• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-30 16:11:08    
Bulgara premiero de "LIDA LUDO"

cri
La 4-an de novembro 2004 la Esperantista domo de kulturo "D-ro Ivan Kirchev" en Razgrado organizis la bulgaran premieron de "Lida Ludo", la kompakta disko eldonita de LF-koop pasintan someron. F-ino Milena Makaveeva, profesia muzikfakulo, prezentis la komponistojn, kies verkoj estas inkluzivitaj en la kompakta disko, kaj analizis la altkvalitajn interpretojn de Jean-Thierry von Buren, Loretta Venturelli kaj Giuseppe Giusta.
La Esperantista domo de kulturo "D-ro Ivan Kirchev" organizos regulajn prezentojn de aliaj valoraj novaĵoj de la Esperanta muzika kulturo. La sekva estos en decembro 2004, kiam estos prezentita "Bela revo" de Anjo Amika, kompakta disko same eldonita de LF-koop.
LA ESPERANTA CIVITO ALIĜIS AL LA MONDA SOCIA FORUMO 2005
La Esperanta Civito ŝajnas la sola plene esperantlingva internacia realaĵo kiu aliĝis al la Monda Socia Forumo 2005 en Porto-Alegro (nek UEA nek SAT aliĝis). La aliĝo de la Civito okazis konforme al la decido de la Senato, februara sesio 2002.
Salutmesaĝo de la Konsulo, s-ano Walter Zelazny, kiu mem ne partoprenos en la Forumo, estos liverita al la prezidumo de MSF pere de la prezidanto de la Kongreso de la Popoloj (mondcivitanoj), kiu fizike ĉeestos en Brazilo.
----------------------------------------------------------
TEATRA SEZONO DE JERZY FORNAL
Jen la repertuaro de la Esperanto-Teatro "ESPERO" por la sezono 2004/05:
06 09 04 Rimleteroj
Bazita je poemaro de Marjorie Boulton kaj William Auld.
Elektis J. Fornal, partnerinan voĉon surbendigis B. Pietrzak.
04 10 04 El la verda Biblio
Bazita je la samtitola verko de Izrael Lejzerowicz.
Elektis, enscenigis kaj plenumas J. Fornal.
08 11 04 Tajdoj de l' vivo
Konsistanta el du monologoj de Emilija Lapenna: "Brando" kaj "Trompo".
Enscenigis kaj plenumas J. Fornal.
06 12 04 Sopiro-Laboro-Espero
Poezi-muzika spektaklo, bazita je poemoj kaj eldiroj de l' kreinto de Esperanto d-ro L. L. Zamenhof. Elektis, enscenigis kaj plenumas J. Fornal.
03 01 05 Babiladoj de bonhumura Zamenhofano
Laŭ samtitola satiraĵo de Jakobo Shapiro.
Enscenigis kaj plenumas J. Fornal.
07 02 05 Polaj romantikaj poetoj
A. Mickiewicz, J. Slowacki en traduko de A. Grabowski.
Recitalo laŭ elekto de J. Fornal.
07 03 05 Virino -- kvar bildoj
Poezi-muzik-pantomima teatraĵo, konsistanta el poemoj de E. Miezelaitis, B. Lesmian, F. Garcia Lorca, S. Jesienin, P. Cornielle, W. Auld, reĝo Salomono.
04 04 05 La Jubileo, de Z. Banet-Fornalowa kaj H. Brown.
Teatraĵo dediĉita al la Centjariĝo de Esperanto-Teatro.
Enscenigis J. Fornal, reĝisora konsulto Zbigniew Bogdanski.
02 05 05 Vagabondo, de Harold Brown.
Enscenigo kaj plenumo J. Fornal.
07 06 05 Apologio de Sokrato, laŭ Platono.
Enscenigo kaj plenumo J. Fornal.
Prezentoj okazas kutime ĉiun unuan lundon de monato je la 17h00.
Antaŭ la spektakloj, je la 16h00 okazas konversacia rondo pri Esperanto-kulturo kaj enkonduko al la spektakloj. Gvidas ĝin Zofia Banet-Fornalowa kaj invititaj gastoj.
Sidejo de la Art-Galero "Nusantara": str. Nowogrodzka 18, Varsovio, tel. (22) 629-24-41
Administra adreso: str. Bliska 12. PL-05-090 Raszyn, Pollando.
-----------------------------------------------------------------------------------------

DOKTORIĜO DE IVAN BUJDOSO
La 11an de novembro BUJDOS defendis en Budapeŝto sian doktorigan tezon: "Instruado de la planita lingvo Esperanto." La rezulto: "cum laude" 86%-a.
Vi povas legi la esperantlingvan mallongan resumon:
www.geocities.com/bujdosoivan/invito
-----------------------------------------------------------------------
KEABLE: EUROPA UNIO DIVIDAS SAT-ANOJN
La nocio "Por alternativa, demokrata, sociala Eŭropo" estis proponita al la Kongreso de SAT en Bratislavo fare de Stan Keable [komunista frakciestro] kaj Sunghyun Park. La mocio ne estis adoptita de la Kongreso.
Mankis tempo por parole prezenti aŭ pridiskuti ĝin dum la kvara kaj lasta laborkunsido. Pro tio la Kongreso voĉdonis sen diskutado: du por, du kontraŭ, multaj sindetenoj -- do, nek adoptita, nek malakceptita, sed elirpunkto por diskutado en niaj gazetoj cele al difino de konkreta sinteno rilate al Eŭropa Unio dum nia 78a SAT-kongreso en Zagrebo (2-9 jul 04). Pli bone malfrue ol neniam.

Stan Keable
[estro la komunista SAT-frakcio]
(el "La Ondo de Esperanto", 10/2004)
20-a Aŭstralia Esperanto-Feriado 9-21.01.2005
kun vojaĝo tra Aŭstralio (7-30.01.2005)
Flugo el Varsovio al Adelajdo, Partopreno en 20-a Aŭstralia E-Feriado kun instruado de Esperanto (9-21.01.2005), loĝigo en la 1-personaj ĉambroj kun 3 manĝoj, vizitado de la ĉefurbo de Suda Aŭstralio - Adelajdo, ekskursoj i.a. sur rivero Murray, Valo Barosse, Parko Cleeland, ev. Insulo de Kanguruoj, plaĝado ĉe Hinda Oceano. Flugo al Melbourne (22-24.01) - ĉefurbo de Viktoria, vizitado - centro, botanikaj ĝardenoj kaj Fitzroy (domo de kpt. Cook), plaĝado en St.Kilde ĉe la golfo Bassa. Flugo al Sydney (25-29.01) - cxefurbo de Nova Suda Valio, havenoj Sydney kaj Darling, Rocks, Opero, Akvario, Kings Cross, ekskursoj per ŝipoj en la plej bela haveno de la mondo kaj al Manly - Tasmania Maro, reflugo al Varsovio.
El HeKo n-ro 253