta al rekruto.

Dum mi fariĝas via novedzino,

Eĉ ne varmiĝas mat' en via lito.

Vespere nupta festo, sed matene—

Jam adiaŭo! Ho, kia rapido!

Ne longas kvankam la vojaĝ', en Heyang

Sur fronto vi servados garnizone,

Sed kiel mi salutu l' bogepatrojn

Ne plenuminte ritojn laŭbezone?

En patra domo oni min edukis

Ĉiam al enfermiĝo kaj modesto;

Ili esperis, ke foje ligitaj

La geedzoj vivados en kunesto.

Nun malgraŭvole kuras vi al morto,

Doloro la intestojn al mi tordas.

Mi, ho ve! Volus iri kune kun vi,

Sed pli da implikaĵo tio portas,

Jam ne memoru pri via edzino,

Penu prizorgi vian militservon!

virino en armeo, oni diras,

Faros ĝin perdi sian vervon.

Mi, malriĉa knabino, perlaboris

Longe kaj malfacile silkan veston:

Mi ne plu ĝin bezonas kaj forlavas

Ankaŭ la ŝminkon en via ĉeesto.

Supre la birdoj grandaj aŭ malgrandaj,

Flugadas ĉiuj pare en konkordo,

Sed devas ni disvivi por eterne,

Kiel perfidas, ve, la homa sorto!

Karaj amikoj, el tiuj du poemoj vi eble jam bone komprenis la poeton, kiu kun profunda simpatio al la suferantaj popolanoj spegulis en siaj poemoj la tiaman socion, en kiu senĉese daŭris militado kaj la popolanoj malfacile vivis.

En la jaro 770 la poeto mortis en la aĝo de 58 jaroj pro mizero kaj profundaj zorgoj pri la lando kaj la popolo.

La poemoj de Du Fu estas plej ŝatataj de la ĉinoj, ĉar ili profunde kaj vaste spegulis la tiaman socian vivon. Tiu realismo formis la apartan melankolie ritman artan stilon de la poeto. Ĝi profunde influis la postajn poetojn. La poemoj de Du Fu estas ŝatataj ne nur de ĉinoj sed ankaŭ de alilandanoj. Multaj tradukis liajn poemojn en sialandajn lingvojn. Ni povas diri, ke Du Fu apartenas ne nur al Ĉinio sed ankaŭ al la tuta mondo.