• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-29 16:20:41    
La dorso de la patro (1)

cri

Kvankam pli ol du jaroj pasis, post kiam mi lastfoje vidis la patron, mi neniam povas forgesi mian lastan vidon de lia dorso. Tiun vintron la avino mortis, kaj la patro senoficiĝis -- malfeliĉoj neniam venas unuope. Mi veturis de Pekino al Xuzhou por reiri hejmen kune kun la patro por la funebraĵoj. Kiam mi vidis lin en Xuzhou, mi trovis lian korton senorde superĵetita per diversaj objektoj kaj ne povis reteni miajn larmojn ĉe la penso pri la forpasinta avino.

"Kio okazis jam okazis," diris la patro. "Ne ĉagreniĝu. La ĉielo neniam fermas al ni ĉiujn elirejojn."

Post sia hejmeniĝo li vendis kaj hipotekis posedaĵon por likvidi niajn ŝuldojn kaj prunteprenis sumon da mono por la finebraĵoj. Tiuj tagoj estis mizere malgajaj por nia familio, kaŭze de la funebrado kaj la senlaboreco de la patro. Post la enterigo li decidis iri al Nankino por serĉi laboron, kaj mi devis reveni al Pekino por daŭrgi mian lernadon. Ni do veturis kune.

Invitite de amiko en Nankino, mi restis tie unu tagon por viziti vidindejojn, kaj en la sekva mateno mi devis transpasi Yangzi-riveron al Pukou por veturi norden per posttagmeza trajno. Ĉar la patro estis okupita, je la komenco li decidis ne akompani min al la stacio persone, sed petis helpon de konata kelnero de nia hotelo por tio. Li donis al la kelnero ripetfoje detalan instrukcion, sed li ankoraŭ ne povis trankviliĝi, timante, ke la kelnero iel misagos. Fakte tiam mi estis jam dudek-jara kaj plurfoje veturis al kaj de Pekino, kaj ne necesis zorgoj pri mi. Tamen post hezitado li fine dicidis akompani min persone, kvankam mi diris foje-refoje, ke tio ne estas necesa.

"Ne gravas," li diris. "Li ne taŭgas por tio!"

Ni transpasis Yangzi-riveron kaj atingis la stacion. Mi iris aĉeti bileton, dum la patro prizorgis miajn pakaĵojn. Miaj pakaĵoj estis tiel multaj, ke ni devis dungi al ni portiston. La patro do komencis marĉandi kun portistoj pri la prezo. Mi tiam estis tiel naive saĝa junulo, ke mi ĉiam trovis ion digno-difekta en liaj paroloj kaj deziris intermeti miajn vortojn. Sed fine li konsentigis portistojn pri la pago kaj akompanis min en la vagonon. Li elektis por mi sidlokon apud la pordo, kaj sur ĝi mi sternis la nigran peltan surtuton, kiun li preparis por mi. Li avertis min esti singarda dum la vojaĝo kaj ne dormi profunde en nokto por eviti malvarmumiĝon. Poste li petis la konduktoron bone prizorgi min, kaj tio min subridigis. -- Kion tiuj konduktoroj komprenis, estis nur mono! Cetere, ĉu mi ne estis sufiĉe aĝa por prizorgi monon! Cetere, ĉu mi ne estis sufiĉe aĝa por prizorgi min mem? Ahh, nun mi trovas, kia naive saĝa junulo tiam mi estis! (Daŭgota)

 (de ZHU ZIQING)