• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-06 09:45:21    
Du Intimaj Fratinoj

cri

Ĉinjo kaj Honjo estis intimaj kiel fratinoj. Se ili havis du mandarinojn, ili dividis la dolĉon inter si; se estis nur unu pomo, ambaŭ demordis ĝin alterne. Sed bedaŭrinde Honjo estis sendita al biblioteko lastatempe por servi tie kiel bibliotekistino, kio ege ĉagrenis Ĉinjon. Ŝi eĉ verŝis multe da larmoj pro tio.

"Tio ankaŭ estas favora por ni!" Honjo ŝin konsolis. "Se vi volas prunti ian ajn legaĵon, diru al mi senĝene. Ankaŭ ni povu 'pli frue ĝui la lunon en ĉeborda pavilono'."

Jes, Ĉinjo efektive ĝuis la "lunon". Ŝi povis prunti stakon da libroj per unu fojo, sed aliaj homoj nur unu.

Tiuj du volumoj de "Elektitaj Noveloj de Ĉeĥov" vere estas brilaj, kaj Ĉinjo jam ne volis ilin redoni. Laŭ la amikeco inter ŝi kaj Honjo tio absolute ne estas problemo.

"Tiujn librojn vi povas prunti pli longe, se ilin vi ŝatas, sed ne redoni estas absolute malpermesite!" Honjo kunpremis siajn lipojn kaj sin montris senkompromisa. Ĉinjo tiel koleris, ke ŝi eĉ ne volis interparoli kun Honjo. Ili sidis dorso kontraŭ dorso sur granda ŝtono ĉe riverbordo. Blovis zefiro, murmuris la akvo, kaj ondetoj disrompis la lunon sub la akvo. Estis abomeninda la lampiro, kiu ĉiam flugis rekte sur la vizaĝon de Ĉinjo.

"Neniu vin urĝas, kaj redonu ilin nur post kiam vi finlegos," diris Honjo.

"Mi lego ilin kiel vortaron, kaj neniam finlegos!"

"Ne estu nekontentigebla, kaj vi jam havas sufiĉe da avantaĝoj en pruntado de libroj."

Oblikve rigardante Honjon, Ĉinjo sentis, ke tiu jam forgesis la intiman amikecon inter ili, tial ŝi diris:

"Nu, sufiĉe, mi redonos morgaŭ!"

"Nu, nu, vi denove koleriĝis, ĉu?" por moderigi ŝian koleron, Honjo ŝanĝis la temon: "Diru, ĉu la libroj estas ĉe via amato?"

"Se vi ne donos promeson, do ne demandu," kolerege diris Ĉinjo.

Sin turnante, Honjo ĉirkaŭprenis la ŝultrojn de Ĉinjo per ambaŭ manoj kaj flustris al ŝi en la orelon:

"Nur ĉi-foje, kaj ne plu faru la samon estonte!"

Ĉinjo ekridis kaj memkontente ĉirkaŭbrakis ŝian kolon. Kaj ili ekridis tiel, ke ilia rido aŭdiĝis malproksime.

En la verkoj de Ĉeĥov troviĝas nur mokaĵoj, sed nenia ĉina gusto. Kaj plie, Honjo eklaboris en la biblioteko nur antaŭ nelonge, ĉu mi ne intence faros por ŝi malagrablaĵon, se mi ne redonos la pruntitajn librojn? Post longa pripensado Ĉinjo decidis redoni la librojn.

Estis tre kviete en la biblioteko. Honjo ne estis tie. "Kiel bonokaze!" Ĉinjo pensis en si. "Mi nun redonas, por ke oni ne diru, ke mi pruntas librojn tra 'malantaŭa pordo'." Ĉinjo do metis la librojn sur la tablon antaŭ maljuna bibliotekisto kaj diris:

"Mi redonas la librojn."

Tiu ĉi trovis la libropruntan ateston de Ĉinjo kaj, pririgardante per la okuloj la librokovrilojn, diris: "Ĉar vi estas malzorgema, tial perdiĝis la libroj!" Liaj vortoj estis nekompreneblaj. Li eltiris la tirkeston kaj nombris monon. "Nu, prenu, jen estas 2,35 jŭanoj."

"Ĉu vi donas al mi?" Ĉinjo ne komprenis.

"Jes, tio ĉi estas via kompensa mono por la libroj."

Sed Ĉinjo neniam pagis por la libroj! Tio… oho, nun ŝi komprenis. Preninte la monon, ŝi sin turnis kaj forkuris. Ŝi devis tuj trovi Honjon ne nur por redoni al ŝi la monon, sed ankaŭ por "venĝi" sin por ĉio ĉi tio.