• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-29 21:31:26    
Bazaj scioj pri Ĉinio (1)

cri
Teritorio:

La Ĉina Popola Respubliko situas en la oriento de Azio, okcidente de Pacifiko. Ĝi kun teritorio de 9,6 milionoj da kvadrataj kilometroj estas la tria granda lando post Rusio kaj Kanado. Ĝia norda ekstremo en la rivermezo de Heilongjiang-rivero norde de Mohe distancas 5 500 kilometrojn de ĝis suda ekstremo Zengmu-rifo sude de Nansha-insularo. Inter ĝia orienta ekstremo ĉe la kunfluejo de la riveroj Heilongjiang kaj Wusulijiang kaj ĝia okcidenta ekstremo ĉe la altebenaĵo Pamiro etendiĝas ĉirkaŭ 5 200 kilometroj.

La surtera landlimo de Ĉinio longas 22,8 mil kilometrojn. Ĉinio havas jenajn najbarojn: oriente la Korea Popola Demokratia Respubliko; norde Mongolio; nordoriente Rusio, nordokcidente Kazaĥstano, Kirgizstano kaj Taĝikstano; okcidente kaj sudokcidente Afganio, Pakistano, Hindio, Nepalo kaj Butano; sude Birmo, Laoso kaj Vjetnamio; oriente kaj sudoriente, trans la maroj, la Korea Respubliko, Japanio, Filipinoj, Brunejo, Malajzio kaj Indonezio.

La marborda linio de Ĉinio longas ĉirkaŭ 18 mil kilometrojn. La marbordo estas ebena, kun multaj golfoj, kiuj plejparte ne glaciiĝas dum la tuta jaro. La orienta kaj suda partoj de la ĉina kontinento tuŝas Bohai-maron, la Flavan Maron, la Orientan Ĉinan Maron kaj la Sudan Ĉinan Maron. La maroj de Ĉinio okupas areon de 4,73 milionoj da kvadrataj kilometroj. Bohai-maro estas interna maro de Ĉinio, kaj la aliaj tri estas randaj maroj de Pacifiko.

En la ĉinaj maroj dislokiĝas 5 400 insuloj, el kiuj Taiwan-insulo estas la plej granda, kun areo de 36 mil kvadrataj kilometroj. La dua granda insulo estas Hainan-insulo, kun areo de 34 mil kvadrataj kilometroj. La insuloj Diaoyu kaj Chiwei nordoriente de Taiwan-insulo estas la plej orientaj insuloj de Ĉinio. La insuloj, ŝeroj kaj malprofundaĵoj dissemitaj en la Suda Ĉina Maro estas kune nomataj insularoj de la Suda Ĉina Maro, kiuj estas la plej sudaj insularoj de Ĉinio. Laŭ la situo oni nomas ilin insularoj Dongsha, Xisha, Zhongsha kaj Nansha.

Topografio:

Antaŭ milionoj da jaroj, la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo leviĝis kaj tiu grava terkrusta movado en la historio de la terglobo kaŭzis la geomorfologion de Ĉinio. Topografie Ĉinio malleviĝas ŝtupare de okcidento al oriento. Pro la kolizio de la kontinentaj platoj de Hindio kaj Eŭrazio senĉese altiĝis la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, kun absoluta alteco de pli ol 4 000 metroj, nomata Firsto de la Mondo. Ĝi formas la unuan ŝtupon de la ĉina topografio. La ĉefa pinto Qomolangma de Himalajo kun absoluta alteo de 8 848 metroj sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo estas la unua montpinto en la mondo. La dua ŝtupo konsistas el la Altebenaĵo de Interna Mongolio, Loesa Altebenaĵo, Yunnan-Guizhou-a Altebenaĵo, Tarimu-baseno, Jungar-baseno kaj Sichuan-baseno. Ilia absoluta alteco estas proksimume 1 000--2 000 metroj. La tria ŝtupo komenciĝas de la Granda Xing'an-montaro kaj la montaroj Taihang, Wushan kaj Xuefeng ĉe la orienta rando de la dua ŝtupo kaj etendiĝas ĝis la orienta marbordo. La absoluta alteco malleviĝas ĝis proksimume 500--1 000 metroj. Sur tiu ŝtupo etendiĝas la Nordorienta Ebenaĵo, Nordĉinia Ebenaĵo kaj Ebenaĵo de Meza kaj Malsupra Basenoj de Yangzi-rivero. Tiuj ebenaĵoj estas garnitaj de malaltaj montoj kaj montetaroj. Pli oriente estas la kvara ŝtupo – la malprofundaj maroj de la kontinenta breto, en profuneco de malpli ol 200 metroj.