• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-29 17:29:26    
Mitrakonto pri elfaro de la homoj kaj flikado de la ĉielo fare de la diino Nvwa (foto)

cri

Pangu elfaris el la abismo la ĉielon kaj la teron kaj el sia tuta korpo la montojn, riverojn, arbojn, birdojn, bestojn, fiŝojn kaj insektojn, escepte de la homoj. Ĝuste pro manko de la homoj la mondo estis malvigla. Foje ĉiela diino Nvwa venis al la mondo. Ŝi tie sentis ekstreman solecon. Ŝi promensis kaj ekpensis, kion fari por ke la mondo fariĝu viglecplena. Veninte al iu rivereto, ne atendite ŝi rimarkis sian inversan ombron en la riverakvo. Ŝi do decidis fari el terakoto homfigurojn laŭ si mem.

Ŝi prenis terakoton kaj akvon, miksis ilin kaj atente laŭ si mem knedis kaj knedis. Jen el ŝiaj manoj aperis aminda knabineto. "Ho, kiel bone estas, se la knabineto povas movi sin!" Tuj kun tiu ĉi ŝia penso, la knabineto ekridis, ekkriis kaj eksaltis. La diino ekstazis kaj nomis la etulinon homo. Por ke la knabineto havu geamikoj por ludi kune, la diino rapide knedis multajn knabinojn kaj knabojn. La nudaj homoj saltis kaj hurais ĉirkaŭ la diino, ĝojo plenigis ŝian tutan koron. Ŝi senĉese knedis, kaj la homoj senfine saltis surterel el ŝiaj manoj.

Tro vasta estis la mondo. Kvankam ŝi senhalte knedis, tamen ŝi ĉiam sentis nesufiĉecon de siaj laborfruktoj. Venis al saĝa diino al bona ideo. Ŝi tiris sovaĝhederbranĉon, metis ĝin en la koton kaj per ĝi forte kirlis la koton, poste ŝi draste svingis ĝin teren. La sprucintaj koteroj tuj fariĝis viglaj hometoj. La diino senhalte svingis la hederbranĉon kotontrempitan kaj estiĝis senfine la homoj. Baldaŭ sur la tero svarmis homoj. Iom poste la diino instruis al la homoj viraj kaj virinaj, ke ili kuniĝu por mem krei siajn idojn. Ekde tiam la homoj generis kaj generas senĉese ĝis hodiaŭ.

La diino Nvwa elfaris homojn kaj instruis ilin generi siajn idojn. La homoj vivis feliĉan kaj trankvilan vivon. Ne atendite, katastrofo falis de la ĉielo. Ekluktis inter si la fajrodio de la ĉielo kaj la akvodio sur la tero. Ili batalis de la ĉielo ĝis la tero ne cedante unu al la alia. La akvodio ne estis forta rivalo de la fajrodio. Liaj subuloj mortis aŭ vundiĝis de fajro. Li kun kolerego frapĵetis sin al la okcidentan monton Buzhou. La monto Buzhou ne estas ordinara monto. Ĝi fakte estas subtenilo de la ĉielo. Super ĝi estis torenta ĉiela rivero. Li frapfaligis tiun ĉi subtenilon, sekve duone falis la ĉielo kaj la akvo de la ĉiela rivero torente verŝiĝis al la tero kaj kaŭzis diluon. Pro la diluvo diversaj rabbestoj kaj rabbirdoj elkuris por ataki la homojn. La homoj simple ne povis vivi plu.

Vidante ĉion ĉi la diino Nvwa ege maltrankviliĝis. Ŝi decidis fliki la ĉielon por protekti la homojn.

Ŝi elakvigis el la riveroj multajn kolorajn ŝtonojn kaj faris fajron sur alta monto kaj per la fajro fandi la ŝtonojn, ke ili fariĝu glueca likvaĵo. Poste ŝi kaptis tiuspecan gluaĵon kaj per ĝi iom post iom flikis la truegon de la ĉielo. Jen finfine la ĉielo estis kompletigita kaj la ĉiela rivero ne plu verŝis akvon al la tero. Timante, ke la ĉielo eble denove havos breĉon Diino Nvwa venigis grandegan testudon kaj prenis ĝiajn 4 piedojn por subteni la ĉielon en 4 direktoj sur la tero. Cetere ŝi ankaŭ helpis la homojn forpeti diversajn rabbestojn.

Per sia bonkoro la diino savis la homojn. Tamen kiam la homoj denove ekĝuis trankvilan vivon, ŝi per draka ĉaro revenis al la ĉiela palaco kaj vivis tie ermite. Sed la homoj neniam forgesos diinon Nvwa, la grandan patrinon de la homaro.