• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-01 14:16:00    
La dorso de la patro (2)

cri

"Nu reiru, paĉjo," mi diris.

Li rigardis eksteren tra la fenestro. Li rigardis eksteren tra la fenestro.

"Mi aĉetos por vi kelke da mandarinoj," li diris. "Atendu ĉi tie kaj ne foriru." "Mi aĉetos por vi kelke da mandarinoj," li diris. "Atendu ĉi tie kaj ne foriru."

Ĝuste ekster la barilo de la stacio estis kelkaj kolportistoj. Por tien iri, oni devis salti malsupren de la kajo, transpasi trakojn kaj poste grimpi sur la transan kajon. Ĉar la patro estas dikulo, tio kompreneble ne estis facila por li. Sed kiam mi proponis iri anstataŭe, li malkonsentis. Mi povis fari nenion alian ol rigardi lin, kiam li, en nigra ĉapo, nigra jako kaj malhele blua vatita robo, ŝancelpaŝe iris al la trakoj kaj malrapide rampis malsupren -- ankoraŭ ne tre malfacile. Sed post kiam li transiris la trakojn, li renkontis grandan malfacilon surgrimpi la transan kajon. Li tenis la randon de la kajo per ambaŭ manoj kaj provis levi la piedon supren, pene klinante sian korpulentan korpon maldekstre. Ĉe tiu vido de lia dorso larmoj ekfluis el miaj okuloj, sed mi haste ilin forviŝis, por ke nek li nek iu alia ilin vidu. Kiam mi refoje elrigardis, li jam estis sur sia revena vojo kun ruĝaj mandarinoj en la sino. Li metis ilin sur la kajon antaŭ ol malrapide rampi malsupren, poste ilin prenis per la brakoj kaj transpasis la trakojn. Kiam li atingis tiun ĉi flankon, mi rapide iris helpi lin en supreniĝo. Ni kune envagoniĝis, kaj li metis ĉujn fruktojn sur mian peltan surtuton. Post li defrapis la polvon de siaj vestoj, kvazaŭ kun faciligita koro.

"Nun mi foriros," li diris post momento. "Skribu al mi tuj post via atingo. "

Mi akompanis lin elvagoniĝi per miaj okuloj. Post kelkaj paŝoj li sin returnis por min rigardi.

"Nu, eniru!" li kriis. "Prizorgu viajn pakaĵojn en la kupeo."

Kiam lia dorso malaperis en amaso da pasantoj, mi envagoniĝis kaj sidiĝis, kaj miaj okuloj denove malsekiĝis.

En la lastaj jaroj la patro kaj mi migradis de loko al loko pro vivoklopodoj, sed la stato hejme fariĝis pli kaj pli malbona. En sia juneco li forlasis sian familion por mem perlabori vivrimedojn, li akiris verajn sukcesojn. Neniu antaŭvidis tian mizerecon en lia maljuna aĝo! La penso pri tio nature lin deprimis kaj, ĉar li devis elverŝi sian malĝojon iamaniere, li ofte malbonhumoriĝis pro hejmaj bagateloj, kaj lia sinteno kontraŭ mi iom post iom ŝanĝiĝis. Sed dum la lastaj du jaroj sen intervidiĝo li forgesis miajn malbonojn kaj ĉiam amzorgis vidi min kaj mian filon. Post kiam mi veturis norden, li skribis al mi: "Mi fartas bone, escepte de mia brako, kiu tiel doloras, ke mi eĉ ne povas facile levi la manĝbastonetojn kaj la plumon. Verŝajne, mia fino jam ne estas malproksime."

Kiam mi tion legis, mi kvazaŭ revidis, tra brilaj larmoj, lian korpulentan dorson en lia blua vatita robo kaj nigra jako. Ho, kiam mi povos lin vidi denove! (de ZHU ZIQING)