• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-11-30 20:19:36    
Bazaj scioj pri Ĉinio (2)

cri
Riveroj kaj Lagoj:

En Ĉinio ekzistas multaj riveroj, kaj pli ol 1 500 el ili havas sian basenon kun areo de pli ol 1 000 kvadrataj kilometroj. La ĉefaj el ili fontas sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, kaj la niveldiferenco estas tre granda, rezulte de tio Ĉinio abundas je akvaj riĉfontoj kaj okupas la unuan lokon en la mondo per rezervita akvofonto de 680 milionoj da kilovattoj.

Iuj riveroj fluas eksteren kaj aliaj internen. La areo de la basenoj de la riveroj fluantaj en marojn konsistigas 64% de la teritorio. Yangzi-rivero, la Flava Rivero, Perla Rivero kaj la riveroj Heilongjiang, Liaohe, Haihe kaj Huaihe fluas orienten en Pacifikon. Yarlungzangbo-rivero en Tibeto fluas orienten kaj poste suden en la Hindian Oceanon. Ĉe la supra parto de la rivero estas Yarlungzangbo-kanjono kun longeco de 504,6 kilometroj kaj profundeco de 6 009 metroj, honorata kiel la unua kanjono en la mondo. Ertix-rivero en Xinjiang fluas norden en la Arktan Oceanon. La internaj riveroj fluas en lagojn, dezertojn aŭ salajn sovaĝejojn, kaj iliaj basenoj okupas 36% de la tero de Ĉinio. Tarimu-rivero kun longeco de 2 179 kilometroj en la suda parto de Xinjiang estas la plej longa interna rivero de Ĉinio.

Yangzi kun longeco de 6 300 kilometroj estas la plej granda rivero de Ĉinio, la tria granda rivero de la mondo post Nilo en Afriko kaj Amazono en Sud-Ameriko. Ĝia supra parto, trafluanta montarojn kaj ravinojn, abundas je akvoforto. Konata kiel Ora Akvovojo, Yangzi-rivero estas ankaŭ trafika aorto por ligi la orienton kaj okcidenton de Ĉinio. En ĝiaj meza kaj malsupra besenoj, la klimato estas milda, atmosfera precipitaĵo abunda kaj grundo fekunda, kio faras la lokon grava agrikultura regiono de Ĉinio. La Flava Rivero estas la dua granda rivero de Ĉinio, kun longeco de 5 464 kilometroj. En ĝia baseno estas herbograsaj paŝtejoj kaj riĉaj rezervoj de mineraloj. Krome la baseno estas unu el la luliloj de la antikva civilizacio de Ĉinio. Heilongjiang-rivero estas granda rivero en la nordoriento de Ĉinio. Ĝi longas 4 350 kilometrojn, kaj ĝia parto de 3 101 kilometroj fluas en Ĉinio. Perla Rivero estas granda rivero en suda Ĉinio. Ĝi longas 2 214 kilometrojn.

Krom riveroj, Ĉinio havas ankaŭ la Grandan Kanalon kun longeco de 1 801 kilometroj. Ĝia fosado estis komencita en la 5-a jarcento a.K. kaj ĝi startas de Pekino kaj finiĝas en Hangzhou, ĉefurbo de Zhejiang-provinco. Ĝi interligas la Flavan Riveron kaj la riverojn Haihe, Huaihe, Yangzi kaj Qiantang. Ĝi estas la plej frua kaj plej longa kanalo en la mondo.

En Ĉinio troviĝas multaj lagoj, kaj plej riĉaj je lagoj estas la meza kaj malsupra basenoj de Yangzi-rivero kaj Qinghai-Tibeta Altebenaĵo. En la basenoj estas ĉefe sensalaj lagoj kiel Poyang, Dongting, Taihu, Hongze ktp, el kiuj Poyang-lago en la nordo de Jiangxi-provinco estas la plej granda, kun areo de 3 583 kvadrataj kilometroj. Kaj sur la altebenaĵo estas salakvaj lagoj, Qinghai-lago en la nordoriento de Qinghai-provinco estas la plej granda, kun areo de 4 583 kvadrataj kilometroj.

Klimato:

Granda parto de Ĉinio estas en la norda mezvarma zono kun milda klimato kaj distingiĝaj sezonoj. Ĉinio havas evidentan kontinentan musonan klimaton. De septembro ĝis aprilo de la sekvanta jaro, la seka kaj frosta vento blovas de Siberio kaj la Mongola Altebenaĵo kaj iom post iom malfortiĝas, kaj kaŭzas malvarman kaj sekan klimaton kaj grandan diferencon de temperaturo de la sudo kaj nordo de Ĉinio. De aprilo ĝis septembro la varma kaj humida musono blovas de la maroj en la oriento kaj sudo kaj kaŭzas altan temperaturon kaj pluvabundecon kaj malgrandan diferencon de temperaturo de la sudo kaj nordo. Oni dividas Ĉinion en zonojn ekvatoran, tropikan, subtropikan, varman, varmetan kaj frosta-varmetan de sudo al nordo. Precipitaĵo malmultiĝas iom post iom de sudoriento al nordokcidento: ĝi povas esti pli ol 1 500 milimetroj sudoriente, sed malpli ol 200 milimetoj nordokcidente.