• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-01 17:03:06    
Fascina Ĉomolangma (I)

cri

Antaŭ 50 jaroj, 30 minutojn post la 11-a de la 29-a de majo de 1953, novzelandano Edmond Shklary kaj nepalano Danzen Nogei kune atingis la supron de Ĉomolangma, la plej alta monto de la mondo.

En la sekvantaj 50 jaroj pli ol 1200 alpistoj de 60 landoj atingis la montosupron laŭ 42 linioj. Por memorigi la sukcesojn, preskaŭ ĉiuj famaj alpistoj kolektiĝis sude kaj norde de Ĉomolangma en majo de 2003 kaj faris diversajn aktivadojn kaj grimpis la monton.

Serĉi Ĉomolangma

 Ĉomolangma situas iom oriente en la mezo de Himalajo, la plej alta kaj plej longa montaro de la mondo, 450 kilometrojn sudokcidente de Lhasa kaj sur la limo de Ĉinio kaj Nepalo. Himalajo formiĝis de kolizio de la Hinda Plato norden moviĝanta kaj la Eurazia Plato antaŭ 10 milionoj da jaroj. Ĝi estas la plej juna montaro de la mondo. Estante la plej alta punkto de la tero, ĝi estas nomata la tria poluso de la terglobo.

Deantikve cirkulas inter la tibetanoj kaj nepalanoj mito pri Ĉomolangma: Sur la ĉielo estis 5 diinoj. Ili ŝatis la pejzaĝon en la homa mondo kaj venis al la homaro kaj regis la feliĉon, kampojn, trezorojn, brutaron kaj aspekton de la homoj. La tria fratino Ĉomolangma estis la plej bela. Ŝi estis bela kaj bonkora, sed obstina kaj ne ŝatis homojn. Kiam ŝi estis en malbona humoro, ŝi venĝis sin kontraŭ la homoj, kiuj ofendis ŝin. Ŝi loĝis apud senlima maro. Ĉe la maro estis montoj ombrataj de densaj arbaroj abundaj je diversaj fruktoj. Tie frekventis bestoj kaj birdoj. Sed iun tagon entrudiĝis bando da monstroj. Ili okupis la arbarojn, detruis verdaĵojn kaj murdis bestojn kaj birdojn. Tio kolerigis Ĉomolangma, kaj ŝi premis la monstrojn sub neĝa monto redonante pacon al la loko. Ŝi alportis gregon da bovoj kaj parojn da ambirdoj, kaj fosis kelkajn glaciajn lagojn. En laco ŝi malaperis en nebulo kaj transformiĝis en altan monton apud la maro kaj stepo. Por memori ŝin, oni nomis la altan monton Ĉomolangma. En la tibeta lingvo Ĉomolangma signifas trian feinon.

En klasikaĵoj de lamaismo estas noto pri la nomo Ĉomolangma. Sed la nomo registriĝis sur mapo per scienca metodo en 1715-1717, kiam 3 matematikistoj komisiitaj de imperiestro Kangxi mezuris la lokon, precize notis la geografion ĉe Ĉomolangma kaj skribis la nomon en la han-a kaj tibeta lingvoj sur mapo.

En la unuaj jaroj de la 18-a jarcento francaj kaj germanaj misiistoj kaj geografoj portis al Europo mapon kun signo de Ĉomolangma . La monto sur la mapo havis francan nomon Monto Tchoumour Lancma kaj germanan nomon Disomo langma. Tio pruvis, ke la nomo Ĉomolangma estis agnoskita de Europo. Sed en la mezo de la 19-a jarcento oni trudis al la monto la nomon Everesto. En 1852 militmezura inĝeniero Banker de la hinda mezurburoo sub la brita mezurburoo trovis montpinton pli altan kaj imponan ol la aliaj. En 1858 la mezurburoo arbitre nomis la montpinton per la nomo de la eksestro de la buroo.

Sed la tibetanoj akceptis nur Ĉomolangma.

En 1952 la ĉina registaro renomis la monton Ĉomolangma, sed internacie oni ne atentis tion. En la 25-a de majo de 1960, kiam ĉinoj la unuaj atingis la montosupron de Ĉomolangma, la nomo estis konata de la mondo.