• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-12-06 18:31:13    
Esperanta disaŭdigo de Ĉinio en progresado (3)

cri
Germana aŭskultanto Josef Fisher skribis: "Via senlaca laboro estas efikoplena. Ĝi plektas amikan bendon, kiu firme ligas vian grandan kaj gloran landon kun mia patrolando kaj aliaj okcidentaj landoj."

Rumana aŭskultanto Lazir Geb skribis: "Ĉiuvespere mi aŭskultas vian Esperantan disaŭdigon. Viaj programeroj ĉiam estas tiel interesaj, kiuj konigis al ni la vivon kaj laboron de la amika ĉina popolo. Tio forgesigis al mi al geografian distancon inter ni."

La Esperanta disaŭdigo de Ĉinio akompanis sennombrajn esperantistojn tra longa periodo kaj profundigis ilian konon pri Ĉinio, pri Esperanto, pri la progreso kaj interkompreno de la homaro, kaj eĉ bone influis ilian vivon.

Marko Franzoni el Italio aŭskultas Esperantan disaŭdigon de Ĉinio ekde sia 9-a jaro helpe de la patro, kaj ĉiam korespondas kun ni. Post dudek jaroj, kiam li plenkreskis, li esprimis sian dankon en la letero: "Dank' al la Esperanta disaŭdigo, mi povis koni la historion, geografion, arton kaj vivon de via bela lando. Mi konis ankaŭ gravajn sukcesojn akiritajn de via popolo ĝis nun."

Pli interese estas, ke antaŭa vicprezidanto de UEA Joshimi Umeda kaj nuna ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller prenis Esperantan disaŭdigaĵon de Ĉinio kiel la lernan materialon, kaim ili lernis Esperanton en sia juneco.

Cirkulas multaj kortuŝaj rakontoj en niaj orientaj najbaroj Japanio kaj Korea Respubliko. Gesinjoroj Takeŭti Yosikazu de Japnaio okazigis ĉiujare kunsidon de aŭskultantoj de la ĉina Esperanta disaŭdigo dum la Japana Esperanto-Kongreso kaj helpis al ni kolekti opniojn kaj proponojn de japanajaŭskultantoj. Post kiam sinjorino Takeŭti forpasis antaŭ kelkaj jaroj, sinjoro Takeŭti sola persistas en la afero. La japana urbo Taketuki, en kiu vivas sinjoro Takeŭti, kaj la ĉina urbo Changzhou ŝuldas sian ĝemeligon al la Esperanta disaŭdigo de ĈRI. Iu aŭskultantino de Korea Respubliko surbendigis nian disaŭdigaĵon delonge, la kasedoj estas metitaj ĉe unu muro de ŝia ĉambro.

La aŭskultantoj de la Esperanta disaŭdigo de ĈRI aktive partoprenis en ties diversaj konkursoj de scioj kaj kontribuado de petitaj artikoloj. Du el ili gajnis la specialan premktive kaj estis invititaj al Ĉinio por ricevi premion kaj fari viziton. Tio estas senprecedenca por la redakcioj de malgrandaj lingvoj de ĈRI kaj vekis fortan eĥon ĉe aŭskultantoj.

La Esperanta disaŭdigo de ĈRI estas ne nur laŭdata de diverslandaj esperantistoj, sed ankaŭ alte taksata de estraro de UEA.

Antaŭa ĝenerala sekretariino de UEA doktorino Flora Szabo-Felso diris en la ofico: "La Esperanta disaŭdigo de Ĉinio faris gravan kontribuon por publikigi informojn pri Ĉinio kaj disvastigi ĉinan kulturon, kaj faris gravan kontribuon al aplikado de Esperanto al ĵurnalismo."

Vicprezidanto de UEA kaj korea ekonomikisto preofesoro Lee Chong-Yeong laŭdis, ke la Esperanta disaŭdigo de ĈRI estas la Esperanta disaŭdigo plej multe kaj plej vaste aŭskultata.

Antaŭa prezidanto de UEA kaj usona filologo profesoro Humphrey Tonkin verkis artikolon dum sia oficperiodo, laŭdante, ke la ĉina Esperanta disaŭdigo havas bonan parolan kvaliton de Esperanto kaj meritas esti ekzemplo de la Esperantaj disaŭdigoj de la tuta mondo.

Antaŭa ĝenerala direktoro de UEA Trevor Steele laŭdis en telefona intervjuo: "Viaj geparolistoj havas la plej norman prononcon. Ĉinio estas grava lando internacie kaj la plej grava lando en la Esperanto-movado."