• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-02 17:16:32    
Tajĝiĉuan (foto)

cri

Tajĝiĉuan estas branĉo de ĉina gongfu -o. Ĝi estas aplikata por memdefendo, vivlongigo, amuzo, prezento, prevento kaj kuraco de malsanoj. Ĝi estas ankaŭ konkursa sporto. Ĝi, tre amata de la ĉina popolo, havas trajtojn de profunda kulturo.

Populariĝo

Meze de la 20-a jarcento la Sporta Komisiono de la Ĉina Popola Respubliko kaj koncernaj departementoj de la ĉina registaro ellaboris tajĝiĉuan-ojn 24-movan kaj 88-movan kaj tajĝi-spadadon por popularigi. Tajĝiĉuan estas facile lernebla. En la pasintaj 20-30 jaroj ĝi rapide populariĝis tra la tuta lando. Multe da homoj lernis ĝin kiel fizikan ekzercadon por sanprotektado. Jam antaŭ longe ĝi fariĝis ĉefa matena ekzercado por mezaĝaj kaj maljunaj homoj. Ĝi estas tre ŝatata ankaŭ de la vastaj popolamasoj.

Nun ankaŭ Usono, Kanado, Japanio kaj iuj aliaj landoj havas lernejon por instrui tajĝiĉuan kaj multaj eksterlandanoj venis al Ĉinio por lerni ĝin.

Konkurso kaj prezento

Ĉinio, kiel gastiganto de la Olimpikoj en 2008, jam prezentis peton al la koncerna internacia sporta organizo, ke la Olimpikoj prenu tajĝiĉuan kiel unu el siaj sportaj branĉoj en 2008.

Estas du specoj de tajĝiĉuan, t.e. la prezenta kaj konkursa. La prezenta povas esti farata de unu homo aŭ de kelkaj homoj kune, dum la konkursa estas farata de du rivaloj. Tiu estas defia konkurso pri la homa volo, kvalito, tekniko kaj forto. Ĝenerale oni ne vidas lukton inter la du homoj, sed la venkinto ĉiam estas eminenta popola tajĝiĉuan-isto.

La konkurso ankaŭ celas popularigon. Tio ludas gvidan rolon por tajĝicuan-amatoroj kaj havas grandan signifon por disvolvi ĝin.

Fizika kaj spirita ekzercado

La populara tajĝiĉuan estas destinita por sanprotektado kaj vivlongigo. Ĝi ludas gvidan rolon hodiaŭ en la rondo de tajĝiĉuan.

Ĝi estas malpli facile posedata ol aliaj specoj de ĉina gongfu -o, ĉar ĝi estas spirita kaj fizika ekzercado en kombino. Oni faras ĝin ne nur pro ĝiaj belaj movoj, sed ankaŭ por firmigi al si la vitalan energion.

Koncerne la eksterajn movojn de tajĝiĉuan, oni postulas, ke la ekzercantoj devas stari rekte kaj fari la movojn nature kaj glate.

Ĝi estas utila al la homaj muskoloj kaj ostoj. Dank' al la ekzercado ĉiuj homaj organoj laboros harmonie kaj la ekzercantoj fine atingos la celon firmigi la korpon kaj sanigi la spiriton.

Dum ekzercado de tajĝiĉuan oni devas esti tre atentema, sed ne vane malŝpari la forton. La movoj de tajĝiĉuan estas elastaj, ne drastaj. Dum ekzercado la vitala energio kaj sango de la ekzercantoj bone cirkulas, tial tajĝiĉuan tre utilas al kuracado kaj sanprotektado.

Dum ekzercado oni nature koncentras sian vitalan energion al la ostoj, por ke ĝi regu la tutan korpon. Nur sciante utiligon de la vitala energio, oni konos la utilecon de tiu ekzercado.

Ekzercado de tajĝiĉuan estas utila ne nur al la korpo, sed ankaŭ al la spirito. Ĝi utilas ankaŭ al kulturado de saĝo kaj vigligo de la menso.

Materialo:

La interna gongfu -o estas termino de ĉina gongfu -o. Ĝi montras ekzercadon de la homaj internaj organoj kaj sekve de tio ĝi estas aparte utila al gongfu -istoj en reguligo de la vitala energio. Vidate supraĵe, la ekzercantoj estas kvietaj, ne rapidmovaj. Ili per aparta teniĝo sidas aŭ staras (iam kun fermitaj okuloj) tamen kun vitala energio regule moviĝanta en la korpo.

Por bone utiligi sian vitalan energion oni devas doni grandan atenton al tiu ekzercado, tamen tio devas esti farata sub gvido de instruisto, alie ege malutilos al la ekzercantoj.

Ĉinaj gongfu -istoj alte taksas kombiniĝon de movado kun kvieto, kiu montras la internan gongfu -on.

La interna gongfu -o havas profundan signifon kaj estas ofte uzata por spirita memkulturo.