• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-02 15:20:31    
Ĉina tradicia festo: La 8-a de la jarfina monato

cri

Baldaŭ komenciĝos jam la nova jaro, la jaro 2005 laŭ la internacia kalendaro. Tamen por la ĉinoj estas ankoraŭ alia novjara festo, t.e. la Printempa Festo laŭ la ĉina tradicia kalendaro. La Printempa Festo estas unu el la plej grandiozaj festoj de la ĉinoj en la jaro. Por tiu ĉi tradicia novjara festo oni ĝuas plej longajn feriojn kaj festas plej diverse kaj pompe. Laŭkutime la tradicia novjara festo daŭras pli ol duonan monaton, inter la popolanoj, precipe kamparanoj, ĝi daŭras pli longe.

La festo la 8-a de la jarfina monato havas longan historion. Ĉinoj, precipe la hanoj festas ĝin jam de la 5-a jarcento. Laŭ historiaj notoj, por tiu ĉi festo oni devas oferi ĉasaĵojn al siaj prapatroj.

Nun la ĉinoj prenas tiun ĉi feston kiel signon de alveno de la tradicia novjara festo. En tiu festotago oni kutime manĝi tradician dolĉan kaĉon. Pri la kaĉo cirkulas diversaj legendoj. La plej vaste cirkulanta el ili estas tio, ke oni manĝas la kaĉon por rememori la Budhon. Legendo diras, ke en la antikva Hindio, la princo Gotamo, t.e. la Budho, pene klopodadis por trovi veron liberigi la homojn el la suferoj de maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto. Li rezignis la kronon kaj vojaĝis al ĉiuj montoj de Hindio por viziti kapablulojn. La 8-an de la jarfina monato li alvenis al la revero Nilian kaj pro laceco kaj malsato svenfalis surteren. Iu paŝtistino savis lin kaj kuiris kaĉon el al de si kunportitaj grenoj kun sovaĝfruktoj. Ŝi manĝigis lin. Kiam li reakiris sian konscion kaj sentis sin refreŝigita, li fariĝis komplete konscia, sekve budaiĝis. Ekde tiam budaistoj prenas la 8-an de la jarfina monato tago de budaiĝo. Post kiam Budaismo estis enkondukita en Ĉinion, ĉiujare okaze de la 8-a de la jarfina monato, ĉiuj temploj preparas kaĉon el rizo kaj sekigitaj fruktoj por oferi ĝin al la budho. Ankaŭ la laikoj imitante la budaistojn preparas similan kaĉon. En la ĉina feŭda socio, okaze de tiu ĉi festo ankaŭ la imperiestroj ordonis prepari tian kaĉon por disdoni ĝin al la korteganoj kaj oficistoj.

La popolanoj preparas tiun ĉi festan kaĉon antaŭ ĉio por oferi ĝin al la Budho, due por donaci reciproke inter parencoj, amikoj kaj najbaroj kaj fine por mem gustumi.

La kaĉo havas multajn specojn. Ĝenerale oni preparas la kaĉon el pizo, azukio, radiato, milio, rizo, sorgo plus jujubo, kaŝtano kaj aliaj sekaj fruktoj. Por ke la kaĉo estu bongusta, oni kuiras ĝin sufiĉe longe sur la forno per malgranda fajro. Kiam la kaĉo estas finfarita, oni aldonas al ĝi ankaŭ sukeron kaj marmeladon el rozo kaj arome osmanto. Dum manĝado iuj ŝatas meti en la kaĉon konfitaĵon, nukskernon kaj pinsemkernon. La kaĉo estas dolĉe bongusta kaj okulplaĉa. Kia agrablo estas, ke ĉiuj familianoj sidas ĉirkaŭ la tablo kaj manĝas la varman, dolĉan kaj aroman festan kaĉon, malgraŭ la frosto eksterdome!

Okaze de tiu ĉi festo en la norda Ĉinio oni kutimas ankaŭ pekli ajlerojn en vinagro. En la 8-a de la jarfina monato oni metas ajlerojn en vazo plenplena de vinagro, poste fermas la vazon kaj metas ĝin en varmeta ĉambro. Post ĉirkaŭ 20 jaroj, venas baldaŭ la novjara festo, la Printempa Festo. Por tiu ĉi festo oni tradicie manĝas specialan festan manĝaĵon Jiaozi. Tiam oni elprenas la jam bone peklitajn ajlerojn, kiuj aspektas smeralde verdaj. Antaŭvespere de la novjara tago, kiam la tuta familio kolektiĝas por adiaŭi la malnovan jaron kaj bonvenigi la novan jaron, oni kutimas manĝi jiaoziojn kun la peklitaj ajleroj.