• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-06 11:23:23    
Ĉina nuntempa kultura personulo Zhao Bo

cri

Karaj retlegantoj, en la ĉina literatura rondo, Zhao Bo estas rigardata kiel aktorino kun literatura talento. En la lastaj jaroj, ŝi sinsekve eldonis multajn novelojn kaj eseojn kaj kaŭzis fortan eĥon meze de legantoj.

Zhao Bo 33-jara naskiĝis en la ĉina urbo Changzhou. Ŝia patro estas teknikisto kaj patrino instruistino, kiu ŝatas legi kaj verki. Influate de sia patrino, Zhao Bo de sia infanaĝo forte interesiĝas pri libro-legado. Rememorante antaŭan travivaĵon, Zhao Bo diris:

"Unika afero silentigi min estas legi libron. Tiam ne nur gazetoj, sed ankaŭ diversaj revuoj plaĉas al mi."

De sia infanaĝo, Zhao Bo preferas senĝenan vivon. Kiam ŝi estis libera, ŝprucis sennombraj ideoj en ŝia cerbo. Zhao Bo diris, ke legante libron, ŝi ofte konsideris sorton de figuroj de la libro al kontraŭa direkto. Eble tio estas kialo de tio, ke ŝi verkis novelon poste.

Vizitante mezlernejon, Zhao Bo publikigis poemon, prozon kaj novelon, tamen poste ŝi ĉesigis verkadon pro okupantaj lernado kaj laborado. Komence de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, Zhao Bo venis al Ŝanhajo por fari komercon kune kun sia amiko. Dum 5 jaroj, ŝi lace klopodis en diversaj komercaj laboroj kaj ne havis sufiĉe da tempo por zorgi pri verkado. Ĝis la jaro 1995, Zhao Bo renkontis faman ŝanhajan komentiston Wu Liang 吴亮. Ĝuste pro tiu hazarda renkontiĝo, Zhao Bo suriris sur la vojon de literatura verkado.

Kompakta kontakto kun Wu Liang revenigis Zhao Bo al literatura atmosfero. Venas al ŝi neatendita ideo, ke la komerca rondo ne plaĉas al ŝi. Ŝi ankoraŭ preferas verkadon. Ŝi diris:

"Babilante kun homo, kiu lertas en literaturo, mi sentas, ke la literatura mondo estas mia dezirata mondo."

En sia novelo, Zhao Bo skribas utopion de vira kaj virina spirita emocio kaj produktas emocian placon ordan, pompan kaj senĝenan. Novelaro "Novelo pri Emocio" publikigita en 1999 estas ŝia reprezentanta verko. En la novelaro estas 9 tragediaj rakontoj t.e. amrakontoj aperantaj en ajna tempo kaj ajna loko en urbo. Zhao Bo per sia karakteriza vidpunkto, prufunde elfosis virinan internan mondon kaj vigligis figurojn. Zhao Bo plekis sian amon kaj triston en noveloj. Ŝi diris, ke ŝia plumo celas konsoli anstataŭ komenti. Tiu novelaro estas vaste bonvenigata sur retejo kaj eĉ okupis la 1-an lokon de libro-lega vicaro.

Zhao Bo ne nur lernas en verkado de vira kaj virina emocia rakonto, sed ankaŭ havas krean ekscitiĝon pri travivaĵo de diversaj ordinaraj homoj. "Nuntempa Vivo de Sinjoro He" estas kreita laŭ reala rakonto. Sinjoro He estis kontenta pri sia aktuala situacio, sed lia edzino estas trudema virino. Ofte okazis kverelo inter liaj edzino kaj bopatrino kaj tio embarasas sinjoron He. Kiam li estis 40-jara, la bopatrino forpasis kaj baldaŭ ankaŭ sinjoro He, nur restas lia edzino. Laŭ kvieta mencio, leganto povas senti senkompaton kaj senesperon aperantajn en la normala vivo por ke oni veku mediton pri familia problemo.

Zhao Bo opinias, ke nur per sincera sinteno homo povas krei kontentigan verkon. Ŝi diris:

"Mi preferas esti profesia skribanto kaj serioze traktas verkadon. Oni povas vidi, ke tiu homo ĉiam verkas kaj konsideras per ideogramoj. Ŝi elspezas sian realan emocion."