• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-03 15:51:39    
Ribelema Verkistino(foto)

CRI
Xiao Hong (1911—1942) naskiĝis en la gubernio Hulan de la provinco Heilongjiang, nordokcidenta Ĉinio. En la infaneco ŝi estis jam tre ribelema. Estante pli ol 10-jara, ŝi ribelis kontraǔ sia feǔda familio kaj, ĝin kategorie forlasinte, migradis de loko al loko. En la jaro 1933 ŝi iris al la sudorienta urbo Ŝanhajo kaj rapide konatiĝis kun la granda verkisto Lusin, kiun ni jam konigis en la reto. Baldaǔ ŝi fariĝis intima amikino de Lusin. En 1935 eldoniĝis ŝia mallonga romano "Vivmorta Loko". Sekvajare ŝi veturis al Japanio por kuraciĝo kaj konvalesko. Post unu jaro ŝi revenis al la patrolando kaj sin ĵetis en batalon kontraǔ la japana agreso.
La romano "Vivmorta Loko" fidele spegulas la vivadon de nordorientaj popolanoj. Ĝiaj 1-aj 10 ĉapitroj temas pri falo de la nordorienta regiono de Ĉinio, tio signifas, ke Japanio ĝin okupis. "Homoj kaj bestoj rapidas por la vivo kaj baraktas kontraǔ morto", en la vasta kamparo apud la urbo Harbino; kamparanoj kondukas maljunajn ĉevalojn, fakte ankoraǔ bezonatajn en la kultivado kaj plugado, al buĉejo kaj interŝanĝe prenas 2 monbiletojn nominale valorajn je 1 eno, sed eĉ la malmultajn 2 monpaperojn bienulaĉo forrabas; popolanoj leviĝas por puni per sia forto la ekspluatantajn vampirojn, tamen ili ricevas nur malliberigon kaj ankoraǔ pli pezan plagon; la juna generacio, firme memorante malamon el tragika morto de familianoj, parencoj kaj amikoj, ĉiam pretas por kvitigi la sangan ŝuldon; ankaǔ malsano kaj malsato fortrenas la vivon de homoj kaj minacas ĉiujn vivantojn. De la 11-a ĉapitro de la romano "Vivmorta Loko" estas priskribate, kiel la vastaj popolamasoj de la nordorienta parto de Ĉinio heroe batalas, malgraǔ mizero kaj sufero, kontraǔ la invado de la japana militarismo. Ili "estas ĉinoj vivante kaj ĉinaj fantomoj mortinte". Post malsukceso en la batalo ili komprenas, ke la ĝusta vojo estas, ke ili reorganiziĝu kaj aniĝu al revolucia armeo. Post tia konsciiĝo ili forlasas adiaǔe sian dezertiĝantan naskolokon kaj direktas sin sur la ĝustan vojon; kiom peniga kaj longa ĝi estu ne gravas. La verko ne havas fadenon tra si, sed konsistas el multe da vivaj bildoj kiuj, tre kontinuaj, ĉarmaj kaj helaj, entenas grandan forton de kortuŝeco pro tio, ke la aǔtorino siatempe faris profundan observadon al ĉio okazinta kaj subtilan desegnadon. Kaj la romano superas ne malmultajn samspecajn verkojn el la sama periodo per tio, ke ĝia aǔtorino verece elskribis pezegan mizeron de la nordorientaj popolanoj duoble subpremataj de imperiismo kaj feǔdismo, neniom neglektante la klasan kontraǔdiron kiun oni facile forgesus pro tio, ke en tiu tempo la nacia kontraǔdiro jam fariĝis reganta kontraǔdiro.
Post la mallonga romano "Vivmorta Loko", aperis sinsekve noveloj "Alvoko de Vasta Kampo", 'La Manoj", "Trimonate en Urbeto" kaj "En Bovĉaro", mallonga romano "Ma Bole" kaj romano "Hulan-rivero". Xiao Hong verkis ankaǔ, en plumnomo "Qiaoyin" (Solfa Veado), du kolektojn da prozaĵoj "Negoca Strato" kaj "Ponto" en kiuj ne mankas eminentaj pecoj.
La novelo "La Manoj", verkita de Xiao Hong en marto de 1936, temas pri tio, ke iu lernantino, veninta el vilaĝo, havas eksterordinarajn manojn, terure kontrastajn kun tiuj de ĉiuj aliaj lernantinoj en pensiono. Kiaj la manoj de tiu lernantino? Bluaj, nigraj, aǔ purpuraj – miksakoloraj de la fingropintoj ĝis la manradiko. Pro tiaj manoj la kunlernantoj nomas ŝin "monstrino". Kun tiaj manoj tiu lernantino estas malestimata ne nur de la kunlernantoj, sed ankaǔ de la lerneja estrino, kiu ordonas, ke tiu knabino ne partoprenu plu en matena gimnastiko, kaj foriras kun mokaj ridoj. La lernantino estas aparte diligenta. Ŝi ege frue ellitiĝas por lernado, kiam aliaj ankoraǔ dormas. Ŝi estas ankaǔ eksterordinare humila, bonkora, malkolerema kaj tolerema. Ŝi elportas ĉiajn mokojn kaj ignorojn. Survoje ŝi salutas ĉiujn. Kiam petolemaj lernantinoj, sentantaj naǔzon el ŝiaj laǔ ili naǔze hidaj manoj, ne volas loĝi en sama ĉambro, ŝi, anstataǔ fari proteston, silente portas siajn litkovrilojn en koridoron de la pensiono. Ŝi noktas sur benko de la koridoro. Frue ellitiĝinte oni povas vidi, ke ŝi volvas sian litaĵon de sur la benko kaj malsupren iras kun la volvaĵo laǔ ŝtuparo. Ĉu neniu ŝin kompatas? La tuta pensiono ŝin abomenas plu, kvankam ŝi dormas jam ne en ĉambro, sed en koridoro, ĉar ŝi tusadas ĉiun nokton. Kial ŝi devas tusi? Certe pro malvarmo. Kaj pro tio ŝi forlasas la koridoron kaj noktadas en kelo. La tuta priskribado kun multaj dialogoj inter "mi" kaj tiu knabino enkorpigas bonkorecon de la aǔtorino. (Kara retleganto, bonvole vin turnu al "Ĉina Antologio", 1919—1949, p. 399—414, se vi interesiĝas pri detala enhavo de ĉi tiu novelo!).
La romano "Hulan-rivero", verkita de Xiao Hong en la periodo de la Kontraǔjapana Rezistomilito (1937—1945), estas fakte rememoraĵo pri la vivado en la pasinteco. En la romano la aǔtorino ne nur esprimis ardan indignon kontraǔ la malnova mondo kaj ellasis sentimentalecon pri soleco kaǔzita de tio, ke la tereno de ŝia vivo estis iom tro malvasta.
En 1940 Xiao Hong veturis al Hongkong (nun Hongkong-a Speciala Administra Regiono de Ĉinio) kaj daǔrigis sian verkadon, en malsano. Post 2 jaroj, bedaǔrinde, ŝi forpasis pro abrupta graviĝo de la malsano.