• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-02 15:19:18    
Zhao Shuli: Gardado de Vidvino Tian al Kukurboj

CRI
Kukurboj kaj guŝoj ofte estis ŝtelitaj en la vilaĝo Suda Deklivo pro multeco de malriĉuloj. Ne helpis dungo de gvatanto. Ĉiu familio mem gardu siajn objektojn. La plej malriĉa Qiusheng, havanta neniom da kampo, sed nur 6 familianojn, la edzinon kaj infanojn, kiujn li vivtenis per sovaĝa legomo. Kolektante sovaĝan legomon, li ofte ŝtelis ies kukurbon aǔ guŝojn sur sia vojo. Vidvino Tian estis kiu plej timis ies ŝtelon, ĉar kukurboj kaj guŝoj en ŝia ĝardeno plej frue maturiĝis – la vilaĝo Suda Deklivo enhavis nur pli ol 30 familiojn, el kiuj sole tiu de sinjoro Wang kaj tiu de vidvino Tian posedis ĝardenon. La ĝardeno de sinjoro Wang areis je pli ol 10 muoj*, tamen neniu aǔdacis fari tie ŝtelon pro ties familia potenco. Vidvino Tian disponis fakte nur duonan muon, sed ŝi estis tiom malbonsorta, ke ĉiu ŝtelanto, ne aǔdaca tuŝi eĉ peceton el la granda ĝardeno de sinjoro Wang, sin turnis al ŝia parceleto, tial dum somero kaj aǔtuno de ĉiu jaro ŝi noktadis en la ĝardeno por gardi siajn kukurbojn kaj guŝojn.
Printempe de 1946, agrara reformado venis al la vilaĝo Suda Deklivo. Laǔ juĝo sinjoro Wang estis bienulo kaj oni dividis liajn pli ol 10 muojn da ĝardeno al malriĉaj vilaĝanoj. Vidvino Tian fariĝis mez-kamparano, kompreneble la duona muo restis ŝia. En somero kukurboj kaj guŝoj en ŝia ĝardeno same maturiĝis pli frue, kaj same en ĉiu tago ŝi gardis siajn fruktojn.
"Ne necesas plu ilin gardi, ĉar ĉiuj havas!" diris knaboj al ŝi.
Tamen ŝi ne kredis iliajn vortojn, ĉar ŝi frekventis nur sian ĝardenon kaj neniom informiĝis, kio okazis en la granda ĝardeno de sinjoro Wang.
Estis neniel strange, ke ŝi dubis pri la vortoj de tiuj knaboj. Jen ŝi havis propran sperton: Antaǔ kelkaj jaroj Qiusheng kaj similaj, kvazaǔ speciale provokante, tuj ŝtelis ŝiajn objektojn, apenaǔ ŝi forlasis la ĝardenon. Foje ŝi foriris hejmen por bovlo da manĝaĵo kaj prompte revenis al la ĝardeno, ĝuste tiam Qiusheng paŝis al ŝia ĝardeno. Trafe! Qiusheng kortuŝe petegis:
"Bofranjo! Benu nin per malgranda kukurbeto! Miaj infanoj svenas pro malsatego..."
"Jam neniu peco vidiĝas. Ĉion la ŝtelisto forprenis!" Ŝi intence bruis.
Qiusheng komprenis, ke ŝi aludas lin. Kion diri? Li povis nur peti plu.
Vidvino Tian, unuflanke, lin kompatis kaj, aliflanke, ne volis ofendi lin, timante ke li denove ŝtelos ŝiajn kukurbojn. Ŝi turnis sian rigardon jen al tiu juna frukto jen al alia, ameme kaj domaĝe. Fine ŝi elektis pecon tiel malgrandan kiel knabina pugno, murmurante, "Kia domaĝo! Ĝi devas ankoraǔ kreski."
Kiam Qiusheng estis foriranta kun la knabina pugno, sinjoro Wang alvenis svigante ventumilon.
"Plago, granda plago!" li flustris al vidvino Tian, fingre almontrante la dorson de la foriĝanta Qiusheng. "Kial nia vilaĝo naskis bandon da tiaj ulaĉoj! Ke ni ne povu trankviliĝi la tutan vivon!" Kaj li rapide preterpasis.
Lia parolo trafis la koron de vidvino Tian, kiu ja tutavive ne povis forigi tian ombron el la menso, tial la vortoj de tiuj knaboj, "Ne neceas plu ilin gardi", neniel povis penetri en ŝian koron.
Fakto restas fakto konvinka, tute egale ĉu vidvino Tian kredis la necesecon aǔ ne. Iutage la suno frapis ŝin, ŝi do restis hejme tri diurnojn. Dume nenio perdiĝis el ŝia ĝardeno. Apenaǔ resaniĝinte ŝi jam pretis iri al la ĝardeno, tamen familiaj aferoj ŝin retenis.
Pasis 10 tagoj. Ŝi kuris al la kukurbejo. Same nenio okazis. Fine ŝi donis signon al ĉiu frukto. Kaj ŝi ne gardis plu la ĝardenon.
Post aǔtuna rikoltado vidvino Tian iris al korto de Qiusheng kaj vidis pli ol 10 kukurbojn. Ŝia rigardo rapide trafis krucan signon sur du el ili, tiel saman kiel ŝi faris al siaj kukurboj. Suspekto fulmorapide leviĝis. Ŝi volis pafi demandon, tamen ŝi skrupulis, timante eksplodigi skandalon. Fine ŝi decidis unue viziti sian ĝardenon.
Survoje ŝi renkontiĝis kun Qiusheng, kiu estis kondukanta bovon kiu estis tiranta ĉaron plenan de kukurboj.
"Qiusheng! Kies kukurboj? Kial tiom?"
"Miaj. Ja multe, eĉ tro! Pasintece la infanoj tiom avidis kukurbon. Tial, jen, ricevinte duonan muon, mi donis ĝin tute al kukurboj. Jen jen! Kiel mi povus scii, ke ili freneze kreskis kaj abundiĝis!"
"Vendu ilin!"
"Al kiu? Mankas al neniu. Ho jes, nu, la ĉaron da kukurboj al vi, kiel pagon kaj dankon! Bonvole!"
"Ne ne ne!" Vidvino Tian rapide sin forturnis, ne al la ĝardeno, sed rekte hejmen.
*Muo: Ne Mil-a nomo por "mikrono", sed ĉina mezurunuo (ĉine "shimu" aǔ "mu"), egala al 15-ona hektaro.