• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-06 18:27:33    
Esperanta disaŭdigo de Ĉinio en progresado (2)

cri
La alia grava mejloŝtono en la disvolvo de la ĉina Esperanta disaŭdigo estas, ke de la unua de majo, 2002, ĉiuj programeroj estas metitaj en la reton. De tiam la aŭskultado ne estas limigita de la kondiĉoj geografia, vetera kaj tempa. Tiu historia disvolvo ricevis varman aplaŭdon de aŭskultantoj. Laŭ nombro de vizitantoj de la Esperanta retpaĝo okupas antaŭan lokon kompare kun la vizitantoj de alilingvaj retpaĝoj de la Ĉina Radio Internacia.

Por pluapaŝe kontakti aŭskultantojn kaj propagandi Esperanton la Esperanta Redakcio de ĈRI eldonas trimonatan gazeton MIKROFONE ekde 2003. Cetere ĝi plilongigis la disaŭdigan tempon ĝis unu horo (duonhora nova programo kaj duonhora ripetita programo) ekde la 5-a de aŭgusto tiujare, poste efektivigis unuhoran novan disaŭdigon ĉiutage de la 19-a de decembro samjare, t.e., ĉe la 39-a naskiĝtago de la Esperanta disaŭdigo.

La Esperanta Redakcio de ĈRI ne kontentiĝis je la jam akirita atingo kaj planas funkciigi Esperantan disaŭdigon por enlandaj esperanttistoj. Tio estas longe dezirata de ĉinaj esperantistoj, kaj kreos novan rekordon en la historio de la Esperanta disaŭdigo.

Diverslandaj aŭskultantoj prenas la ĉinan Esperantan disaŭdigon kiel la fenestron por koni Ĉinion kaj efikan instrumenton por akceli la amikecon inter la ĉina kaj alilandaj popoloj, kaj donas grandan subtenon al la disaŭdigo ekde ĝia naskiĝo. Tiuj aŭskultantoj dislokiĝas en pli ol 70 landoj kaj regionoj, kaj la vasteco okupas la unuan lokon el la aliaj 37-lingvaj disaŭdigoj de ĈRI (escepte de la angla). En iuj jaroj la nombro de leteroj senditaj de Esperantaj aŭskultantoj okupis ĉirkaŭ la 10-an lokon en la tuta radio. Post kiam la disaŭdigo estis metita en la reton, la nombro de leteroj multiĝis oble kaj superis 3 500 en 2003. la aŭskultantoj ofte raportis la aŭdeblecon kaj elmetis sugeston por perfektigi la disaŭdigon. Ili esprimis sian konfidon kaj subtenon al la redakcianoj. Multaj aŭskultantoj ne nur mem persistas en aŭskultado, sed ankaŭ organizas klubon de aŭskultantoj por grupe kapti la disaŭdigon. Iuj aŭskultantoj faris afiŝon, okazigis ekspozicion, verkis rekomendan artikolon kaj surbendigis la disaŭdigaĵojn por fervore propagandi la Esperantan disaŭdigon de Ĉinio. multaj aŭskultantoj sendis koncernajn gazetojn, librojn, diskojn kaj kasedojn por esprimi la amikecon kaj subtenon al la redakcio.