Esperanto iris en Ĉinion je la komenco de la 20-a jarcento, ĝuste en la lastaj jaroj de la lasta feŭda Qing-dinastio en la ĉina historio. Depost la Opia Milito en 1840, imperiismaj landoj invadis Ĉinion unu post alia kaj devigis la registaron de la kadukiĝinta kaj senkapabla Qing-dinastio kontrakti serion da neegalaj traktatoj, kaj tio vekis fortan malkontenton ĉe la ĉina popolo. Pro tio ĉinaj patriotoj faris senĉesajn batalojn. Por firmi sian regadon la registaro de Qing-dinastio eĉkomplotis kun imperiismaj landoj por subpremi la patriotan movadon de la popolo kaj tiel puŝis Ĉinion en la landon duonkolonian kaj duonfeŭdan. La konsciencaj ĉinoj, precipe ĉinaj intelektuloj, serĉadis vojon por plifortigi la landon kaj riĉigi la popolon por restarigi Ĉinion. Post kiam ili studis la spertojn de Japanio kaj eŭropaj landoj, ili prezentis la sloganon lerni de Japanio kaj la Okcidento, pledi por scienco, demokratio kaj nova moralo, oponi kontraŭ malnovaj moralo kaj etiketo; pledi por nova literaturo, opini kontraŭ la malnova. Tio celis reprosperigon de Ĉinio. Kun tiu celo oni enkondukis ĉiajn novajn pensojn kaj ideojn en Ĉinion. Tiam iuj kredis anarkiismon, aliaj la politikan reĝimon de la Okcidento, kaj triaj akceptis marksismon kaj pledis por iri la vojon de la Oktobra Revolucio de Rusio. Post reverso de la registaro de Qing-dinastio kaj fino de la feŭda reĝimo, Ĉinio lanĉis la movadon de nova kulturo.
El multaj novaj pensoj kaj doktrinoj, la interna ideo de Esperanto, iniciatita de Zamenhof, profunde tuŝis la koron de nombro da ĉinaj intelektuloj. Ilin interesis ankaŭ tiu ideo de Zamenhof, kiu kreis Esperanton por likvidi la malamon inter la gentoj kaj la septon inter religioj, kun la celo realigi la idealon pri la mondpaco kaj homaranismo per la akcelo de egaleco, amo kaj amikeco inter la gentoj. Jam en la antikva Ĉinio troviĝis ja bela idealo pri la "komuna lingvo" kaj "komuna harmonia mondo". S-ro Kang Touwei, fama burĝa pensulo, tutanime strebadis al tio, ke la tuta terglobo havu "komunan lingvon" por efektivigi la idealon de "komuna harmonia rondo". Tia penso koincidis kun tiu de Zamenhof . fine, la semo de Esperanto radikiĝis, burĝonis, floris kaj donis fruktojn en la orienta ankikva kaj vasta tero. La bezono de tiu ĉina epoko kreis la kombinon de la E-movado kun la movado de la nova kulturo de Ĉinio. ni prenu la gazeton Nova Junularo kiel la ekzemplon. Tiam ĝi servis kiel grava batalkampo por disvastigi novajn pensojn kaj kulturon, kaj havis fortan influon en la ideologia kaj kultura rondoj. Poste ĝi fariĝis la organo de la Komunista Partio de Ĉinio. En la jaroj 1916-1918, okazis polemiko pri tio, ĉu Esperanto estas utila, indas lerni kaj havas brilan estontecon. S-roj Chen Duxiu, Lusin, Qian Xuantong, Wu Zhihui, Hu Shi kaj aliaj famuloj de la ideologia kaj akademia rondoj sin ĵetis en tiun polemikon. S-ro Lusin aperigis sian artikolon Rivertransiro kaj Vojkonduko, por esprimi sian jeson pri Esperanto. Li diris: "Laŭ mia opinio, la homaro certe havos komunan lingvon, tial mi aprobas Esperanto. Tamen mi ne povas certigi, ĉu Esperanto estos la estonta universala lingvo... Sed nun ekzistas nur Esperanto, do oni povas lerni nur ĝin unue. Nun ĝi sin trovas en la rudimenta stadio. Por diri metafore, antaŭ ol elfari motorŝipon, oni povas veturi nur per pirogo. Se antaŭvidinte, ke funkcios estonte motorŝipo, oni ne volas fari pirogon aŭ veturi per ĝi, do ili eĉ ne povos inventi motorŝipon, nek transiri riveron." Post tiu diskutado plivastiĝis la influo de Esperanto kaj tiel kreiĝis favoraj kondiĉoj de publika opinio por diskonigi Esperanton en Ĉinio. post tio la Nova Junularo aperigis multajn literaturaĵojn tradukitajn el Esperanto. Tio vidigis al homoj la rolon de Esperanto en la kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj aliaj landoj kaj ankaŭ kuraĝigis pli da homoj lerni nian lingvon.
|