• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-01 15:34:21    
Konciza historio de la ĉina Esperanto-movado

cri

Esperanto estis enkondukita en Ĉinion je la komenco de la 20-a jarcento, kaj de tiam jam pasis 100 jaroj. La ĉina Esperanto-movado karakteriĝas per jenaj distingaj ecoj: Ĉiadisvolviĝo sin ligas strikte kun la sorto de la ĉina popolo, la nova kultura movado, la naciliberiga movado kaj la socia ŝanĝado de Ĉinio. samtempe kun tio, ĝia evoluo estis kaj estas ne-disigebla de la influo de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la subteno de la ĉina registaro. Pro tio, se vi studas la ĉinan E-movadon kaj ĝian historion, vi nepre devas bone koni la modernan historion de Ĉinio kaj la disvolviĝan historion de la Ĉina Popola Respubliko. En sia libro La Fenomeno Esperanto s-ro William Aŭld, famateoriisto de la E-movado, diris: "La historio de la Esperanto-movado estas tre interesa kaj kelkrilate miriga studobjekto. Ĝi estas ankaŭ komplika, ĉar ĝi ampleksas pli-malpli la tutan mondon, kaj la sorto de la lingvo kaj de la esperantistoj tre ofte dependis de apartaj registaroj kaj de politikaj cirkonstancoj." (William Aŭld: La Fenomeno Esperanto, p.61, Rotterdam, Nederlando, UEA, 1988). Tio estas tute vera koncerne al Ĉinio. Bazite de la supre menciitaj karakteroj, ni dividas la historion de la ĉina E-movado en la kvar periodojn.

La unua periodo, de la komenco de la 20-a jarcento ĝis la Evento de la 18-a de septembro en 1931, estas la burĝona periodo de la movado, en kiu la ĉinaj esperantistoj provis uzi la lingvon en servo al sia patrujo.

La dua periodo, de la Evento de la 18-a de Septembro en 1931 ĝis la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, estas kreska periodo de la movado, en kiu la movado kombiniĝis kun la naciliberiga movado kaj popoldemokratia revolucio.

La tria periodo, de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko ĝis la 3-a Plena Sesio de la 11-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio 1978, estas disvolviĝa periodo de la movado, en kiu la ĉinaj esperantistoj uzis Esperanton por servi al diskonigo de la nova Ĉinio kaj al defendo de la mondpaco.

La kvara periodo, de 1979 ĝis nun, estas prospera periodo de la movado, en kiu la ĉinaj esperantistoj klopodis antaŭenpuŝi la movadon tra la lando kaj samtempe servigis Esperanton al la reformado, pordmalfermo, modernigo de la lando, plena konstruado de bonhava socio, restariĝo de la ĉina nacio kaj longdaŭrea mondpaco.

La supre menciitaj kvar periodoj havas la komunan trajton, t.e. la ĉinaj esperantistoj aktive diskonigis Esperanton kaj senĉese antaŭenigas la movadon, kaj samtempe ili prenas nian lingon kiel instrumenton por aktive fari servadon al prosperigo kaj potencigo de la patrujo, al plena restariĝo de la ĉina nacio kaj al la mondpaco. Tiu trajto trairas la tutan historion de la ĉina Esperanto-movado.