• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-06 16:48:04    
Artikolo de s-ro Leopold PATEK el Aǔstrio

cri

Kiam mi en la jaro 1970 esperantistiĝis, mi ne povis imagi jenajn sekvojn:

Post mia esperantistiĝo mi komencis aǔskulti nian regionan E-elsendon de Radio Vieno. Iom post iom mi gustumis ankaǔ alilandajn disaǔdigojn.

Alvenis la 15-a de julio 1977. Mi provis aǔskulti unuafoje la E-programon de Radio Pekino kaj sukcesis! ... Ekde tiam mi iĝis konstanta aǔskultanto de Radio Pekino kaj helpe de la programoj mi multe lernis (as, os) pri la fora lando Ĉinio.

Ekde la 26-a de novembro, 1977 mi faris regule notojn pri la aǔskultitaj E-disaǔdigoj...En la sama jaro mi komencis mian skriban kontakton kun la E-Sekcio de Radio Pekino...

Letere mi iom post iom pli amikiĝis kun la sekcianoj de Radio Pekino, sed ĝis mia persona kontakto mi devis atendi ĝis la 67-a UK de Esperanto en ANTVERPENO, 1982. Dum la kongreso mi renkontiĝis kun s-ro junfang LIU. La kulmino estis la intervidiĝa vespero de aǔskultantoj ges-roj KONDOR (Germanio), ges-roj ABERG (Svedio), s-ro Rudolf FISCHER (Germanio) kaj ges-roj PATEK (Aǔstrio), kun la sekcianoj de Radio Pekino.

Post ĉi tiu intervidiĝo mi klopodis pli konigi la enhavon de E-programoj al la esperantista publiko per CENTRA BULTENO, poste SEMAJNA BULTENO, kiu publikigis mian RAPORTOn PRI ESPERANTO-DISAǓDIGOJ.

La duan personan kontakton kun sekcianoj de Radio Pekino mi havis dum la 68-a UK en BUDAPEŜTO 1983 kun s-ino Yuqin WANG kaj s-ro Xuede ZHAN... Mi tre ĝojis, ke mi povis ebligi - per mia transportebla ricevilo - dum la renkontiĝo la aǔskultadon de la Esperanto-elsendo de Radio Pekino. S-ino WANG kaj s-ro ZHAN montris la saman ĝojon aǔdi la voĉojn de siaj kolegoj el fora Ĉinio, kiel mi dum mia unuafoja aǔskultado de la programo de Radio Pekino.

...Mi ne povis imagi, ke mi nun povas aǔskulti la E-programon per komputilo, sen perturboj kaj eǔropanoj eĉ mezonde. Mi scias ke tiu ĉi sukceso ne falis el ĉielo, sed postulis multajn klopodojn de la kunlaborantoj de la E-Sekcio, pro tio mi ege dankas al ili!