• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-03 16:58:42    
Esperanta disaŭdigo de Ĉinio en progresado (1)

cri

Dum la lastaj pli ol 20 jaroj la Esperanta disaŭdigo de la Ĉina Radio Internacia estis ĉiam pli riĉa enhave, pli vigla forme kaj pli alloga lingve, tiel ke plivastiĝis la influo al aŭskultantoj kaj plialtiĝis la pozicio en la internacia Esperanto-movado. En la komenco, por la disaŭdigo laboris nur traduka grupo el kvin gejunuloj, kiuj finis la studadon en la Pekina Disaŭdiga Instituto antaŭ nelonge. La disaŭdigo okazis dufoje semajne, 30 minutojn ĉiufoje, nur al Eŭropo, per tri ondoj, laŭ la modo de semajna revuo, kun raporto ĉefe pri landaj aferoj. Nun la traduka grupo jam disvolviĝis en la sintezan redakcion, kies tasko estas redaktado, intervjuado, tradukado, parolado kaj esplorado. Ĝi disaŭdigas kvarfoje ĉiutage, unu horon ĉiufoje, al Eŭropo, Nord-Ameriko, Azio kaj Oceanio respektive, per ok ondoj. La enhavo ampleksas ne nur novaĵojn ĉinajn kaj internaciajn kaj komenton, sed ankaŭ specialajn programerojn: Leterkesto, Vojaĝo en Ĉinio, Ĉina Kulturo, Ekonomia Panoramo, Socia Vivo, Esperanto en Marŝo kaj Literatura Ĝardeno. Krome, prezentiĝas ankaŭ diversaj semajnfinaj programeroj. La raporto estas pli rapida, gravaj novaĵoj rotacie disaŭdiĝas, por ke la aŭskultantoj ĝustatempe konu la gravajn eventojn kaj eksterajn politikojn de Ĉinio. Ĉiuj laborantoj de la redakcio kapablas intervjui, verki kaj ĉeloke raporte en Esperanto. Pluraj el ili povas disaŭdigi kaj prezidi sian intervjuon, tio ricevis laŭdon de iliaj kolegoj. La programero "Literatura Ĝardeno" estas redaktata de Seimin, membro de la Akademio de Esperanto kaj tradukinto de la fama ĉina klasika romano Ruĝdoma Sonĝo. Kronike li konigis la disvolvon kaj karakterojn de la ĉina literaturo, ĉefajn reprezentantojn kaj iliajn ĉefajn verkaĵojn en diversaj periodoj de la antikveco ĝis la nuntempo.

La programero "Esperanto en Marŝo" estas alia brila ero de la ĉina Esperanta disaŭdigo. Ĝi raportas la historion kaj la nunan staton de la ĉina Esperanto-movado, reprezentantojn de la movado en diversaj periodoj, amikajn interfluojn inter la ĉina kaj alilandaj esperantistaj rondoj kaj la internacian Esperanto-movadon en formoj de novaĵo, raporto kaj intervjuo. Ĉiuj programeroj estas redaktitaj de la redakcio. Depost la 80-aj jaroj de la lasta jarcento, la redakcio ĉiujare sendas raportisto(j)n al UK. Ili faras detalan sinsekvan raportadon pri la kongreso. Tio vekis fortan eĥon ĉe diverslandaj esperantistoj, precipe ĉe tiuj, kiuj ne ĉeestis la kongreson.