• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-03 15:56:31    
(fotoj)Mia Sonĝo--- Ĉina Handikapula Ensemblo

cri
La 3-a de decembro estas Internacia Tago por Handikapuloj.

Kun la orelplaĉa muzikaĵo, sur la lampoplena scenejo suple kaj gracie dancas 12 belaj fraŭlinoj. La dancado titoliĝas Milmana Budho.Tamen ĉu vi scias, ke la dancantaj fraŭlinoj estas surdmutaj. Tio estas debuto de grandskala muzik-dancado: Mia Sonĝo, prezentita de Ĉina Handikapula Ensemblo

Ĉina Handikapula Ensemblo montras la percepton de ĉinaj 60 milionoj da handikapuloj pri la vivo kaj la arto. Ĉu en emocia ludado de piano, ĉu en gracia dancado aŭ eleganta direktado, la handikapulaj aktoroj senescepte montras sian senlacan strebadon. Sinjoro Zhang Jigang estas arta gvidanto de la ensemblo. Li konigis:

"Mia Sonĝo enhavas kvarflankan signifon: egaleco de homaj dignoj; spirito de mempotenciĝo, senlima kreiveco kaj kontribuado al la socio." Karaj amikoj, nun ni aŭskulte perceptu la prezentadon fare de ĉinaj handikapuloj.

La melodio titolita Konkursas Ĉevaloj, ludata de rakitulo Wang Xuefeng, per ĉina tradicia muzikilo erhu. Wang Xuefeng estas malpli alta ol la mizikilo erhu. Kvankam senforta pro la rakito, tamen li ĉiamaniere sin ekzercadis por ludi ŝatatan erhu-on. La bela kaj oreplaĉa muzikaĵo montras, ke estas tute sama la arto ĉu farita de sanulo ĉu de handikapulo. Li rakontis al raportisto:

"Ĉiu povas posedi arton kaj ĝui arton. Mi deziras, ke mi, same kiel sanulo, donu artan ĝuadon al ĉiuj."

La Ĉina Handikapula Ensemblo, sub la Ĉina Handikapula Ligo, fondiĝis en 1987, por elvolvi la aferojn de handikapuloj, apelacii al la socio respekti kaj kompreni handikapulojn. La ensemblo sinsekve vizitis pli ol 30 landojn kaj regionojn, kaj estas titolita kiel "sendito de beleco kaj amikeco".

Blindula kantisto Yang Haitao kantis kanton kun la titolo Paradizo. Ĉina artisto Ding Jianhua tre ŝatas la kanton. Ŝi diris: "Mi havas mirindan senton, aŭskultante la kantadon de Yang Haitao. Mi aŭdis vokon el profundeco de la vivo, estas kanto vere flirtanta el paradizo."

Vere, la aktoroj kvankam kripliĝis je la korpo, tamen ili havas nekompareblan firman volon batali en la vivo kaj ami kaj brakumi la vivon. Blindula pianisto Sun Yan diris:

"Ni devas venki ĉiajn malfacilojn kaj transpasi limojn unu post alia por ke la arto atingu ankoraŭ pli altan nivelon. Tio estas malfacila. Tamen ni certe klopodas por senĉese krei novan miraklon sur la scenejo de la vivo. Mi deziras, ke ĉiuj ĝoju pro ĝuado de nia prezentado."

Septembro kurantjare, la ĉina Handikapula Ensemblo faris prezentadon en Ateno dum la Handikapulaj Olimpikoj. La bela prezentado vekis senprecedencan entuziasmon de grekaj spektantoj. Pentristino Sonja emocie diris, ke ŝi spektis multajn prezentadojn, tamen tio estas la plej brila kaj plej bona. Iu studentino diris, ke ŝi kunlarmoj ĝuis la prezentadon de la ĉina Handikapula Ensemblo. Ŝi havis ne nur la artan ĝuadon sed ankaŭ la percepton de la vivo.

Je la fino de la prezentado, spektantoj aprecas la ĉefteman kanton: Mia Sonĝo, prezentitan de Ye Lin, Gan Rongli kaj Yang Haitao. La kanto esprimas la revon de handikapluloj al la bela vivo.