• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-30 15:42:35    
Poetino Li Qingzhao (foto)

cri

En la dinastio Song aperis multaj eminentaj poetoj. Inter ili aparte menciindas poetino Li Qingzhao. En la feŭda socio ŝi estante kiel virino firme tenis la homan dignon, kuraĝe esprimis siajn penson kaj senton kaj distingiĝis per aparta arta stilo.

Li Qingzhao naskiĝis en riĉa burokrata familio en la jaro 1084.Ŝia patro siatempe estis fama erudiciulo, ŝia patrino klera lertis en verkado. Kreskante en tia familio plena de kultura etoso, ŝi de la infaneco ensorbis riĉan literaturan nutraĵon.

La dinastio Song dividiĝis en du periodojn, la antaŭan relative stabilan kaj la postan, plenan de kaoso kaj maltrankvilo. Sekve ankaŭ la verkado de la poetino dividiĝis en du periodojn, la antaŭa estis relative trankvila, dum la posta plena de vagabonda maltrankvilo kaŭzita de milito.

La poetino verkis multegon da eminente popularaj poemoj. En sia knabineco, ŝi estis vigle naiva kaj aspiris al libereco. Ŝiaj tiutempaj poemoj elmontris ŝiajn varmamon kaj ardan aspiron al belaj aferoj kaj libera vivo. Jen poemo titolita Vespera Krepusko ĉe akva kiosko:

Ĉeakva kiosko rezignas sunsvenon,

Ebria petol' forgesigas revenon.

Ludfine malfruaj boatoj vertiĝas,

La voj' en lotusan profundon perdiĝas.

Konkuras remado, remado konkuras,

Ardeojn kaj larojn bruado teruras.

La poemo priskribis plezuran remludadon de knabinoj sur lago. Ili ludis tiel sin forgese, ke kiam ili konsciiĝis pri hejmnreveno, la suno jam malleviĝis. Perdinte la vojon iil haste remis kaj remadis. Ilia hasto tiel timigis ardeojn kaj larojn nestantajn inter akvoherboj, ke la birdoj panike disflugis. Simile al tiu ĉi poemo, multaj verkoj de la poetino lasis ĉe legantoj neforgeseblajn scenojn.

En la aĝo de 18 jaroj la poetino edziniĝis al Zhao Mingchen, fama fakulo pri surskriboj sur antikvaj bronzaĵoj kaj ŝtonaj tabeloj, kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj. La paro vivis trankvile kaj feliĉe. Ambaŭ ofte kune legis librojn kaj verkis poemojn.

Sed en la jaro 1127, norda naciminoritata reĝimo Jin invadis, la imperiestro de la dinastio Song estis militkaptita de la invadantoj. La dianstio devigite translokis sian ĉefurbon al la suda parto. Nia poetino kun la edzo rifuĝis suden. Bedaŭrinde pro malsano, la edzo mortis sur la vojo. Ŝi do vidviniĝis, vivis sole kaj malfeliĉe en kaoso kaj mizero. Ŝiaj poemoj verkitaj en la maljuneco plene spegulis la tiaman vivon: kaoso en la socio, spliteco de la lando kaj mizero de la popolo. Legantoj sentas fortegan patriotismon de la poetino. Ŝiaj versoj:

Dumvive restu elstara inter homoj,

Postmorte iĝu heroo de fantomoj!

Vidigas al ni ŝian noblan kaj dignoplenan nacian spiriton.

Dum sia tuta vivo la poetino verkis multajn poemojn, tamen ĝis hodiaŭ ni trovis nur ĉirkaŭ 80 por legi. En tiuj verkoj ŝi montris sian eksterordinaran lertecon regi la lingvon. Ŝiaj fiksformaj poemoj plenas de freŝeco, aparte distingeco. Ŝi lerte per simplaj vortoj kreis vivoplenan poezian figuron. Nemalmultaj versoj jam fariĝis famaj frazoj ofte citataj de ni hodiaŭ.

Poetino Li Qingzhao estis multkapabla, krom poemojn ŝi eminente verkis ankaŭ prozojn. Ŝia tipa proza verko estas post-parolo de Notoj pri Surskriboj sur Antikvaj Bronzaĵoj kaj Ŝtonaj Tabeloj. Per rakontmaniero ŝi skribis la penigoplenan migran vivon de ŝi kun la edzo.

En la jaro 1155 73-jaraĝa poetino forpasis kun senfina bedaŭro. Pro siaj eminentaj verkoj ŝi okupas certan lokon en la ĉina literatura historio. Ŝiaj verkoj estas senmortaj kaj laŭdataj de ni postuloj de generacio al generacio.

Antaŭ ol fini nian konigon pri la poetino, ni deklamu ŝian fiksforman poemon laŭ la melodio Yongyule. En la poemo ŝi ellasis sian nostalgion kaj melankolion.

Sobanta sun'----fandata or'

Nubjada kun'---krepuska hor'

Sed kie nun la homa sol'

Salikojn pala fumo tegas,

"Umeojn" verve flutoj vekas,

Lanterna Fest' en pompa bel',

Pro la favoro de l' veter'.

Ĉu pluv' kaj vent' for de l' ĉiel'?

Amikoj versaj min invitas,

Aroman ĉaron ili gvidas;

Tamen fordanke mi alridas.

En landa centro jam solen'—

Feria tempo por virin',

Dekkvinan tagon---La festen'.

Smeraldo ĉapojn ja ornamis, sur neĝ' salika oro flamis,

La tualeto orde samis.

Sed velk', kaduko regas nun, tempiojn tranĉas jam aŭtun'.

Mi timas iri sub la lun'!

Prefere mi ĉi-tempe staru

Ĉe la kurteno kaj jam faru

Subaŭskulton. Gajad' ne palu!

En la poemo la poetino lerte uzis en miksa maniero reliefigon kaj kontrastigon per simplaj kaj nature enmetitaj vortoj por esprimi siajn rememorojn pri la pompa festo Lanterna gaje pasigita antaŭe kaj la nunan solecon kaj melankolion malgraŭ la bela vetero favora same al la festo kaj varma invito de la amikoj.